Burgo Strečno (nomata ankaŭ Strechun, Strechyn, Streczen, StreczanStrežín) situas 7 km de Žilina (direkto al Martin) sur 103 m alta roko super la rivero Váh.

Strečno
Strechun, Strechyn, Streczen, Streczan, Strežín
burgo
Burgo Strečno, enira pordego
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Municipo Strečno
Supermara alteco 440 m s. m.
Koordinatoj 49° 10′ 37″ N 18° 51′ 46″ O / 49.17694 °N, 18.86278 °O / 49.17694; 18.86278 (mapo)
Estiĝo 1316
Rekonstruita 1689
Por publiko publike alirebla
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Strečno Castle
Portalo pri Slovakio

Historio redakti

La burgo estas la unuan fojon menciita en la tempo de Mateo Csák kiel fonto de pli granda feŭdala baronlando. Ĝi ekeestis inter la 13-a kaj 14-a jarcento sur pli malnova fundamento, probable de slava fortigita setlejo. En la tempo de latena ferepoko ĝis la tempo de Romia Imperio la burga monto estis setlejo de la kulturo de Púchov. La unua mencio pri la burgo datiĝas al 1316, kiam estas menciata la Baronlando de Strečno. Laŭ la logiko ke barondando bezonas havi iuj ĉefsidejon oni supozas ekziston de la burgo. La burgo jam dekomence servis por protekti vojimpostan stacion, kiu situis ĉe vadejo trans la rivero Váh sub la burgo.[1]

Estigo de la burgo estas atribuata al la familio Balaš. Kiel plejparton de burgo en la akvokolekta zono de Váh, ankaŭ tiun ĉi posedis Mateo Csák. Kiel reĝan posedaĵon ĝin komence de la 15-a jarcento posedis reĝinoj Barbora kaj Alžbeta.

Inter jaroj 1444 ĝis 1469 ĝi estis posedaĵo de familio Pongrácový de Liptovský Mikuláš, kiuj posedis ankaŭ proksiman Starhrad. Poste ĝi rapide ŝanĝadis posedantojn. Inter ili estis Pavel Kiniži, Ján Zápoľský, Mikuláš kaj Peter Kostka, familio de Deršvi. En 17-a jarcento ĝin posedis František Vesselény kaj familio Löwenburg.

La burgo en 17-a jarcento provizis protekton por ribeloj de Thököly. Pro tio cara armeo de Leopoldo la 1-a detruis eksteran muregojn kaj domaĝis ankaŭ burgajn konstruaĵojn.Ekde tiam estis la burgo ruino. Komence de 20-a jarcento estis konservitaj muroj sed plej granda rekonstruo okazis inter 1978 kaj 1993. Ekde 1995 estas la burgo alirebla al publiko.

Referencoj redakti

  1. (2007) Encyklopedie slovenských hradů (ĉeĥe). Praha: Libri. ISBN 978-80-7277-333-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Strečniansky hrad en la slovaka Vikipedio.