Turčianska kotlina

Turčianska kotlina (esperante Valkaldrono de Turiec) estas valkaldrono en meza Slovakio, kiun reprezentas historia regiono de Turiec, en la teritorio de distriktoj Turčianske Teplice kaj Martin. Ĝi estas malgranda nord-sude orientata valkaldrono longa proksimume 30 km, kaj ĉirkaŭ 10 km larĝa. Ĝin ĉirkaŭlimas montaroj de oriento Granda Fatro, de okcidento Malgranda Fatro, de sudo Žiar kaj Montoj Kremnické. De norde la valkaldrono limas kun montaro Oravské Beskydy. En terciaro la valkaldronon reprezentis lago kun post-tektonika sedimentado. Ĉefa rivero, trairanta tutan valkaldronon estas Turiec, kiu en urbo Vrútky enbuŝiĝas en la plej longan slovakian rieveron Váh, kiu trairas nordan parton de la valkaldrono kaj dividis dum tektonika supreniĝo montaron Malgranda Fatro je du partoj.

Turčianska kotlina