Strečno (hungare Sztrecsény [streĉEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Strečno
hungare: Sztrecsény
municipo
Strečno - vido el burgo Strečno
Oficiala nomo: Strečno
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Montaro Malgranda Fatro
Najbaras kun Nezbudská Lúčka
Memorindaĵo Burgo Strečno
Rivero Váh
Situo Strečno
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 17″ N 18° 52′ 02″ O / 49.18806 °N, 18.86722 °O / 49.18806; 18.86722 (mapo)
Areo 13,175 km² (1 317,5 ha)
Loĝantaro 2 656 (31.12.2010)
Denseco 201,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1321
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 013 24
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj ZA
NUTS 517984
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Strečno
Retpaĝo: www.strecno.sk
Portalo pri Slovakio
Strečno
Burgo Strečno
Monumento al francaj partizanoj en Strečno

Situo redakti

Strečno situas laŭ dekstra bordo de Váh (kontraŭe Varín etendiĝas), laŭ ĉefvojo Vrútky-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 10 km.

Historio redakti

Burgo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Burgo Strečno.

Supozeble en la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiun baldaŭe Mateo Csák akiris. La gravan fortikaĵon la Habsburgoj eksplodis en 1698. Neniam ĝi rekonstruiĝis.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Ekde la 9-a jarcento slavoj loĝadis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1300 en formo "Strechun", post 21 jaroj ĝi estis doganprena loko kaj en 1384 administrejo de departemento. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. En 1598 oni komputis tie 35 domojn. En 1784 336 vilaĝanoj (76 familioj) loĝis en 76 domoj, en 1828 731 vilaĝanoj loĝis en 70 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Sztrecsnó, poste ĝi ricevis alian nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Strečno 793 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 francaj kaj slovakaj partizanoj batalis flank-al-flanke kontraŭ germanaj soldataroj.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti