Johano de Jenštejn

(Alidirektita el Jan z Jenštejna)

Johano de Jenštejn, ĉeĥe Jan z Jenštejna, germane Johann von Jenstein (1350-1397) estis ĉeĥa pastro, episkopo de Meißen (1375-1379), ĉefepiskopo de Prago (1379-1396) kaj aŭtoro de latinlingva spirita liriko.

Johano de Jenštejn
Ĉefepiskopo de Prago
Busto de Johano en la Katedralo de sankta Vito en Prago
Regado 1379-1396
Antaŭulo Johann Očko von Wlašim, lia onklo
Sekvanto Olbram von Škvorec, lia nevo
Ceteraj titoloj Kanceliero de reĝo Venceslao la 4-a
Persona informo
Jan z Jenštejna
Naskonomo Jan z Jenštejna
Naskiĝo 1350
en Prago
Morto 1397
en Romo
Tombo Santa Prassede vd
Religio romkatolikismo
Lingvoj ĉeĥalatina vd
Alma mater Prago, Bolonjo, Padovo, Montpellier, Parizo
Profesio
Okupo poeto • komponisto • katolika sacerdoto • verkistofilozofo vd
Episkopo de Meißen
Dum 1375-1379
Antaŭulo Konrad von Kirchberg-Wallhausen
Sekvanto Nikolaus Ziegenbock
Latina Patriarko de Aleksandrio
Dum 1399-1400
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel la 29-jara junulo li fariĝis ĉefepiskopo, sed li plu vivis per studenta diboĉa vivo ĝis 1382, kiam subite mortis dum dancamuzo lia amiko, ĉefepiskopo de Magdeburgo. Jan vidis en la okazaĵo averton de la ĉielo kaj fariĝis pentanto, kiu ĉiutage sin skurĝis.

Plurfoje li havis konflikton kun reĝo Venceslao la 4-a pri kompetento rilate al ekleziaj aferoj. Kiam Jan nomumis pere de sia vikario Jan z Pomuku alian episkopon ol kiun deziris la reĝo, Jan z Pomuku estis arestita kaj torturita (tiu dum la torturado mortis, estis ĵetita en la riveron Vultavon kaj post du jarcentoj proklamita sanktulo kiel Johano Nepomuka). La konfliktoj kun la reĝo daŭris, Jan z Jenštejna rezignis pri sia funkcio kaj foriris al Romo plendi ĉe la papo. En Romo li verkis sian aŭtobiografion kaj elegiojn. En sia lasta vivojaro li havis la titolon de "Latina Patriarko de Aleksandrio". En Romo li ankaŭ mortis.

Vidu ankaŭ redakti