Uroboro

(Alidirektita el Ouroboro)

La uroboro (greke Οὐροβόρος = „memmanĝanto“, laŭvorte „vostovoranto“; de la greka ouros „vosto“ kaj bóros „voranta“) estas jam en la ikonografio de la antikva Egiptujo dokumentita bildo-simbolo. Ĝi montras serpenton, kiu murdas sin en la vosto kaj formante tiel fermitan cirklon.

„Ĉiujn estontaĵon murdas la estintaĵo en la vosto“ – la oroboro aŭ similaj simboloj ilustras la koncepton de la senfina reveno (Friedrich Nietzsche).
ilustraĵo el „Chrysopoeia de Kleopatra“.

Tiu figuro reprezentis multajn konceptojn tra la generacioj, inkluzive de cikleco, kreita unueco, mem-referenceco kaj unu el la arketipoj en la instruo de Carl Gustav Jung.

La scienca nomo de la armadileca dazipa lacerto (Ouroborus cataphractus), estis donita al ĝi ĉar tiu lacerto estas unika pro tio ke ĝi povas enŝovi sian pikan voston en sian buŝon kaj tiel krei ringon el dornoj rememorigan pri la oroborus.

En la moderna kunteksto ĝi servas kiel la simbolo de mem-referenceco.

orobor-desegno de Theodoros Pelecanos el Synosius, alĥemia verko (1478).
gravuraĵo de Lucas Jennis el De Lapide Philosophico.

Vidu ankaŭ redakti

Ekesto redakti

 
unua ilustraĵo de oroboro el la dua sarkofaga kesto de Tutankamono (enigma submonda libro).

La plej antikva uroboro aperis sur sarkofago de Tutankamono.

Literaturo redakti

  • Norbert Bischof: Das Kraftfeld der Mythen. Signale aus der Zeit, in der wir die Welt erschaffen haben (= Piper 2655). Piper, München / Zürich 1998, ISBN 3-492-22655-8 (Insbes. Zweiter Teil: Das Chos. 6. Kapitel: Der kosmogonische Inzest S. 191–224.)
  • H. B. de Groot: The Ouroboros and the romantic poets: a renaissance emblem in Blake, Coleridge and Shelley. In: English studies. A journal of English language and literature. Bd. 50, 1969, ISSN 0013-838X, S. 553–564, COI:10.1080/00138386908597350.
  • Bernhard Dietrich Haage: Das Ouroboros-Symbol im 'Parzival'. In: Würzburger medizinhistorische Mitteilungen 1, 1983, S. 5–22.
  • Bernhard Dietrich Haage: Ouroboros - und kein Ende. In: Josef Domes u. a. (Hrsg.): Licht der Natur. Medizin in Fachliteratur und Dichtung. Festschrift für Gundolf Keil zum 60. Geburtstag (= Göppinger Arbeiten zur Germanistik, 585). Kümmerle, Göppingen 1994, ISBN 3-87452-829-4, S. 149–169.
  • Karl Preisendanz: Aus der Geschichte des Uroboros. In: Ferdinand Herrmann, Wolfgang Treutlein (Hrsg.): Brauch und Sinnbild. Eugen Fehrle zum 60. Geburtstag. Südwestdeutsche Druck- und Verlagsgesellschaft, Karlsruhe 1940, S. 194–209.