Antanas MEKYS (naskiĝis la 17-an de novembro 1917 en Vilūnaičiai, distrikto Pakruojis, mortis la 17-an de Junio, 2015, en Vilnius, enterigita en tombejo Kairėnai) estis ekonomikisto, esperantisto, Honora Membro de UEA (ekde 2003).

Antanas MEKYS
Persona informo
Naskiĝo 17-a de novembro 1917
en Vilūnaičiai, distrikto Pakruojis (Litovio)
Morto 17-a de junio 2015
en Vilnius
Tombo Kairėnai Cemetery
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantistoekonomikisto
Esperanto
Verkis en Esperanto *Rajonų ekonominio ir socialinio vystymo planavimas ("Planado de ekonomika kaj sociala evoluo en distriktoj", 1979)
  • ABC metodilo de esperanto
  • Kurso de esperanto (1970)
  • Paroliga koresponda kurso de Esperanto
  • Kurso de esperanto (Koresponda paroliga) 3a eld., (1991)
  • Esperanto kalbos vadovėlis ("Lernolibro de Esperanto", 1990)
  • Esperanto en Litovio, parto 1, (1997)
  • Esperanto en Litovio, parto 2, (1998)
  • Esperanto en Litovio, parto 3, (1998)
  • Esperanto en Litovio, parto 4, (1999)
  • Esperanto en Litovio, parto 5, (2000)
  • Esperanto en Litovio, parto 6, (2000)
  • Esperanto (Poŝa lernilo) (2001)
  • Esperanto kalbos vadovėlis = Lernolibro de Esperanto (2001)
  • Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton (2001)
  • Fore de Parnaso (2002)
  • Labirinto (Por kanti kaj deklami) (2005)
  • Labirinto (Por kanti kaj deklami, renovigita versaĵara, 2007)
  • Pardonu min Muzo (1997, 2a alplenigita eldono 2000)
  • Eilėraščiai sau ("Versoj al si", 2005)
  • Tarsi sapnas ("Kvazaŭ sonĝo", versoj, 2005)
Esperantistiĝis en 1933
vdr

Vivo redakti

A. Mekys finis Instruistan Seminarion en Šiauliai (1940) kaj Ekonomikan fakultaton de Vilna Universitato (1946). Post universitataj studoj li dum kvar jaroj lektoris en ĉi tiu universitato, poste ĝis la emeritiĝo en 1984 laboris kiel supera ekonomikisto en Ŝtata Komitato pri Planado en Vilnius[1].

Esperantista agado redakti

Pri Esperanto A. Mekys ekinteresiĝis en 1933[1], tamen serioze la lingvon eklernis en 1959, kiam en Vilnon venis eminenta estona kursgvidanto Aleksandr Siitam. En 1965 A. Mekys komencis gvidi E-kursojn en Vilna Sindikata Kulturpalaco kaj en Respublika Instruista Domo. Tie li fondis E-klubon (1969 [2]) kaj gvidis ĝin. Aŭtune 1974 nova direktoro de Instruista Domo forprenis ejon kaj la klubo ĉesis funkcii[3].
Kiel instruisto li pleje aktivis en la jaroj 1969-1974 kaj 1981-1986[4]. Entute A. Mekys instruis en pli ol 20 E-kursoj por komencantoj kaj daŭrigantoj. Li organizis ankaŭ korespondan kurson de Esperanto (1970), preparis por ĝi lecionaron Paroliga koresponda kurso de Esperanto[2]. Tiun kurson finis pli ol 100 personoj. Dum 1971-1973 A. Mekys verkis koncizajn 12-lecionajn E-kursojn por naŭ distriktaj gazetoj. En 1972 kaj dum 1988-1991 respublika monata revuo Moksleivis (Lernanto) publikigis E-lecionojn de A. Mekys. Li verkis tri diversspecajn E-lernolibrojn – por lernantoj, por klubkursanoj kaj por junularo. Dum soveta periodo oni ne eblis presi tiujn lernolibrojn en eldonejoj kaj ili estis presataj (multobligataj) ekstercenzure (neleĝe). Entute estis disvenditaj pli ol 6000 tiamaniere neleĝe presitaj lernolibroj.[1]
En 1974 A. Mekys preparis kaj kun aliaj surbendigis sonkurson de Esperanto por memstara lernado Ok konversacioj pri la lingvo Esperanto [2] kaj disvastigis ĝin tra tuta Litovio. A. Mekys preparis kaj eldonis ses libretojn Esperanto en Litovio (1997-2000) pri historio de E-movado en Litovio. En 2001 aperis lia plej solida lernolibro de Esperanto por litovoj ( eldonejo Alma Littera, Vilnius). Pri sia sperto de E-instruado A. Mekys publikigis serion de artikoloj Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton (Litova Stelo, 1995-1996) kaj samtitolan broŝuron. Li publikigis lernilon de Esperanto Esperanta poŝlernilo. Li estas aŭtoro de kelkaj poeziaj libretoj en Esperanto kaj en litova lingvoj.
A. Mekys aktive partoprenis en 9 BET-oj, E-tendaroj en Uzbekio kaj Moldavio, E-aranĝoj en Pollando (1974), Hungario (1959), tiutempa Ĉeĥoslovakio (1967)[5][6]

Verkoj redakti

  • Rajonų ekonominio ir socialinio vystymo planavimas ("Planado de ekonomika kaj sociala evoluo en distriktoj", 1979)
  • ABC metodilo de esperanto
  • Kurso de esperanto (1970)
  • Paroliga koresponda kurso de Esperanto
  • Kurso de esperanto (Koresponda paroliga) 3a eld., (1991)
  • Esperanto kalbos vadovėlis ("Lernolibro de Esperanto", 1990)
  • Esperanto en Litovio, parto 1, (1997)
  • Esperanto en Litovio, parto 2, (1998)
  • Esperanto en Litovio, parto 3, (1998)
  • Esperanto en Litovio, parto 4, (1999)
  • Esperanto en Litovio, parto 5, (2000)
  • Esperanto en Litovio, parto 6, (2000)
  • Esperanto (Poŝa lernilo) (2001)
  • Esperanto kalbos vadovėlis = Lernolibro de Esperanto (2001)
  • Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton (2001)
  • Fore de Parnaso (2002)
  • Labirinto (Por kanti kaj deklami) (2005)
  • Labirinto (Por kanti kaj deklami, renovigita versaĵara, 2007)
  • Pardonu min Muzo (1997, 2a alplenigita eldono 2000)
  • Eilėraščiai sau ("Versoj al si", 2005)
  • Tarsi sapnas ("Kvazaŭ sonĝo", versoj, 2005)

Distingoj redakti

  • Dankleteroj de Respublika Kulturpalaco de Sindikatoj
  • Dankletero de Litova Esperanto-Asocio okaze de 80-jariĝo (1997)
  • Honora Membro de UEA (2003)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Povilas Jegorovas . “Honora membreco al Antanas Mekys”, Litova Stelo (n-ro 5, 2003, p. 2-3). 
  2. 2,0 2,1 2,2 Antanas Mekys . “Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton”, Litova Stelo (n-ro 5, 1995, p. 23-26). 
  3. Antanas Mekys . “Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton”, Litova Stelo (n-ro 3, 1996, p. 15-19). 
  4. Antanas Mekys . “Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton”, Litova Stelo (n-ro 5, 1996, p. 12-15). 
  5. Antanas Mekys . “Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton”, Litova Stelo (n-ro 4, 1995, p. 22-25). 
  6. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto kvina (2000), p. 95-96