Griza pego, Picus canus, estas birdo membro de familio pegedoj. Ĝi similas al verda pego sed tiu ĉi estas malpli granda. En Eŭropo ambaŭ specioj vivas sur pligrandeco de teritorio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza verdpego


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Verdpego Picus
Specio: Griza verdpego Picus canus
Gmelin 1788
Arealoj de Picus canus olivverda: Picus canus canus malhelverda: Picus canus jessoensis blanka kun verdaj punketoj: Picus canus griseoviridis
Arealoj de Picus canus
olivverda: Picus canus canus
malhelverda: Picus canus jessoensis
blanka kun verdaj punketoj: Picus canus griseoviridis
Arealoj de Picus canus
olivverda: Picus canus canus
malhelverda: Picus canus jessoensis
blanka kun verdaj punketoj: Picus canus griseoviridis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Troviĝo redakti

Ĝi troviĝas tra Eŭropo escepte Britujo, Mediteraneo, kaj suda kaj norda Skandinavio. De Eŭropo troviĝo iras en ne larĝa zono tra centra Azio ĝis Pacifiko, sur ĝia marbordo denove en zono sude tra Ĉinio ĝis Malajzio kaj Sumatro. Ĝi havas du grupojn de subspecioj kaj kune ĉirkaŭ 13 subspeciojn.

Tiu palearktisa kaj orientalisa birdo estas malmigranta. Ĝi loĝas en densaj, miksitaj arbaroj, en montaroj ankaŭ nur koniferaj arbaroj. Ili trovigas ankaŭ en parkoj kaj ĝardenoj.

Aspekto redakti

Ĝi estas granda kiel Granda buntpego. Ĝia longeco estas 25 cm. La birdo havas du ĉefajn kolorojn. Verda supra parto - vosto, dorso, kolo. Suba parto helverda (inoj) aŭ helgriza (maskloj). La kapo kaj kolo estas griza. Viro havas antaŭ okulo nigran makulon, ankaŭ nigran bridon kaj sur la frunto kaj la antaŭa parto de kapo ruĝan makulon, ne tiom grandan kiom tiu de la Verda pego. Ĉe ino ruĝa makulo mankas entute. La pugo de birdo estas verdete flava. La flugado de birdo estas longe ondata.

Nestumado redakti

 
Picus canus MHNT

Novaj paroj kreiĝas dum marto, aprilo. Ili tamburas. Ili nestadas en kavoj de arbotrunko. Birdaparo ĉizas kavon kune, dum kelkaj tagoj en malsekaj aŭ malsanaj - malfortigitaj arboj. Nestas ili unufoje jare. La kavo estas uzata kutime dum kelkaj jaroj. Dum aprilo aŭ majo ino demetas kutime 6-7 blankajn ovojn. Poste ambaŭ birdoj kovas ilin dum 17-18 tagoj. Geidoj ekflugas post 23-28 tagoj, sed parencoj nutradas ilin por aliaj 10 tagoj.

Manĝado redakti

Ili manĝas precipe formikojn kaj iliaj larvojn kaj pupojn. Ili kutime disrompas formikamasojn per forta beko. Ili povas fari longajn truojn. Ili manĝadas ankaŭ aliajn insektojn, kiujn serĉadas en fendoj de ŝelo, insektaj truoj, vintre ankaŭ en fendoj de muroj. Dum printempaj monatoj ankaŭ trabatas ŝelon de trunkoj kaj lekas sukon de arboj t.n. „ ringado de arboj“. Nur malofte hakas en ligno per beko kiel buntpegoj por manĝaĵo.

Voĉo redakti

Voĉo estas tre karakteriza kaj sonas kiel ridego. Ĝi sonas kiel rapida gli-gli-gli-... aŭ kli-kli-kli-... , kiu en fino estas malrapide rapidigata. Ĝi similas voĉon de Verda pego, sed estas malpli temperamenta kaj pli melankolia. Iam voĉoj de griza kaj verda pegoj estas ne distingita.

Eksteraj ligiloj redakti