Malgranda Fatro (slovake Malá Fatra) estas kerna montaro norde de Slovakio en Regiono Žilina. Ĝi estas parto de pejzaĝa tutaĵo Fatra-tatra regiono, kiu estas parto de Internaj Okcidentaj Karpatoj. Post Altaj Tatroj, Malaltaj Tatroj kaj Oraviaj Beskidoj ĝi estas la kvara plej alta montaro kun riĉa kaj proporcie konservita okcident-karpata naturo. Signifan parton de la montaro en Krivana Malgranda Fatro okupas Nacia parko Malgranda Fatro.

Malgranda Fatro
slovake: Malá Fatra
montaro
Malá Fatra - Vrátna dolina
Oficiala nomo: Malá Fatra
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Žilina
Distriktoj
Parto de Fatra-tatra regiono
Najbaras kun
Riveroj
Plej alta punkto Veľký Kriváň
 - alteco 1 709,7 m s. m.
Plej malalta punkto rivero Váh apud municipo Strečno
 - alteco 350 m s. m.
Geologia konsisto Dolomito, Magmaj petroj
Periodo tatriko, fatriko, hroniko
Plantaro Eŭropa fago, Mirtelo
Animalaro Bruna urso, Linko
Situo de Malá Fatra en Slovakio
Situo de Malá Fatra en Slovakio
Situo de Malá Fatra en Slovakio
Situo de Malá Fatra en Slovakio
Situo de Malá Fatra en Slovakio
Situo de Malá Fatra en Regiono Žilina
Situo de Malá Fatra en Regiono Žilina
Situo de Malá Fatra en Regiono Žilina
Situo de Malá Fatra en Regiono Žilina
Situo de Malá Fatra en Regiono Žilina
Malgranda Fatro emfazita per griza koloro
Malgranda Fatro emfazita per griza koloro
Malgranda Fatro emfazita per griza koloro
Vikimedia Komunejo: Malá Fatra
Portalo pri Slovakio

Divido de Malgranda Fatro redakti

Malgranda Fatro apartenas al Fatra-tatra regiono de Okcidentaj Karpatoj. Bazplanon de la montaro Malgranda Fatro prezentas neregulan elipson (pli poetike "flugiloj de papilio") kun suma aera longo 52 km kaj la plej granda larĝo 16 km. Karakteriza marko estas ĉefmontodorso, kiu zigzagas kaj kreas rokojn apartigantaj profundajn valojn.

En loko nomata Trapasejo Strečniansky la montaro estas apartigita de rivero Váh en du geomorfologiajn subtutaĵojn.

La rivero ĉiloke kreas menadron Domašínsky. Plu kontraŭ direkto de la fluo Váh kreas meandron Kraľoviansky, kiu apartigas Malgrandan Fatron de Granda Fatro. Malgranda Fatro apartigas Žilinan valkaldronon de valkaldrono Turčianská . Sudokcidente selo Fačkovské kreas limon kun Strážovské vrchy. Norde najbaras kun Kysucká montetaro, Oravia Maguro, Oravia montetaro kaj oriente kun Granda Fatro.

Geologia konsisto redakti

Malgranda Fatro estas parto de falta-tektonkovra konstruo de fatra-tatra zono de kernaj montaroj de Okcidentaj Karpatoj. Ties kristalinika kerno de tatriko estas kreita de profundaj magmaj petroj de pli juna paleozoiko (de karbonio) per granodioritoj kaj tonalitoj, kiuj iom post iom kristalizis kaj leviĝis ĝis hodiaŭa aspekto.

Sur granitoida kerno de Malgranda Fatro situas sedimenta pakumo (unuo de Malgranda Fatro). Ĝi estas bone evoluita ĉefe en la norda parto de la montaro. Ĝi konstruas regionon okcidente de Párnica, regiono de Granda kaj Malgranda Kriváň.[1] Memstara pakuma tutaĵo estas unuo Kozolská, kiu estas evidente parto de infratatriko. Super la sedimenta pakumo situas tektonkovraĵoj el kalkoŝtonoj kaj dolomitoj de fatrika kaj hronika kovraĵoj. La sedimenta sinsekvo de unuo de zlieĥov de la fatrika kovraĵo tuŝas ĝis meza kretaceo kaj ĝi havas en tiu ĉi regiono siajn tipajn regionojn[2]. En malmulte rezistemaj mineraloj estiĝis rompita reliefo kun karaskterizaj rokoj, kanjonoj kaj rokturoj (ekzemple komplekso de Rozsutecoj, Boboty, Sokolie, Vrátna dolina, Tiesňavy). Karakterizaj pejzaĝkreigaj elementoj estas rokpartioj, el karstaj formoj estas reprezentitaj lapiezoj, dolinoj, abismoj, kanjonoj, kavernoj, karstaj fontoj.

Montoj de Malgranda Fatro redakti

 
Veľký Rozsutec, vido de sub Poludňový grúň
 
Kľak

La montoj de Malgranda Fatro koncentriĝas precipe en la ĉefa montodorso de Krivana kaj Luĉana Malgranda Fatro. Malpli granda parto de malpli grandaj montoj estas sur malpli longaj montodorsoj (Sokolie, Boboty...)

Montoj de Krivánska Malá Fatra redakti

Montoj de Lúčanská Malá Fatra redakti

Kavernoj en Malgranda Fatro redakti

En Malgranda Fatro troviĝas pluraj kavernoj. Ĉiuj estas por publiko nealireblaj. L aplej longa estas Vyvieračka, kiu estas 620 metroj longa kaj ĝi estas parte inundita. Nuntempe ĝi estas fonto de trinkakvo por municipo Terchová.

Akvaro redakti

 
Akvofalo de Šútovo.

Plej granda parto de la teritorio de Malgranda Fatro apartenas al akvokolekta regiono de rivero Váh kaj malgranda parto en akvokolektejo de Nitra. La fluantoj havas karakteron de montarrojoj, montarriveroj kaj rojoj kun abrupta falo. Rojo Dierový kreis efikajn formaciojn kaj akvofalojn en Jánošíkove diery (Truoj de Jánošík).

Nordokcidento de la montaro borderas riveroj Varínka kaj Rajčianka, el oriento ĉirkaŭfluas la montaron rivero Váh, kiu dividigas Malgrandan Fatron en du partojn kaj kreas meandron Domašínsky. El nordo fluas rivero Orava, kiu enfluas ĝis Váh apud municipo Kraľovany. Malantaŭ kunfluejo de tiuj ĉi riveroj Váh kreas efikan kaj protektitan meandron Kraľoviansky. Plu laŭlonge laŭ la fluo de Váh estas lokigita artefarita valbaraĵo Krpeľany kun artefarita kanalo, kiu eluzas forton de la fluo por produkti elektran energion. En vilaĝeto Rieka, (parto de Šútovo) kaj Nezbudská Lúčka, troviĝas akvumitaj ŝtonminejoj.

En la ĉirkaŭaĵo de la montaro troviĝas kelke da mineralaj fontoj, ekz. apud municipoj Nezbudská Lúčka, Poluvsie, Žaškov, Kamenná Poruba, Rajecká Lesná kaj ĉefe en banloka urbo Rajecké Teplice. Rekte en la montaro en Slovianska dolina estas fonto kun nomo Smradľavá voda (Fiodora akvo).

Akvofaloj redakti

En regionoj de kalkoŝtonaj mineraloj estiĝis akvofaloj. La plej granda kaj la plej bela estas Akvofalo de Šútovo. Pluaj troviĝas en ravino de Stohový potok, en regiono de Truoj de Jánošík kaj super vilaĝeto Biela (akvofalo Padacia oriente de Malý Rozsutec).

Faŭno kaj flaŭro de Malgranda Fatro redakti

 
Reĝa aglo
 
Alpa cerambiko
 
Pulsatilo
 
Insektomanĝanta planto pingvikulo, kiu kaptas insekton

La montaro estas dense arbarizita nur escepte la montopintoj. En natura sinsekvo estas konservitaj ĉiuj arbaraj vegetaĵaj gradoj, de faga, kverka, picea, abia ĝis montpina. La gradojn plenigas rokkomunumoj, altmontaraj herbejoj, malsekejoj kaj fontejoj. Sur la teritorio de Malgranda Fatro estis konstatitaj 26 tipoj de biotopoj, 6 specioj de plantoj kaj 29 specioj de animaloj de eŭropa signifo.

Faŭno redakti

La faŭno de Malgranda Fatro estas tre varia. Kelkaj specioj apartenas inter endanĝerigitaj kaj en Slovakio raraj.

Flaŭro redakti

La geologia subaĵo, rompa tereno kaj granda spano de la supermaraj altecoj kondiĉis abundecon de la flaŭro. Proksimume 83% de la teritorio okupas arbaroj, plejparte miksitaj kun supero de foliaj lignaĵoj, precipe eŭropa fago. Sur la teritorio de Malgranda Fatro estis ĝis nun konstatitaj pli ol 900 specioj de pli altaj plantoj. 22 specioj estas el tio okcidentkarpataj endemioj, 14 karpataj subendemioj kaj 4 propraj endemioj de Malgranda Fatro (alkemiloj, rostkoviana eŭrazio ...) La deklivoj de la montopintoj en zono de monta pino estas surkreskintaj de arbustetoj de mirtelo, malgraŭ tio, ke ĝi troviĝas en Nacia parko Malgranda Fatro, ties ofta kontraŭleĝa kolektado estas videbla sur cedanta apero. Kreskas ĉi tie ankaŭ 169 plantoj, kiuj estas endanĝerigitaj (67 krize).

Interesaĵoj redakti

En Malgranda Fatro estas pluraj naturaj interesaĵoj. El ĉiuj estas menciendaj ekzemple Kristala kaverno en Malý Rozsutec, Fontoj de Moseo, Meandro Domašínsky kaj Jánošíkove diery.

Malgrandfatraj plej:

Proksime de Kabano Vrátna troviĝas simbola tombejo el la jaro 1998, kiu estas dediĉita al viktimoj de malfeliĉoj en la montaro. Estas sur ĝi surskribo: "Al mortintoj por memoro, al vivantoj por averto."

Turisma trafiko redakti

 
Statuo omaĝe al Juraj Jánošík en municipo Terchová, aŭtoro Ján Kulich.
 
Lúčanská Malá Fatra - Kľak
 
Ĉefa montodorso de Krivana parto de Malgranda Fatro, vido el Chleb. En la antaŭo Hromové, Steny, Poludňový grúň (tute dekstre), en fono preskaŭ kovrita Stoh kaj Veľký Rozsutec

La regiono de Malgranda Fatro estas ŝatata somera kaj vintra turisma areo. La plej konata turisma regiono estas Vrátna dolina. El pluaj konataj centroj precipe de la vintra turismo necesas mencii tiujn ĉi: Lučivná, Valčianska dolina, Rajecká Lesná, Fačkovské sedlo, Martinské hole, Pod Jedľovinou kaj aliaj. La ĉirkaŭaĵo proponas ankaŭ eblecojn por cikloturismon kaj densan reton de porbiciklistaj vojoj. En municipoj Nižné Kamence, Varín, Rajecké Teplice troviĝas aŭtokampadejo. En municipo Strečno funkcias tradicia navigado per floso sur Váh. En Štefanová troviĝas instrua trotuaro nomata Instrua trotuaro Štefanová, ties vojo estas identa kun flava turisma vojo Nové Diery - Podžiar - Štefanová. En Terchová troviĝas ripoza informa centrejo kun ebleco de baniĝado.

Plurajn turismajn interesaĵojn proponas ankaŭ urboj Žilina, Martin, banloka urbo Rajecké Teplice kaj municipo Terchová, kiu estas centrejo de kulturo kaj la turisma trafiko.

Montodorsa turisma vojo de Malgranda Fatro redakti

Eble la plej alloga turisma travivaĵo en malgranda Fatro estas transiro de la pinta montodorso. Tiu ĉi kelktaga marŝo apartenas de sia karaktero, en kiu alternas herbejaj, rokaj, montopinaj aŭ arbaraj partoj, al la plej belaj montodorsaj vojoj en Slovakio.

La montodorsa vojo fakte dividiĝas en du memstarajn partojn: la montodorso de Luĉana kaj Krivana Malgranda Fatro.

Montodorso de Luĉana Malgranda Fatro redakti

La montodorson de Luĉana Malgranda Fatro oni kutimas transiri el Fačkovské sedlo (802 m). La unua monto estas karakteriza rokoriĉa Kľak (1 351, 6 m), kiu estas eminenta belvedera punkto. Sub ĝi troviĝas Akvofalo de Kľak. La montodorso daŭrigas tra Ostrá skala (1 220 m), Vrícke sedlo (950 m) al rokoriĉa montopinto Skalky (1 190,7 m). De tie suben al izohipso Janková (1 163 m) milde ĝis Sedlo pod Úplazom (988 m), kiu estas vojkruciĝo de la turismaj vojoj. Super la trapasejo estas montopinto Úplaz (1 085 m) kaj sub ĝi ŝatata bivaka Sedlo pod Hnilickou Kýčerou (1 028 m) kun fonto de trinkakvo kaj vojkruciĝo de la markitaj turismaj vojoj. La trotuaro daŭrigas tra kruta ascendejo al montopinto de Hnilická Kýčera (1 217, 6 m), kiu estas eminenta belvedera punkto. El la montopinto la montodorso tiriĝas plejparte tra arbaro tra sedlo Maríková (990 m), Kopa (1 232 m), Horná lúka (1 299 m) al Veterné (1 442 m). Ĉi tie komenciĝas la plej alloga herbeja parto de la montodorso kun daŭraj belvederoj. Pluaj montopinto estas la plej alta punkto de la montodorso, laŭ kiu la montaro ricevis sian nomon - Veľká lúka (1 475, 5 m). Tiu ĉi parto estadas ofte post pluvoj disakvumita, ĉar ĉi tie troviĝas torfejoj. El Veľká lúka oni daŭrigas al Krížava (1 456,7 m), sur kiu troviĝas pluraj elsendigilaj turoj. Tra izohipso Zázrivá (1 394 m) la montodorso daŭrigas al Minčol (1 363, 9 m), sub kiu estas monumentoj al abruptaj bataloj dum la dua mondmilito. De izohipso Úplaz (1 301 m) la trotuaro revenas en arbaron kaj sinkas tra trapasejo sedlo Javorina (967 m) ĝis municipo Strečno.

Montodorso de Krivana parto de Malgranda Fatro redakti

La ĉefa montodorso de Krivana Malgranda Fatro komenciĝas en municipo Nezbudská Lúčka apud Váh kaj daŭrigas sur ruĝa turisma amrko preter ruinoj de Starhrad, Kabano sub Suchý al montopinto Suchý (1 468 m). De tie la montodorso daŭrigas tra trapasejo sedlo Vráta (1 462 m) al Stratenec (1 513 m), poste tra trapasejo sedlo Priehyb (1 462 m) al Malý Kriváň (1 670, 9 m), la dua plej alta monto de Malgranda Fatro. Tra trapasejo sedlo Bublen (1 510 m) kaj tra ns montopinto Pekelník (1 609 m) estas Malý Kriváň apartigita de la plej alta monto de la montaro, kiu estas Veľký Kriváň (1 708,7 m). La montodorso pu tiriĝas tra trapasejo Snilovské sedlo (1 524 m) kun supra stacio de telfero al Chleb (1 645,6 m), Hromové (1 636 m), Steny, Poludňový grúň (1 460 m) ĝis Stohové sedlo (1 230 m). De tie ĝi daŭrigas al karakteriza montopinto Stoh (1 607,4 m) kaj tra trapasejo Medziholie (1 185 m) la la plej mallonga montopinto - Veľký Rozsutec (1 609,7 m). La montodorso sinkas ĝis trapasejo Medzirozsutce (1 225 m) kaj lastfoje ĝi ascendas al la rokoriĉa Malý Rozsutec (1 343,5 m). La ruĝa turisma marko de la montodorso daŭrigas ĝis municipo Zázrivá.

Skiistaj centroj redakti

La regiono de Malgranda Fatro apartenas al ŝatataj skiistaj destinoj.

La plej konata en tiu ĉi direkto estas Vrátna dolina. Troviĝas en ĝi centroj Paseky kun kvarsidloka telfero, Poludňový grúň, la regiono de Kriváň kun moderna kajuta telfero al Snilovské sedlo, deklivo Oštiepková mulda - ebleco de skiado ĝis malfrua printempo, plu Príslop, Somárska lúka kaj aliaj.

Ankaŭ pluaj malgrandfatraj regionoj estas interesaj kaj pluraj iom post iom fariĝas gravaj centroj de loka turisma trafiko. Apartenas al ili ekzemple la jenaj: Lučivná, Havrania, Valča (Snowland Valčianska dolina), Rajecká Lesná, Fačkovské sedlo, Martinské hole kaj Pod Jedľovinou.

Malgrandfatraj turistaj kabanoj kaj montaraj hoteloj redakti

 
Kabano sur Grúň, en fono en nuboj vualita Veľký Rozsutec.

En Malgrada Fatro estas ebleco de loĝiĝo kaj nutrado en pluraj montaraj kabanoj kaj hoteloj. En ĉirkaŭaj municipoj estas granda kvanto de privataj loĝigoj.

Burgoj redakti

 
Starhrad
 
Strečno

En regiono de Malgranda Fatro kaj ties proksimeco troviĝas pluraj burgoj, kasteloj kaj preĝejoj, el kiuj estas iuj ruinoj kaj kelkaj estas ŝanĝitaj en muzeojn. Rekte en Malgranda Fatro troviĝas nur burgo Strečno, Starhrad kaj Kunerada kastelo. La burgoj ĉirkaŭ Strečno estis konstruitaj, por ke ili gardu gravan vojon tra trapasejo Strečnianský. Pluaj burgoj en la ĉirkaŭaĵo estas: Orava burgo, Lietava burgo, Budatína burgo kaj Znieva burgo.

Loĝantaro redakti

La loĝantaron kreas preskaŭ ekskluzive slovakoj. La plej granda vilaĝeto, kiu troviĝas rekte en la montaro, estas Štefanová en Vrátna dolina. Pluaj vilaĝetoj estas Frankovci, Biela (Zázrivá), Jánošikovo kaj aliaj. La montaro estas loĝigita maldense, ĉefe en solejoj. En la 15-a ĝis la 16-a jarcento loĝigis la nordan parton paŝtistaj familioj de valaĥoj. Iliaj idoj hodiaŭ estas jam asimiligitaj kun la plimulta loĝantaro.

Folkloro redakti

Relativa forlasiteco de la regiono ebligis krei kelkajn specifajn specojn de vestado, danco kaj muziko. Konservitaj estas ankaŭ elementoj de popola arkitekturo, ekzemple paŝtistaj loĝejoj.

En regiono de Malgranda Fatro estas pluraj karakterizaj municipoj, kiuj estas konataj pro sia unika folkloro. la plej konata vilaĝo en tiu ĉi direkto estas Terchová, en kiu ĉiujare okazas granda internacia folklora festivalo nomata Tagoj de Jánošík. La festivalo okazas ankaŭ rekte en Vrátna dolina, ekz. Ĉevala veturila akompanantaro el Terchová ĝis Vrátna dolina. En municipo Terchová troviĝas ankaŭ ekspozicio de Muzeo Povážie - Jánošík kaj Terchová. Municipo Zázrivá estas konata pro produktado de fromaĝaj korbaĉikoj kaj popolaj tradicioj. Apartan mencion meritas grandaj lignaj skulptitaj kripoj - Slovaka kripo en municipo Rajecká Lesná kaj kripo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo[3] en Terchová. Proksime de Martin troviĝas Muzeo de slovaka vilaĝo Martin. En municipo Trnové apud Žilina troviĝas la plej okcidenta ligna preĝejeto en Slovakio - Preĝejo de sankta Georgo.[4]

Protektitaj teritorioj en Malgranda Fatro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia parko Malgranda Fatro.
 
Malgranda Fatro, Dolné diery, parto de Jánošíkove diery.

Krivana Malgrada Fatro havas leĝan ŝirmon ekde la jaro 1967 kiel Protektita pejzaĝa regiono Malgranda Fatro kaj en la jaro 1988 estis sur tiu ĉi regiono proklamita Nacia parko Malgranda Fatro. La limoj de la Nacia parko estas preskaŭ identaj kun la teritorio de la eŭropa signifo Natura 2000. La plej valoraj areoj de la teritorio estas ŝirmataj kiel naciaj naturaj rezervejoj kaj naturaj rezervejoj kun la 5-a grado de ŝirmo. Por ŝirmo de la birdaro sur la teritorio de Malgranda Fatro kreiĝis Protektita birda teritorio Malgrada Fatro, kiu estas la kvara plej granda (71 481 ha) en Slovakio.

Sume en Malgranda Fatro troviĝas 16 naciaj naturaj rezervejoj, 9 naturaj rezervejoj, 5 natura memorigaĵo kaj 2 protektitaj areoj.

Negativaj influoj redakti

 
Supraĵa minejo sur monto Polom, kiu provizas de kalkoŝtono proksiman kalkoŝtonan fabrikon en municipo Varín.

Malgranda Fatro apartenas inter ofte vizitataj turismaj lokoj. Kun tio koneksas ankaŭ negativaj influoj al medio. Ĝuste refreŝigejaj aktivecoj kaj konstruado koneksanta kun ili plej multe pezigas vivmedion en la ĉirkaŭaĵo. Pezigo estas ankaŭ kontraŭleĝa kolekto, precipe de mirteloj kaj fungoj. En Luĉana Fatro en partoj de montopintoj Polom kaj Dubníky troviĝas grandaj supraĵaj minejoj, kie okazas minado de kalkoŝtono. En la montaro troviĝas ankaŭ pluaj malpli grandaj supraĵaj minejoj aŭ riveraj vejnoj de gruzo. Sur la teritorio ankaŭ agadas konstruado de aŭtostrado D1 en sektoro Dubná Skala - Turany, kiu kondukas tra la montaro tra tunelo Višňové. Pro homa interveno estis endanĝerigita ankaŭ torfejo de Šuja.

Transporto redakti

La trapasejo Strečniansky estas frekventata transportvejno, kiu kunigas du plej grandajn urbojn en la ĉirkaŭaĵo - Žilinon kaj Martinon. Kondukas tra ĝi ŝoseo de la 1-a klaso numero 18 kaj fervojo, kiu kondukas en tiu ĉi sektoro parte tra tunelo. En tiu ĉi sektoro oni samtempe konstruas la plej longan tunelon en Slovakio - tunelo Višňové kiel parto de aŭtostrado D1.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Malá Fatra - geologia konstruo de la montaro. mineraly.sk (2009-05-25).
  2. Polák, M., Haško, J. (Editori), 1979, Klarigoj al geologia mapo de Kysucké vrchy kaj Krivánska Malá Fatra. Arkivigite je 2016-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Geologický ústav Dionýza Štúra, Bratislava, 145 s.
  3. Terchovský betlehem Arkivigite je 2010-10-12 per la retarkivo Wayback Machine akirita 23.11.2008
  4. zilina-gallery.sk Arkivigite je 2014-03-01 per la retarkivo Wayback Machine Kostol sv. Juraja v Trnovom akirita 23.11.2008

Literaturo redakti

  • J. Gargulák, V. Križo: Malá Fatra: turistický sprievodca ČSSR, Bratislava : Šport, 1980, 263 s.
  • Malá Fatra - Natura 2000, Štátna ochrana prírody SR, Banská Bystrica 2005
  • Malá Fatra - Martinské hole, Letná turistická mapa 1:50 000, Vojenský kartografický ústav, š.p., Harmanec 2000
  • Malá Fatra - Vrátna dolina, Letná turistická mapa 1:50 000, Vojenský kartografický ústav, š.p., Harmanec 2000

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti