Vrbno pod Pradědem

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio

Vrbno pod Pradědem estas urbo kun 4 798 loĝantoj (2023) en Ĉeĥio, situanta en Silezio, en montaro Hrubý Jeseník, 16 km de urbo Bruntál. En la urbeto kunfluiĝas riveroj Nigra Opava kun Meza Opava kaj Blanka Opava kaj estiĝas tiel rivero Opava, kies larĝa valo ebligis alkonduki ĝis Vrbno pod Pradědem krom landvojo ankaŭ fervojon.

Vrbno pod Pradědem
germane Würbenthal, pole Wrbno pod Pradziadem
urbo
Preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vrbno pod Pradědem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Hrubý Jeseník
Transporto Fervojlinio 313
Memorindaĵo Fürstenwalde
Riveroj
Situo Vrbno pod Pradědem
 - alteco 545 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 05″ N 17° 23′ 11″ O / 50.11806 °N, 17.38639 °O / 50.11806; 17.38639 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 590 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 520 m s. m.
Areo 68,91 km² (6 891 ha)
Loĝantaro 4 798 (2023)
Denseco 69,63 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
 - unua skribmencio 1097
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 26
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vrbno pod Pradědem
Retpaĝo: www.vrbnopp.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loučná nad Desnou, Světlá Hora, Ludvíkov, Bělá pod Pradědem, Malá Morávka, Široká Niva, Holčovice, Heřmanovice, Andělská Hora kaj Karlovice.

Historio redakti

Antaŭulo de Vrbno estis eble jam en la 13-a jarcento minista vilaĝo, la urbeton fondis senjoroj el Vrbno en la jaro 1611. En la unua periodo proksimume ĝis fino de la 17-a jarcento ekonomia aktiveco de la urbeto estis celita al minado de oro, arĝento kaj fererco. En la urbeto laboris vitrofabrikoj, en la 18-a jarcento la urbeto orientiĝis al teksfarado, poste ankaŭ al lignoindustrio. Sur montopinto de Zámecká hora estas ruino de Fürstenwald, origine eble de přemysla burgo el la 13-a jarcento, ruinigita en la jaro 1471. Sur montopinto estas belvedero.

Vrbno estas elirejo precipe al montaro Jeseníky, al ties parto Hrubý Jeseník. En la ĉirkaŭaĵo estas multnombraj turismaj interesaj rokpartoj. En la valoj ni trovos spurojn de la minado kaj ellavejojn de oro el sablo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 188
18805 353
18905 619
19005 960
19106 479
19215 876
JaroLoĝantoj
19306 797
19503 725
19614 338
19705 242
19806 536
19916 645
JaroLoĝantoj
20016 244
20145 502
20165 273
20175 172
20185 102
20195 040
JaroLoĝantoj
20204 995
20214 740
20224 839
20234 798

Vidu ankaŭ redakti