Trstená
Trstená, hungare Trsztena, pole Trzciana estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Tvrdošín. Iam la hungaroj nomis la urbon Árvanádasd. Slovake trstená signifas setlejo ĉe kanejo.
Trstená | ||
hungare: Trsztena, pole: Trzciana, germane: B(r)ingenstadt | ||
urbo | ||
Preĝejo de sankta Marteno
| ||
|
||
Oficiala nomo: Trstená | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Tvrdošín | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Oravio | |
Rivero | Oravica | |
Situo | Trstená | |
- alteco | 607 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 21′ 42″ N 19° 36′ 38″ O / 49.36167 °N, 19.61056 °O (mapo) | |
Areo | 82,539 km² (8 253,9 ha) | |
Loĝantaro | 7 537 (31.12.2007) | |
Denseco | 91,31 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1371 | |
Plej facila aliro | Oravia akvobaraĵo | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 028 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-43 | |
Aŭtokodoj | TS | |
NUTS | 510106 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Trstená | ||
Retpaĝo: www.trstena.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiTrstená situas laŭ bordo de akvorezervujo (kontraŭe estas Námestovo) kaj en valo de rojo Oravica, laŭ la slovaka-pola landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dolný Kubín-Pollando, apud Tvrdošín. La landlimo troviĝas 6 km.
Historio
redaktiGermanoj fondis minejon kaj urbon en 1370, kiun ili nomumis Bingenstadt. Dekomence ĝi havis rajtojn pri juĝado kaj foiro kaj iĝis kampurbo. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1420 en formo Nadasd (=kaneja loko). Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1424 donacis doganrajton kaj senimpostecon pri parto 30-ono. En la 17-a jarcento la urbo iĝis grava komercejo kun manfaristoj. Dum la 19-a jarcento gimnazio ekfunkciis kaj iĝis distriktejo. En 1910 en la urbo loĝis 2314 da loĝantoj (1873 slovakoj, 272 hungaroj, 123 germanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trsztena, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Akvorezervujo formiĝis helpe de rivereto Orava en 1954. Ekde 2008 Slovakio kaj Pollando apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj estas libere traireblaj.
Vidindaĵoj
redakti- baroka preĝejo omaĝe al Sankta Georgo kaj klostro el la 18-a jarcento
- romanika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno kun defenda muro de 1371, poste gotikiĝis, en 1641 renesanciĝis, en 1747 barokiĝis; ekde 1731 pilgrimejo
- 7 kapeloj
- akvorezervujo de 1954, 13 km longa