Willem BARENTSZ [BArenc] (ĉ. 1550 - 20-a de junio 1597, mallongigo de "Barentszoon", = filo de Barent) estis nederlanda esploristo. Li faris tri vojaĝojn en 1594, 1595 kaj 15961597 dum li serĉis la nord-orientan trairejon al Azio. Li atingis Novazemlon dum la unuaj du ekspedicioj. Dum la tria li akcidente eltrovis Spicbergon, ĉirkaŭveturis la nordan punkton de Novazemlo, kaj estis kaptita en la glacio. Barentz mortis survoje. La etendo de liaj esploradoj kaj la precizeco de liaj mapoj faris lin unu el la plej gravaj de ĉiuj arktaj esploristoj. La meteologiaj donitaĵoj kiujn Barentsz kolektis ankoraŭ estas konsultitaj en la nuna epoko.

Willem Barentsz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Formerum
Morto 20-an de junio 1597 (1597-06-20) (47-jaraĝa)
en Nova Zemlo
Mortokialo skorbuto
Lingvoj nederlanda
Loĝloko TerschellingAmsterdamo
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojDek sep ProvincojSankta Romia Imperio
Familio
Edz(in)o wife of Willem Barents
Okupo
Okupo esploristo • kartografo • polusa esploristo • navigisto • seafarer • skipper
vdr

La Barenca Maro estas nomita laŭ li.