Philippe Pétain
Henri Philippe PÉTAIN, esperante Peteno[1] (1856-1951) estis grava franca militisto kaj politikisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Li fariĝis "Marŝalo de Francio" en 1918, kaj ekde tiam estis konata de la Francoj kiel "Marŝalo Pétain" (Maréchal Pétain), precipe dum la Dua Mondmilito.
Philippe Pétain | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri Philippe Pétain Philippe Pétain | |||||
Naskonomo | Henri Philippe Bénoni Omer Joseph Pétain | ||||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour, Dua Franca Imperio | ||||
Morto | 23-an de julio 1951 (95-jaraĝa) en Port-Joinville | ||||
Tombo | tomb of Philippe Pétain (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Reĝimo de Vichy vd | ||||
Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Omer-Venant Pétain (en) vd | ||||
Patrino | Clotilde Legrand (en) vd | ||||
Edz(in)o | Annie Pétain (mul) vd | ||||
Infanoj | sen valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto oficiro diplomato militisto vd | ||||
Laborkampo | Politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vichy vd | ||||
Aktiva dum | 1876– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pétain naskiĝis la 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour en la departemento Pas-de-Calais. Li mortis la 23-an de julio 1951 en Port-Joinville dum sia enkarcerado sur insulo Yeu, en Vendée. Tie ankaŭ situas lia tombo.
Kiel milita estro, la marŝalo Pétain estas la venkinto de la batalo de Verdun dum la Unua mondmilito. Sed kiel ŝtatestro, lia nomo rilatas al la armistico de junio 1940 kaj al la famaĉa, germanfavora reĝimo de Vichy, kiu subtenis nazian Germanion.[2]
Post la milito, li estis kondamnita al morto, forpelita de ĉiuj oficialaj funkcioj kaj senigita de ĉiuj armeaj rangoj. La mortpuno estis ŝanĝita al dumviva enprizonigo pro lia aĝo.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), p199
- ↑ https://www.bbc.com/mundo/noticias-53117683