Jacques le fataliste et son maître

Jakobo (aŭ Ĵako) la fatalisto kaj lia mastro (france Jacques le fataliste et son maître) estas romano de Denis Diderot, verkita dum la periodo 1765–1780. La unua franca eldono estis eldonita postmorte en 1796, sed ĝi estis konata antaŭe en Germanio, danke al parta traduko de Schiller, kiu aperis en 1785 kaj estis retradukita en la franca en 1793, tiel kiel kompleta germana versio de Mylius de 1792.

Jacques le Fataliste et son maître
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Denis Diderot
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1796
Ĝenro filozofia fikcio • fikcio • rakontado
Loko de rakonto Parizo
vdr

Intrigo redakti

La ĉefa temo de la romano estas la interrilato inter la valeto Jacques kaj lia mastro, kiu estas neniam nomita. Ambaŭ veturadas al celloko, kiun la rakontanto lasas neklara, kaj por dispeli la enuon de la vojaĝo Jacques estas devigita de lia mastro rakonti la rakonton de siaj amoj. Tamen, la rakonto de Jacques estas ade interrompata de aliaj roluloj kaj diversaj komikaj malbonŝancoj. Aliaj roluloj en la romano diras siajn proprajn rakontojn kaj ili, ankaŭ, estas ade interrompataj. Okazas eĉ "leganto" kiu periode interrompas la rakontanton kun demandoj, kontraŭstaroj kaj postuloj por pli da informo aŭ detalo. La rakontoj diritaj estas kutime humuraj, kun enamiĝosekso kiel ilia submetata afero kaj prezentas kompleksajn rolulojn kiuj okupiĝas pri trompoj.

Kerna vivfilozofio de Jacques estas ke ĉio kiu okazas al ni "ĉi tie malsupre", ĉu por bono aŭ por malbono, estis verkita de "tie supre" ("tout ce qui nous arrive de bien et de mal ici-bas était écrit là-haut"), sur "grandega skribrulaĵo" kiu disvolviĝadas iomete je ĉiu momento. Sed tamen Jacques ankoraŭ valorigas siajn agojn kaj ne estas pasiva rolulo. Kritikistoj kiel J. Robert Loy karakterizis la filozofion de Jacques ne kiel fatalismo sed kiel determinismo.[1]

La romano estas plene de kontraŭdiraj roluloj kaj aliaj duecoj. Unu rakonto estas pri du viroj soldiĝantaj en la armeo kiuj estas tiom similaj unu al la alia ke, kvankam ili estas la plej bonaj amikoj, ili ne povas ĉesi dueli kaj vundi unu la alian. Alia koncernas Patron Hudson, inteligenta kaj efika reformisto de la eklezio kiu estas private la plej diboĉema rolulo en la romano. Eĉ Jacques kaj lia mastra transcendas siajn evidentajn rolojn, kiel Jacques pruvas, en sia impertinenteco, ke lia mastro ne povas vivi sen li kaj sekve do estas Jacques kiu estas la mastro kaj la mastro kiu estas la servanto.

La rakonto de la amoj de Jacques estas transprenita rekte el Tristram Shandy, kion Diderot tute ne provas sekretigi, ĉar la rakontanto ĉe la fino anoncas la aldonon de tuta tekstopeco el Tristram Shandy en la rakonto. Dum la verko, la rakontanto komentas malrespekte pri sentimentalaj romanoj kaj atentigas pri tio ke eventoj evoluas pli realisme en lia romano. Ĉe aliaj okazoj, la rakontanto eĉ laciĝas pri la enuo de rakontado entute kaj postulas ke la leganto provizu certajn trivialajn detalojn.

Literatura signifo kaj kritiko redakti

La kritika ricevo de la romano estis miksita. Francaj kritikistoj de la malfrua 18-a kaj frua 19-a jarcentoj malakceptis ĝin kiel derivaĵo de Rabelais kaj Laurence Sterne, tiel kiel nenecese obstina kaj libida. Pli bonan impreson ĝi faris sur la germanaj Romantikistoj, kiuj havis la ŝancon legi ĝin antaŭ iliaj francaj kolegoj faris. Schiller tenis ĝin en alta konsidero kaj rekomendis ĝin forte al Goethe, kiu legis Jacques en unu seninterrompa legado.[2] Friedrich Schlegel referencis al ĝi pozitive en siaj kritikaj fragmentoj (3, 15) kaj en la Athenaeum fragmentoj (201). Ĝi formis ion de idealo de la koncepto de Schlegel de humuro. Stendhal, kvankam agnoskante difektojn en Jacques, tamen konsideris ĝin supera kaj modela verko. En la 20-a jarcento, kritikistoj kiel Leo Spitzer kaj J. Robert Loy emis vidi Jacques kiel kerna verko en la tradicio de Cervantes kaj Rabelais, fokusita sur la celebro de diverseco prefere ol provizi klarajn respondojn al filozofiaj demandoj.

Adaptoj redakti

Jacques le fataliste estas la plej ofte adaptita de la verkoj de Diderot. Robert Bresson adaptis memenhavitan anekdoton, la rakonto de Madame de La Pommeraye, de Jacques le fataliste por sia filmo Les dames du Bois de Boulogne (1945). La dialogo por la filmo estis verkita de Jean Cocteau. La sama epizodo estis la bazo por filmo de Fritz Wendhausen Intrigoj de Madame de La Pommeraye (1922). La rakonto estis adaptita denove por filmo de Emmanuel Mouret Mademoiselle de Joncquières (2018). Milan Kundera bazis teatraĵon sur la romano en 1971, verkante en la franca kaj uzante la titolon de la romano, eldonita en angla traduko sub la titolo Jacques and His Master: An Homage to Diderot in Three Acts (Jacques kaj Lia Mastro: Omaĝo al Diderot en Tri Aktoj).[3] En sia eseo La Arto de la Romano, Kundera argumentas, ke Jacques le Fataliste estas unu el la majstroverkoj de la formo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Loy, J. Robert (1950). Diderot's Determined Fatalist. New York: King's Crown Press.
  2. "Lu de 6 h à 11 h et demie, et d’une traite, Jacques le Fataliste de Diderot ; me suis délecté comme le Baal de Babylone à un festin aussi énorme ; ai remercié Dieu que je sois capable d'engloutir une telle portion d’un seul coup."
  3. Rich, Frank, "Stage: Milan Kundera's 'Jacques and His Master'", 14a de Januaro 1985.

Eksteraj ligoj redakti