Párnica
Párnica (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Párnica | |
hungare: Párnica | |
municipo | |
Ŝoseo tra Párnica
| |
|
|
Oficiala nomo: Párnica | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Rivero | Oravo |
Situo | Párnica |
- alteco | 455 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 30″ N 19° 11′ 31″ O / 49.19167 °N, 19.19194 °O (mapo) |
Areo | 51,992658 km² (5 199,27 ha) |
Loĝantaro | 807 (31.12.2010) |
Denseco | 15,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1420 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509973 |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.parnica.sk | |
![]() |
Situo
redaktiPárnica situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 8 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la rojo (same nomata) en 1382, pri la vilaĝo en 1420 en latina formo "villa Paranice". Inter 1769-1772 muelejo por papero funkciis en la vilaĝo. En 1778 878 vilaĝanoj loĝis, en 1828 685 vilaĝanoj loĝis en 196 domoj, en 1930 1104 vilaĝanoj loĝis en 219 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Párnica 1091 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Párnica 716 homoj, (ĉiuj slovakoj).