Eksperimenta literaturo

literaturo

La esprimo eksperimenta literaturo estas uzita por aludi la aron de literaturaj verkoj, ĉefe de fikcio, rakontado aŭ poezio, kiu partikulare atentas al plinovigo, ĉefe en tekniko.

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Odiseo de James Joyce.

La unua teksto al kiu kutime oni referencas tiukadre estas The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman (1759), de Laurence Sterne. Oni ne povas konsideri, ke tiu teksto rompas konvenciojn en la historio de la romano, ĉar tiuj ankoraŭ ne estis plifirmigitaj en la momento de la verkado. Estas ĝia parodio de la rakontado kaj ĝia pretemo uzi grafikajn elementojn kiel ekzemple nigra paĝo por bedaŭri la morton de rolulo, kio faras, ke la romano de Sterne estas konsiderata fundamenta por multaj aŭtoroj post la Dua Mondmilito. Tamen tiu verko jam havis opoziciantojn siaepoke, kiel Samuel Johnson, kiu laŭ lia biografiisto Boswell deklaris: "Nenio ekstravaganca povas daŭri. Tristram Shandy ne pludaŭris". Denis Diderot aligis elementojn de Tristram Shandy en sia verko Jacques le fataliste et son maître, fakto kiu ne kaŝiĝas en la teksto, kio rezultas en unu de la unuaj ekzemploj de metafikcio.

En la 1910-aj jaroj, la arta eksperimentado iĝis grava movado[1] kaj kelkaj verkistoj, kaj eŭropaj kaj usonaj, ekeksperimentis per la formoj jam establitaj. Kelkaj tendencoj aperintaj dum tiu periodo formos parton de Modernismo: nome Kantoj, de Ezra Pound, la verkoj de T. S. Eliot post la Unua Mondmilito kaj la prozo kaj la teatraĵoj de Gertrude Stein estis kelkaj el la plej influaj verkoj de la epoko, sed estas Uliso de James Joyce kiu estas konsiderata majstroveko de la epoko kaj finfine influos sur verkistoj pli eksperimentaj kiel Virginia Woolf kaj John Dos Passos, sed ankaŭ de aliaj malpli avangardemaj kiel Hemingway. La movadoj de la historiaj avangardoj kontribuis al disvolvigo de la eksperimenta literaturo dum la unua duono de la 20-a jarcento.

Avangardaj proponoj de Vladimir Majakovskij.

Tristan Tzara, pioniro de Dadaismo, uzis eltranĉajojn de gazeto kaj plinovigan tipografion en siaj manifestoj. Siaflanke, la futurisma verkisto F. T. Marinetti aplikis la teorion de la "vortoj en libereco" laŭlonde de la paĝo inter aliaj en sia "novelo" Zang Tumb Tumb, per kio li klopodis superi la limojn de la konvencia rakontaro kaj eĉ de la propra dezajno de la libro. La verkistoj, poetoj kaj aliaj artistoj superrealistaj uzis grandan varion de maloftaj teknikoj por alvoki mistikajn kaj sonĝajn statojn en siaj poemoj, romanoj kaj aliaj verkoj en prozo, kiel ĉe la tekstoj de La magnetaj kampoj, verko de kunlaborema literaturo de André Breton kaj Philippe Soupault, aŭ la "sonĝa novelo" de Robert Desnos nome Deuil pour deuil, verkita laŭ la efiko de la hipnoto.

Fine de la 1930-aj jaroj, la politika situacio en Eŭropo faris, ke la Modernismo aspektu al multaj kiel netaŭga respondo, tro estetikigita kaj eĉ neresponda antaŭ la danĝeroj de tutmonda faŝismo, kio klarigas, ke la eksperimenta literaturo estis iom forgesita dum ioma tempo, konservita nur en la 1940-aj jaroj fare de malmultaj viziuloj kiel Kenneth Patchen. En la 1950-aj jaroj, la verkistoj de la Beat-generacio povas esti konsiderataj kiel reago kontraŭ la rigideco karaktera kaj de la poezio kaj de la prozo siatempe.

Notoj redakti

  1. John Barth (1984) enkonduko al The Literature of Exhaustion, en The Friday Book.