Elsendomasto estas plej ofte per stajoj streĉita konstruaĵo el ĵaluzia aŭ ŝtala tubo kun sama transversa sekco de la kompleta alteco.[1] Ĝi portas antenojn por elsendado. Eblas ankaŭ ke la masto rekte havas la taskon elsendi per antenoj.

la televizia masto en Nord-Dakoto (Usono) estas kun 629 metroj la plej alta elsendoturo de la mondo.
kontraŭ la tero izolita memradianta elsendomasto por mezondo, jen: mezonda sendilo, Baden-Virtembergo, 40 m alta.
elsendomasto por ultramallongondo kaj televiziaj elsendoj elsendomasto Gera-Ronneburg apud Rückersdorf (Turingio), alteco 188 m.
elsendomasto sur la Merkurturo (Nigra arbaro, Baden-Baden), kompleta alteco: 63 m.

Problemoj de konstruo redakti

Kompare al elsendoturoj el ŝtalobetono elsendomastoj estas pli malmultekoste konstrueblaj. Ili balanciĝas en vento ofte pli libere ol starantaj konstruaĵoj de sama alteco. Pro staja fundamento tiaj konstruaĵoj havas pli grandan bezonon je areo.

Problemo de elsendomastoj estas la ventokaŭzita svingado. Tiu estas precipe granda en ŝtaltubaj mastoj. Oni povas redukti la svingadon enkonstruante cilindrajn svingodampilojn.

Ekzistas konstrukaĵoj, kiuj ekzistas el libere staranta turo (plej ofte el ŝtalbetono) sur kies pinto estas munita al la tero fiksita elsendomasto. La plej fama el tiuj konstruaĵo estas la Gerbrandytoren en Lopik (Nederlando). Pliaj turoj de tiuj konstruspecoj staras apud Smilde (Nederlando) kaj ĝis 2009 en Waldenburg (Virtembergio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kleine Enzyklopädie Technik. Bibliographisches Institut, Leipzig 1981, S. 534.