Ruĝvosta rokturdo

La Ruĝvosta rokturdo aŭ simple Rokturdo (Monticola saxatilis) estas membro iam de la familio de Turdedoj, nun en la familio de Muŝkaptuledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvosta rokturdo
Ruĝvosta rokturdo, masklo
Ruĝvosta rokturdo, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. saxatilis
Monticola saxatilis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Monticola saxatilis - Muzeo de Tuluzo

    Disvastiĝo redakti

    Ili reproduktiĝas el suda Eŭropo (Iberio, suda Francio, Alpoj, Italio kaj Balkanio) al centra Azio kaj norda Ĉinio. Tiu specio estas tre migranta, kaj ĉiuj populacioj vintrumas en tropika Afriko sude de Saharo. Ĝi estas nekomuna vizitanto en norda Eŭropo. La teritorio malpliiĝis iom en la periferio en ĵusaj jardekoj pro habitatodetruo. Ekzemple en komenco de 20a jarcento ili reproduktiĝis en Pola Juraza Montoĉeno (Pollando) kie ne loĝas nuntempe,[1] sed ĝi ne estas konsiderata tutmonde endanĝerita.[2]

    Aspekto redakti

    Tiu estas mezgranda sed fortika “turdo” 17–20 cm longa kun enverguro de 33 al 37 cm kaj pezo de 42 al 65 g . La somera masklo estas nekonfuzebla en sia teritorio, kun grizecbluaj kapo, kaj kolo, oranĝaj subaj partoj kaj eksteraj vostoplumoj, malhelbrunaj flugiloj kaj blanka dorso. Inoj kaj nematuruloj estas multe malpli rimarkindaj, kun malhelbrunaj skvamecaj supraj partoj, kaj pli palbrunaj skvamecaj subaj partoj pli hele en gorĝo. La eksteraj vostoplumoj estas ruĝecaj, kiel ĉe maskloj.[3]

    Kutimaro redakti

    Tiu specio reproduktiĝas en malfermaj sekaj montetaj areoj, kutime super 1500 m. Ili nestumas en rokkavaĵoj aŭ murfendoj en nesto el vegetala materialo kia musko kaj folioj, kie la ino demetas 4-5 ovojn nur unufoje jare. Nur ŝi kovas dum 2 semajnoj.

    Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, beroj kaj etaj reptilioj. La masklo de Ruĝvosta rokturdo havas klaran kaj melodian kanton.[3] Ili kantas ankaŭ dumfluge.

    Ili aperas elstare foje sur rokopintoj. Ili movas siajn vostojn.

    Eksteraj ligiloj redakti

    Referencoj redakti

    1. Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDFplena teksto
    2. birdlife
    3. 3,0 3,1 Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3940-7