Vipero

Viperovipuro (science: Vipera) estas genro de venenaj serpentoj vivantaj en Eŭropo kaj Norda Azio. Plenkreskaj viperoj estas kutime 50–65 cm longaj, plej longaj povas esti eĉ 104 cm. Vipero ofte havas nigran zigzagan figuron sur la dorso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vipero
Vipera berus
Vipera berus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Familio: Viperedoj Viperidae
Genro: Vipero Vipera
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Esperanta nomo redakti

En la unua eldono de la Universala Vortaro aperis la formo vipero. Tamen en la rekompostita dua versio, kiu estis la bazo por la parto Universala Vortaro en la Fundamento de Esperanto, ĝi estis ŝanĝita al vipuro. Multaj esperantologoj supozas, ke temas pri preseraro, kiu okazis ĉe la kompostado de la dua eldono de la Universala Vortaro.[1] Zamenhof mem antaŭ 1907 uzis nur la formon vipero. Ekde tiam li komencis uzi vipuron kaj ŝanĝi viperon al vipuro okaze de represoj de liaj verkoj, ŝajne por konformigi sian lingvouzon al la netuŝebla Fundamento, eĉ se la Fundamenta formo vipuro origine aperis kiel preseraro.

En la Oka Oficiala Aldono de 1974, Akademio de Esperanto oficialigis la alternativan formon vipero. En PIV, vipero estas rekomendita kiel la ĉefa formo, dum ReVo listigas ambaŭ, sen rekomendi unu super la alia.

Specioj redakti

Al viperoj apartenas:[2]

Referencoj redakti

  1. La Fundamenta serpento Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine de A. Albault en Scienca Revuo, Vol. 18, n°3, p. 81-88
  2. Vipera Laurenti, 1768. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11.

Vidu ankaŭ redakti