Boris Johnson
Alexander Boris de Pfeffel JOHNSON [boris ĝons.n] (naskiĝis la 19-an de junio 1964 en Novjorko, do nun 60-aĝa) estas brita ĵurnalisto kaj politikisto, iama urbestro de Londono kaj ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Li estas membro de la Konservisma Partio de Britio, kaj la parlamentano por Uxbridge and South Ruislip (okcidenta Londono). En 2008 li oficiale fariĝis urbestro de Londono, sekve de la tre malsamopinie pridisputata socialisto Ken Livingstone, kaj en 2012 reelektiĝis. En majo 2016 lin anstataŭis Sadiq Khan, kiu havas pakistanajn familiajn radikojn kaj iĝis la unua islama urbestro de Londono.
Ekde la 23-a de julio 2019 li estas partiestro de la brita Konservativa Partio, kaj ekde la 24-a de julio ĉefministro de Britio, sekvante post Theresa May en ambaŭ oficoj. Li promesis efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio) ĝis oktobro de 2019, se necese "malmole", do sen kontrakto por mildigi la abruptan disiĝon.
Johnson estis akuzata pri malhonesto, elitismo, kaj korupto, kaj pri rasismaj, seksismaj, antisemitaj, kaj homofobiaj lingvaĵo kaj politiko.[1]
Post la eksplodo de la pandemio de COVID-19 en Eŭropo en 2020, li asertis ke ne necesas starigi kvarantenon kaj aliajn limigojn, ĉar la tuta loĝantaro devos akiri "kolektivan imunecon". Tiu pozicio estis forte kritikata de la fakuloj kiel senbaza kaj senrespondeca. La 26-an de marto 2020 li mem estis diagnozita pri la infektiĝo, la 5-an de aprilo enhospitaligita kaj sekvan tagon translokita al la fako de intensa medicino pro malboniĝo de li sanstato. Li estas la unua registarestro kiu ekmalsanis pro la viruso.
La 7-an de julio 2022 li post pluraj skandaloj anoncis sian demision kiel partiestro kaj ĉefministro. La 5-an de septembro 2022 lin postsekvis Liz Truss.