Belvedero kaj televida elsendilo Praděd

Belvedero kaj televida elsendilo Praděd apartenas al mirindaj konstruaĵoj de sia speco en Ĉeĥio. Pinto de la elsendomasto estas la plej alta firma (eĉ kiam artefarita) punkto de Ĉeĥio, kun supermara alteco inter 1637 kaj 1638 metroj ĝi superas eĉ montopinton de Sněžka. La elsendilo situas en Moraviasilezia regiono en silezia katastra teritorio Malá Morávka (konsisto de municipo Malá Morávka), en senpera proksimeco kun historia landa limo de Moravio kaj Silezio.

Belvedero kaj televida elsendilo Praděd
ĉeĥe: Rozhledna a televizní vysílač Praděd
Belvedero kaj televida elsendilo
Belvedero kaj televida elsendilo Praděd
Oficiala nomo: Rozhledna a televizní vysílač Praděd
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Monto Praděd
Montaro Hrubý Jeseník
Situo Belvedero kaj televida elsendilo Praděd
 - alteco 1 637 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 59″ N 17° 13′ 52″ O / 50.08306 °N, 17.23111 °O / 50.08306; 17.23111 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Alteco
de konstruaĵo
146,5 m,
ĝis la jaro 1993 alteco 162
Nombro de ŝtupoj Liftoj
Stato Publike alirebla
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Praděd (television tower)
Retpaĝo: www.hotelpradedvysilac.cz/rozhledna#vse
Portalo pri Ĉeĥio

Historio de la konstruado redakti

Konstruado de devena belvedero redakti

 
Devena ŝtona belvedero sur Praděd

Jam komence de la 19-a jarcento situis sur la pinto de Praděd domaĉo pli malfrue plenigita de simpla konstruaĵo. Unuafoje klopodis pri konstruado de la belvedero Turisma societo de Jesenikoj en la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝo. Planoj el la jaro 1891 estas konsiderataj kiel la unuaj konservitaj konstru-registroj. En la jaro 1903 estas prezentitaj fare de Moraviasilezia sudeta montara societo en Frývaldov konstruplanoj de arkitekto Franz von Neumann. Post aprobo de Distrikta hetmanejo en Bruntál kaj klarigo de situacio kun posedantoj de ĉirkaŭaj senjorujoj la konstruado estis en aŭgusto de 1903 permesita.

En la jaro 1904 komencis la propra konstruado de la belvedero - Gardoturo Habsburk (germane: Habsburgwarte). La turo ricevis tiun ĉi nomon pli poste. Al la konstruado estis uzita materialo el proksimaj rokoj nomataj Tabulové skály. Dankon por finigo de la konstruaĵo apartenis al membroj de turista societo, kiuj financis kaj faris la konstruadon en sia libera tempo. Tial oni sukcesis en la jaro 1912 la belvederon kolaŭdi. La konstruaĵo rememorigis gotikan burgan turon, ĝi havis bazplanon 15×14,5 m kaj altecon 32,5 m. En la plej alta la 7-a etaĝo estis belvedera plataĵo. La konstruaĵo ricevis n-ron 207 en municipo Malá Morávka.

Falo de la devena konstruaĵo redakti

Sed sekvis periodo de malvivo de la belvedero. Kaŭzo estis tamen elekto de tute malbona konstrumaterialo, la ŝtono ne tro firma kaj en humideco sin eriganta. Ĝi ne povis longe elteni la krudajn kaj la veterkondiĉojn. Plu tio estis tuta situacio, kiam oni ne povis sufiĉe zorgi pri la konstruaĵo pro kaŭzo de la unua mondmilito. Post la milito la belvedero en la jaro 1926 ja nur ĝisatendis rekonstruigan atentemon. Sed ne por longa tempo, en la paso de la dua ondmilito geranoj eluzis la belvederon por meteorologiaj celojkaj aviadilaj observoj. Komence de la 1940-aj jaroj ĉi tie germanoj konstruis turistan Poŝtan kabanon, kiun konstruis militkaptitoj kaj totale laborigitoj.

Kiam la milito estis finita, en la jaro 1946 la belvedero estis denove funkciigita en trafikon kaj societo Turisto Prago planis ties rekonstruon. La turo estis tiutempe jam tro malkonstruiĝanta, tial la klopodoj por la rekonstruo estis preskaŭ vanaj. En la jaro 1957 la belvedero devis esti pro sekureckaŭzoj fermita por publiko. La planita rekonstruo poste jam ne okazis, ĉar en la jaro 1959 la tuta konstruaĵo detruiĝis Sur la montopito tiel restis nur konstruaĵo de meteorologia stacio kaj ligna domo.

Konstruado de la nuntempa elsendilo redakti

 
Konstruado de la televida elsendilo sur Praděd

La konstruado de la elsedilo estis komencita en la jaro 1968 laŭ propono de arkitekto Jan Liška el firmao Stavoprojekt Brno. Celo de la konstruaĵo estis kovri senĉese kreskantan mendadon je televida elsendado. Pro la konstruaĵo estis establita eĉ asfalta ŝoseo el proksima Ovčárna, kiu nun servas por provizado. Al la jaro 1977 estis planite fini la konstruadon, kies fino devis esti pro malbonaj konstrukondiĉoj transŝovita ĝis la jaro 1980. En la objekto estas krom elsendila tekniko lokigita ankaŭ restoracio, hotelo kaj belvedero.

La elsendilo estas en la suba parto betona, super publike alirebla belvedera plataĵo kaj maŝinejo de lifto ligas ŝtala tubego. La plej altan parton kreas lamina antena surigaĵo. La elsendilo estas alta 146,5 metro – la devena alteco 162 metroj sinkis post ŝarĝo de antena surigaĵo en la jaro 1993. El publike alirebla belvedero en alteco 73 m estas dum bona vetero videblaj Sněžka, Lysá hora kaj Radhošť, rare eĉ Altaj Tatroj kaj Malgranda Fatro en Slovakio.