Provinco Ŝarkija
La provinco Ŝarkija, ankaŭ literumata Aŝ-Ŝarqiyya (arabe محافظة الشرقية, latinliterigo Muḥāfaẓa aš-Šarqīya respektive Muhāfaza aŝ-Ŝarkīja, en Esperanto "la orienta provinco") estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 5 354 041 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Zagazig, grava sateliturbo estas Urbo de la Deka de Ramadano kaj aliaj gravaj urboj estas Bilbejs, Fakus kaj Abu Kebir.
Provinco Ŝarkija | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 8 m [+] | ||
Ĉefurbo | Zagazigo | ||
- koordinatoj | 31° N, 32° O (mapo)30.731.63Koordinatoj: 31° N, 32° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 4 911 km² (491 100 ha) [+] | ||
Areo | 4 911 km² (491 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 7 163 824 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 1 458,73 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-SHR | ||
Provinco Ŝarkija | |||
Vikimedia Komunejo: Sharqia Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La teritorio situas en la orienta parto de la Nildelto.
La provinco limas norde je la provinco Dakahlija (Ad-Daqahliyya), oriente je la provincoj Port Said (Bur Saʿid) kaj Ismailija (Al-Ismaʿiliyya), sude je la provinco Helŭan kaj okcidente je la provincoj Kaljubija (al-Qalyubiyya) kaj Garbija (al-Gharbiyya).