Milita speciala lernejo Saint-Cyr

La Speciala Milita Akademio Saint-Cyr (france École Spéciale Militaire de Saint-Cyr, ofte simple nomita Saint-Cyr) estas la plej grava franca militista akademio, kiu trejnas oficirojn por la franca armeo. La daŭro de la studoj estas tri jaroj, kaj studentoj eniras la akademion kiam ili estas 21-jaraĝaj kaj devas jam kompletigis edukon en altlernejo [1].

Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Grande école • militista lernejo
moto Ils s'instruisent pour vaincre
Ili studas por venki
Informoj
fondodato 1802
fondinto(j) Napoleono Bonaparte vd
Situo
Geografia situo 47° 56′ 43″ N, 2° 9′ 8″ U (mapo)47.9453-2.1522Koordinatoj: 47° 56′ 43″ N, 2° 9′ 8″ U (mapo)
lando Francio
urbo Guer
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de Grandaj Lernejoj vd
Milita speciala lernejo Saint-Cyr (Francio)
Milita speciala lernejo Saint-Cyr (Francio)
DEC
Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Map
Milita speciala lernejo Saint-Cyr
vdr
Kadetoj de la École spéciale militaire de Saint-Cyr paradantaj sur la Elizeaj Kampoj je Tago de la Bastille en 2007

La Akademio estis establita la 1-an de majo 1802 fare de Napoleon Bonaparte [2].

Nuntempe ĝi estas bazita en la tendaro de Coëtquidan en la komunumo de Guer en Bretonio. La nomo de la lernejo venas de la komunumo de Saint-Cyr-l'École, departemento Yvelines, proksime de Parizo, kie la lernejo translokiĝis en 1808 de Fontainebleau.

Post la malvenko de la franca armeo kaj dum la nazia okupado, la lernejo migris al Vichy Francio, kaj tiam en 1942 ĝi estis dissolvita. Post la liberigo de Francio, la lernejo estis reestablita en nova loko, ekde 1944 ĝi situas en Coëtquidan.

Inter la diplomitoj de la lernejo ni povas nomi 3 prezidantojn de Francio, 11 marŝalojn de Francio, du flugasoj kaj eĉ unu beatulon.

La akademio konservas muzeon surloke, dokumentante la evoluon de la franca armeo ekde la establado de la lernejo ĝis nuntempe.

Referencoj redakti

  1. Les écoles de Saint-Cyr Coëtquidan / Site Saint Cyr Coëtquidan – Les écoles de Saint-Cyr Coëtquidan. Arkivita el la originalo je 2016-05-16. Alirita 30 January 2015.
  2. Government of the French Republic (Napoléon Bonaparte, First Consul) (1 May 1802). "Loi générale sur l'instruction publique du 1er mai 1802 (11 Floréal An X), Titre VI". Retrieved 23 July 2019.

Eksteraj ligiloj redakti