Sinaludo
Por la agadlinio de Wikipedia, bonvolu vidi: Avoid self-references angle
Sinaludo estas fenomeno en naturaj aŭ formalaj lingvoj konsistanta en frazo aŭ formulo aludanta sin rekte, per ia intera frazo aŭ formulo, aŭ per ia enkodigo.
Sinaludo eblas kiam estas du logikaj niveloj, iu nivelo kaj iu meta-nivelo. Ĝin oni plej ofte uzas en matematiko, filozofio, komputila programado, kaj lingvistiko. Sinaludaj diraĵoj ofte povas konduki al paradoksoj (sed rigardu antinomion por limoj al la graveco de tiuj).
Uzaĵoj
redaktiEkzemplo pri sinaluda situacio estas tiu de mempojezo (sinkreo) (en: autopoiesis), ĉar tie la logika organizaĵo mem produktas la fizikan strukturon kiu sin kreas.
En metafiziko, sinaludo estas subjektiveco, dum "hetero-aludo", nomiĝas (vidu Niklas Luhmann), objektivecon.
Sinaludo okazas ankaŭ en literaturo kiam aŭtoro aludas al sia verko ene de la verko mem. Famaj ekzemploj inkluzivas
- Cervantes, Quixote - En la dua parto de Don Kiĥoto al Cervantes, Don Quijote trovas sin vagante tra la mondo jam rekonita de la popolo kiel literatura heroo post la apero de la unua parto de la libro. Per dialogoj inter Donkiĥoto kaj aliaj roluloj pri la libro kaj ĝia protagonisto, la verkinto diskutas temojn de literatura influo de la romanĝenro kaj ĝia protagonisto. Tiu ĉi brilo de Cervantes estas unu el la kialoj, kial la libro estas konsiderata la unua moderna romano.
- Denis Diderot, Ĵako, la fatalisto kaj lia mastro (Jacques le fataliste et son maître, 1796),
- Italo Calvino, Se una notte d'inverno un viaggiatore (Se vintranokte veturanto, 1979) - Komencas per alvoko al la leganto, kiu rilatas rekte al la libro mem.
- Luigi Pirandello, Sei personaggi in cerca d'autore (Ses roluloj serĉantaj verkiston [1], dramo 1921)
- En la lastaj libroj de Robert Heinlein estas inkluzitaj referencojn fare de la roluloj al li - ilia verkista aŭtoro.
- The Hitchhiker's Guide to the Galaxy libro-serio enhavas multajn kazojn de memreferenco. Interalie, la esprimo 'sen paniko' aperas sur la dorso de la unua libro, kaj la sama en la intrigo esprimo estas aperas samloke kaj estas menciita kiam en la priskribo de la libro.
Tio intime rilatas al la koncepto rompadi la kvaran muron (en:breaking the fourth wall) aŭ meta-aludo (kio ofte implikas sinaludon). La desegnista artisto M. C. Escher kaj la surrealista pentristo René Magritte famas pro siaj sinaludaj verkoj.
Sinaludon oni ankaŭ uzas en taŭtologio kaj en licigita termino. Kiam vorto sin difinas (ekz. Maŝino: ĉiaj objektoj mekanike kunmetitaj), rezulto estas taŭtologa. Tia sinaludo povas esti sufiĉe komplika, entenante plenajn propoziciojn anstataŭ simplajn vortojn, kaj farantaj argumentojn kaj terminojn kiuj postulas licon (akceptado ilin kiel pruvo pri si).
Sinaludo en komputiko vidiĝas en la koncepto rekursio (en:recursion), kie programa unuo sin subtenas sur okazaĵoj de si mem por plenumi ian komputon. La komputika lingvo Lisp estas speciale dezajnita por utiligi rekurson. Objekt-orientitaj lingvoj uzas specialajn ŝlosilvortojn por aludi al la aktuala okazaĵo de objekto kiel this
en la komputikaj lingvoj Java, PHP, aŭ C++ aŭ Me
en Visual Basic.
Ekzemploj
redaktiFrazoj
redakti- Ĉi frazo kurtas.
- Mi ne estas la subjekto de ĉi tiu frazo.
- "Mi" estas la subjekto de ĉi tiu frazo.
- Kiu demando estas ankaŭ sia propra respondo?
- Jena frazo entenas tridek tri literojn.
- Ĉi frazo havas trii erarrojn.
- Jena frazo ne verbon.
- Ĉi tiu frazo havas, kaj tial enenas du verbojn.
- Faras malveraĵon kiam antaŭata de sia propra cito faras malveraĵon kiam antaŭata de sia propra cito. (Ĉi tio, la originala quine"", estas versio de la mensoga paradokso, ekzemplo de malrekta sinaludo kondukanta al paradokso.
- Paradokso de Russell: La aro de ĉiaj aroj kiuj ne membras al si (kiu entenas, kaj tial ne entenas, kaj tial ja entas sin)
- Paradokso de Berry: "Kio estas la plej malgranda nombro, kiu ne povas esti priskribita per malpli ol cent literoj?", Ĉi tiu difino estas priskribo de la sama nombro, sed en malpli ol cent literoj!
- Komputilisto Douglas Hofstetter estas meritigita je teoremo kiu estas derivaĵo de la Leĝo de Murphy, propre nomita la Leĝo de Hofstetter - laŭ kiu ĉiu ago daŭros pli longe ol planite por ĝi, eĉ se la dezajno enkalkulis la Leĝon de Hofstetter.
- La sekcio de ĉi tiu artikolo pri ekzemploj aludas al si.
- Ĉi tiu frazo estas sinaludo.
- Ĉi tiu frazo ekzemplas kakozelion (uzado de raraj aŭ fremdaj vortoj por aspekti klera).
- En ĉi tiu frazo mankas jena vorto: .
- La unua vorto de ĉi tiu frazo estas "La", kaj la lasta vorto estas "resobilitamentikaĵoscianto".
- Ĉiu regulo havas esceptojn.
- Ĉiuj ĝeneralaĵoj malveras.
- 74.6% da statistikaĵoj estas tute fantaziaj.
- La sekva diro veras. la malsekva diro malveras.
- Ĉi diro ne entenas la literon y.
- Ĉu ĉi tio estas demando?
- Kiom multajn literojn havas la respondo al tiu ĉi demando? Tri. (Aliaj eblaj respondoj: "du", "kvar", "ekzakte dek", "ses plus kvin".)
- Estas du eraroj en ĉi tiu ĉi diro.
- Ti frazo ne sinaludas, ĉar ti ne estas vorto. ~ Douglas Hofstadter
- Se la signifoj de vera kaj falsa interŝanĝiĝus, ĉi tu frazo ne estus falsa.
- Klaku jen.
- Vi estas ĉi tie.
- Kredu min, al neniu kredu.
- Faru al mi favoron, neniujn favorojn faru al mi.
- "Mi diris milionon da fojoj: 'Ne troigu'" - la deklaro de la parolanto "Mi diris milionon da fojoj" estas troigo, kiu kontraŭas la daŭrigon de liaj vortoj "Ne troigu".
- Nenio povas esti konata certe, inkluzive de ĉi tiu aserto.
Difinoj
redaktiKun normalaj kondiĉoj, sinaludoj en difinoj evitendas:
- Kato estas besto kun ĉiuj tiuj ecoj, kiuj apartenas al kato.
Ŝerce oni povas en glosaro skribi por difini:
- "Sinaludo: vidu →Sinaludo."
Poezio
redakti- "atentu: ne legu ĉi tiun poemon fare de Ishmael Reed - "la malsato de ĉi poemo legendas, ĝi forprenis multajn viktimojn"
- "vi estas tiom orgojla, vi verŝajne pensas, ke ĉi tiu kanto temas pri vi" - en kanto de Carly Simon (angle: "You're so vain, you probably think this song is about you.").
Referencoj
redakti- ↑ Esperanta traduko haveblas en: Minnaja, Carlo. (2012) Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj. Tradukoj fare de Carlo Minnaja kaj Michela Lipari.
- (angle) Hofstadter, D. R. (1980). Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. New York, Vintage Books.
- (angle) Raymond Smullyan (1994), Diagonalization and Self-Reference, Oxford Science Publications, ISBN 0-19-853450-7
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle The Paradox of Self-Amendment: A Study of Logic, Law, Omnipotence, and Change Arkivigite je 2006-09-04 per la retarkivo Wayback Machine, by Peter Suber (Peter Lang Publishing, 1990). Libro-longa esploro pri sinaludado en la juro. (La libro elxerpiĝis, sed la tuta teksto enpage disponiĝas perrete.)
- angle This Is The Title Of This Story, Which Is Also Found Several Times In The Story Itself[rompita ligilo], by David Moser.
- angle This is Not the Title of This Essay: A Playful Look at Attempts to Solve the Problems of Paradox and Self-Reference[rompita ligilo], by Tim Maly
- angle Self-Referential Aptitude Test Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine, by Jim Propp
- angle Sinaludo kaj ŝajna sinaludo