Fačkov, hungare Facskó [faĉkO], germane Fatschenhau estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Fačkov
hungare: Facskó, germane: Fatschenhau
municipo
Oficiala nomo: Fačkov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Strážovské vrchy
Rivero Rajčanka
Situo Fačkov
 - alteco 534 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 42″ N 18° 35′ 53″ O / 49.01167 °N, 18.59806 °O / 49.01167; 18.59806 (mapo)
Areo 37,516555 km² (3 751,66 ha)
Loĝantaro 691 (31.12.2010)
Denseco 18,42 loĝ./km²
Montpasejo Faĉkova montpasejo
Unua skribmencio 1351
Plej facila aliro al Akvofalo de Kľak
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 15
Tel. prefikso +421-41
NUTS 517542
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Fačkov
Retpaĝo: www.obecfackov.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Fačkov situas en valo, laŭ ĉefvojo Prievidza-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 26, Prievidza je 28 km. Monto Kľak 1353 m alta etendiĝas proksime, ankaŭ Nitra (rivero) fontas en la ĉirkaŭaĵo.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1351 en formo "Luchka". En 1598 oni komputis tie 35 domojn. En 1784 1045 vilaĝanoj (158 familioj) loĝis en 126 domoj, en 1828 1374 vilaĝanoj loĝis en 123 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (=malbona). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Facskó 1351 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Zsolna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 partizanoj bataladis en la ĉirkaŭaĵo. En 2001 vivis en Fačkov 765 homoj, (763 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Facskó naskiĝis hungara inĝeniero János Sébor.