Kvara muro estas fakesprimo, uzata komence en teatro, en kinarto, en beletro k.t.p.

La kvara muro estas imagata muro inter aktoroj kaj spektantoj en tradicia trimura teatro. Por kompreni tion, oni rigardu la scenejon kiel ortangulan spacon, nome kvarlateron havantan tri "realajn" murojn, nome tiujn dekstran, maldekstran kaj malantaŭan, krom la "tute fikcian" kvaran antaŭ kiun povas kaj plej ofte venas geaktoroj kvazaŭ ĝi reale ekzistus kaj neniu (spektantoj) vidas ilin.

En moderna teatro oni malatentas ne nur pri la kvara muro, ekzemple en konvenciaj teatrejoj kie geaktoroj povas trapasi tiun kaj veni al la spektantejo, sed ankaŭ pri la aliaj tri (surstrataj teatroludoj, en nekonvenciaj ludejoj neteatraj, kiaj placoj, monumentoj, ruinoj, eksaj fabrikoj ktp.) Tio nomiĝas "rompi la kvaran muron" kaj iel baziĝas sur teorioj de Bertolt Brecht.

Vidu ankaŭ redakti