La Siria buntpego aŭ Blankvizaĝa buntpego (Dendrocopos syriacus) estas birdo de la genro Dendrocopos kaj mezgranda buntpego, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra ĝenerale supre kaj blanka ĝenerale sube, sed ankaŭ en markoj supre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siria buntpego
Siria buntpego
Siria buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dendrocopos
Specio: D. syriacus
Dendrocopos syriacus
(Hemprich & Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Disvastiĝo de la specio tra sudorienta Eŭropo, Turkio kaj Irano
Disvastiĝo de la specio tra sudorienta Eŭropo, Turkio kaj Irano
Disvastiĝo de la specio tra sudorienta Eŭropo, Turkio kaj Irano
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La Siria buntpego estas loĝanta kaj reproduktanta birdo de sudorienta Eŭropo el suda Ĉeĥio, Hungario kaj Jugoslavio tra Turkio orienten al Irano. Ties teritorio etendiĝis nordokcidenten en Eŭropo lastajn jarojn.

Ĝi estas loĝanto de malfermaj arbaroj, terkultivejoj kun arboj kaj arbustoj kaj parkoj, depende de la manĝo kaj la nestolokoj en malnovaj arboj. Ĝi estas ofte malfacile videbla birdo, spite la buntan plumaron. La granda blanka ŝultra makulo estas la plej rimarkinda eco kiu karakterigas la specion.

Aspekto redakti

 
Maskla plenkreskulo montranta blankan vizaĝon, ruĝan nukon kaj blankan ŝultran makulon

La Siria buntpego estas 22–25 cm longa, kun enverguro de 34–39 cm kaj pezo de 70-80 g, kaj estas tre simila al la Granda buntpego, Dendrocopos major. La supraj partoj de la masklo estas brilnigraj, kun ruĝa makulo en la nuko kaj blankaj vizaĝo kaj kolo. En la ŝultroj, kiel ĉe la Granda buntpego, estas grandaj blankaj makuloj kaj la flugoplumoj estas striitaj nigroblanke; tiuj ŝultraj makuloj estas certa identigilo kaj diferencilo inter buntpegoj, ĉar la Granda buntpego kaj la Siria buntpego havas grandajn, la Mezgranda buntpego pli malgrandajn, la Malgranda buntpego tute ne havas kaj la Blankdorsa buntpego havas nur unu en la pugo kaj neniun en ŝultro. Restas nur diferencigi tiun ĉi specion disde la Granda buntpego. La tri eksteraj vostoplumoj montras nur kelkajn blankajn punktojn kiam la vosto utilas kiel apogilo kontraŭ la trunkoj dum grimpado. La subaj partoj estas blankokrecaj, la ventro kaj la subvosto ruĝeca. La longa beko estas ardeznigra kaj la kruroj verdecgrizaj.

La ino ne havas ruĝon en la nuko, kaj ankaŭ ne junuloj, sed ĉe tiuj la krono estas ruĝa, kiel ĉe Malgranda buntpego kaj kiel ĉe Mezgranda buntpego, sed tiu ĉi diferenciĝas el la plej eta Malgranda buntpego pro la ruĝeca ventro kaj el la Mezgranda buntpego pro la nigra bridostrio, krom tio jam dirita pri ŝultraj blankaj makuloj.

Estas pli malfacile distingi la Sirian buntpegon el la Granda buntpego, tamen oni povas diri, ke la Siria havas pli longan bekon, kaj ne havas la blankan vostostriadon de la Granda buntpego. Alia grava distingilo estas ke la Siria ne havas la nigran strion kiu konektas ĉe la Malgranda buntpego la bridostrion al la nuko, kaj ĉe la Siria tiu bridostrio iras nur sube al la kolo kaj pro tio ŝajnas, ke ĝi havas multe pli blankan vizaĝon ol la aliaj specioj.

Subspecioj redakti

 
Arbo kun nestotruo de Siria buntpego.
  • Dendrocopos syriacus milleri
  • Dendrocopos syriacus syriacus
  • Dendrocopos syriacus transcaucasicus

Kutimaro redakti

Kiam kaŝita de foliaro, la ĉeesto de la Siria buntpego estas ofte rimarkata pro la mekanika tamburado, vibrado produktata de rapide ripetataj frapoj de la forta beko kontraŭ trunko aŭ branĉo. Tio ne estas nur simpla paralvoko aŭ defio, sed signalo de ĉiu sekso. Ĝi estas aŭdebla el longa distanco, depende de la vento kaj la lignokondiĉo, ĉar kava ligno nature produktas pli laŭtan noton ol vivanta ligno. La tamburado estas pli longa ol tiu de la Granda buntpego kaj malaltas laŭ volumeno. Ĝi estas pli rapida kaj mallonga ol tiu de la Blankdorsa buntpego.

La alvoko estas akra kvit, kvit, pli milda ol tiu de la Granda buntpego kaj iom kiel tiu de Ruĝkrura tringo.

La Siria buntpego manĝas ĉefe insektojn kiujn elfosas el la ligno de la arboj, kiel la larvoj de la lignotraborantaj tineoj kaj koleopteroj.

Tiu pego kutime estas ĉe la trunko, kie laboras supren. Dum la ascendo ĝi frapas la ŝelon, elrompante erojn, sed ofte elprenas predojn tra la fendoj per la pinto de sia glueca lango. Ili manĝas semojn, nuksojn kaj berojn kiam insektoj malabundas.

Ties agado estas saltema, kaj ĝi saltetas pli ol grimpi, saltante antaŭen per unu piedo antaŭ la alia. Por trapasi spacon, la flugo estas malrapida kaj onda.

La nestotruo estas pure rondoforma truo de 5 cm de diametro, kiu estas elfosita en mola aŭ falinta ligno horizontale iomete kaj poste vertikale suben. En la fundo de la truo, oni elfosas etan ĉambron, kie la ino demetas ĝis 11 kremoblankajn ovojn sur rabotaĵoj.

Malofte oni reuzas la nestotruon denove, sed ne malofte oni traboras aliajn en la sama arbo. Preskaŭ ĉiu arbo sufiĉe putrinta estas uzata. Idoj, kiam la gepatroj manĝigas ilin, grupiĝas ĉe la enirejo kaj kriaĉadas, sed kiam venas alarmo ili forfuĝas rapide enen en la truo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti