Tektonaj kovraĵoj, surŝovkovraĵoj, estas ebenaj aŭ ondoformaj petrokorpoj en faldmontaroj, kiuj ofte dikas plurajn kilometrojn kaj povas etendiĝi ĝis pluraj miloj da kvadratkilometroj. Se montaro estas konstruita plejparte el tiaj kovraĵoj aŭ estas je vasta areo surŝovita de unu kovraĵo, la geologo parolas pri kovraĵmontaro.

Strukturoj de kovraĵsistemo kun izolitaj klipo kaj fenestro

Strukturo redakti

La ŝovitaj petrokorpoj povas esti movitaj pli ol 100 km forde sia originregiono, nomata kovraĵradiko, ĝis al sia frunta rando, nomata kovraĵfrunto. Kovraĵoj, kiuj kunage de la gravito deglitis de faco iom dekliva, nomiĝas glitkovraĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Gerhard H. Eisbacher, Einführung in die Tektonik, 1-a eldono, Ferdinand Enke Verlag, Stuttgart, 1991, paĝoj 57kaj sekvaj, ISBN 3-432-99251-3
  • Dieter Richter, Allgemeine Geologie, 3-a eldono, de Gruyter Verlag, Berlin – New York, 1985, paĝoj 233 kaj sekvaj, ISBN 3-110-10416-4