Praděd
Praděd (germane Altvater) (1491 metroj super marnivelo) estas monto en Ĉeĥio, situanta surlime inter Moravia-Silezia Regiono kaj Regiono Olomouc. Ĝi estas la plej alta monto de la montaro Hrubý Jeseník kaj de Ĉeĥa Silezio entute. Ĝenerale temas pri la kvara plej alta monto de Ĉeĥio. Regas sur ĝi kruda vetero, la averaĝa dumjara temperaturo ne superas unu gradon super nulo. Sur la pinto staras 162 metrojn alta televida elsendilo.
Praděd | |
germane: Altvater, esperante: Praavo | |
Monto | |
Praděd vintre
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc |
Distriktoj | Distrikto Bruntál, Distrikto Šumperk |
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Supermara alteco | 1 491 m s. m. |
Koordinatoj | 50° 08′ 00″ N 17° 23′ 00″ O / 50.13333 °N, 17.38333 °O (mapo) |
Plej facila aliro | ![]() |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
![]() | |
La montopinto situas en Ĉeĥa Silezio, sub kiu kuras historia landa limo de Moravio kaj Silezio, nuntempe tra ĉi tie kondukas ankaŭ limoj de regionoj Moraviasilezia regiono kaj Regiono Olomouc, kaj distriktoj Bruntál (Malá Morávka, Vrbno pod Pradědem) kaj Šumperk (Loučná nad Desnou).
Aliroj
redakti- tra asfaltita vojo el Karlova Studánka
- tra montarvojo el Červenohorské sedlo
- el municipo Kouty nad Desnou (superiĝo 800 m)