M. C. Escher
Maurits Cornelis ESCHER naskiĝis je la 17-a de junio 1898 en Leeuwarden kaj mortis je la 27-a de marto 1972 en Hilversum. Li estis nederlanda artisto, kiu tre konatiĝis per siaj ligno- kaj ŝton-gravuraĵoj (litografioj).
M. C. Escher | |
---|---|
Escher en ĉ. 1971 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Maurits Cornelis Escher |
Naskiĝo | 17-an de junio 1898 en Leeuwarden |
Morto | 27-an de marto 1972 (73-jaraĝa) en Laren |
Tombo | New general cemetery Baarn (en) |
Lingvoj | nederlanda • itala |
Loĝloko | Leeuwarden • Arnhem • Romo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | De Teekenschool voor de Kunstnijverheid (en) |
Familio | |
Patro | George Arnold Escher (en) |
Patrino | Sara Adriana Gleichman |
Frat(in)o | Johan George Escher (en) |
Edz(in)o | Jetta Umiker (en) (1924–) |
Okupo | |
Okupo | gravuristo dezajnisto wood engraver (en) ceramika dezajnisto murpentristo skulptisto litografisto fotisto ilustristo desegnisto poŝtmarkdesegnisto grafikartisto vidartisto |
Verkoj | Aĵoj kun Sfera Spegulo Akvofalo Supreniro kaj Malsupreniro |
TTT | |
Retejo | http://www.mcescher.com/ |
Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn de perspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute ne povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis la kovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kahelaron kaj Teselacio). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio—sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estas memportreto.
La usona sciencisto kaj verkisto Douglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher, Bach – an eternal golden braid", emfazante la mem-referencecon en liaj bildoj.
Kompreneble la bildoj de Escher estas sub kopirajto, do nur en 2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.mcescher.com Arkivigite je 2011-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.worldofescher.com Arkivigite je 2020-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://escherdroste.math.leidenuniv.nl Arkivigite je 2016-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.escherinhetpaleis.nl