Konstanta, eternasenfina reveno estas filozofia koncepto de la tempo postulita verkite por la unua fojo en Okcidento fare de la stoikismo kiu proponis ripeton de la mondo en kiu tiu malaperas por reveni al kreado. Sub tiu koncepto, la mondo revenas al sia origino pere de eksplodo en kiu ĉio bruliĝas. Bruligita, ĝi rekonstruiĝas por ke la samaj agoj okazu denove. Por la orienta filozofio, la ekzistado plue estas cikla fakto, en kiu ĉiu ago, ĉiu momento kaj ĉiu okazo ripetiĝos eterne. En kontrasto kun la okcidenta filozofio, en la orienta pensaro la eterna reveno kondukas al la perfektigo de la universo, ĉar en ĉiu rekomenco oni poluras ĉiun faron ĝis alvenado al la perfekto.

La uroboro estas simbolo de la eterna klopodo, la eterna luktado, aŭ la neutila klopodo, la cikla naturo de la aferoj, la eterna reveno kaj aliaj tiukadraj konceptoj kiuj revenas al starto spite al la barakto por malhelpi ĝin.

Filozofio redakti

 
Friedrich Nietzsche de Edvard Munch (1906).

Tiu ideo estis reuzata poste de Schopenhauer en La mondo kiel volo kaj ideo, kaj de lia sekvanto Nietzsche en lia verko Tiele parolis Zaratuŝtro.[1] Kiel esprimo ĝi iĝis kultura kaj literatura temo. En Tiele parolis Zaratuŝtro, la ĉefrolulo malkovras tiun rigardon al la tempo kaj svenas pro la impreso. Zaratuŝtro vekiĝas post sep tagoj de senkonscio kaj liaj bestoj laŭdas lin dirante, ke li estas la mastro de la eterna reveno de la samo.

Nur tra la kompreno ke la "eterna reveno" inkludas kaj malsukcesojn kaj sukcesojn, ĝi sukcesos "veki" el dormo en kiu la homo estas, sciante ke, kvankam la homo restos simio, denove Zaratuŝtro reaperos por prediki la Übermensch (superhoma aŭ transhoma), denove li konstatos, ke temas pri la "eterna reveno" kaj denove li vekiĝos.

Estas propra de la okcidenta pensmaniero la ideo ke la progreso estas senfina kaj ĉiam antaŭena, tamen, en aliaj filozofiaj sistemoj, kiel la tiuj orientaj, aŭ en la filozofio de la historio de okcidentaj verkistoj kiel Giambattista Vico, MakiaveloPolibio, estas la ideo de cikloj kiuj iom post iom perfektiĝas, revenante eterne ĝis atingado de la perfekta formo post multaj eraraj fazoj, reprenante tiel la sansaron, nome rado kiu por kelkaj orientaj religioj reprezentas la ideon ke la ekzistado ripetiĝas fojon kaj fojon.

Literaturo redakti

En literaturo estas elstaraj ekzemploj de tiu ideo, kiel en Madame Bovary de la franca verkisto Gustave Flaubert aŭ, en Cien años de soledad de la kolombia Gabriel García Márquez.

Jorge Luis Borges uzis la ideon de la eterna reveno kiel temo por kelkaj el siaj rakontoj. Krome li dediĉis du kuriozajn tekstojn en kiuj li esploris la antaŭaĵojn (kaj kelkajn variaĵojn) de tiu alrigardo ("La doctrina de los ciclos" kaj "El tiempo circular" (La ciklodoktrino kaj La cirkla tempo), en Historia de la eternidad).

Hermann Hesse en sia verko Sidarto uzas tiun koncepton kiam lia ĉefrolulo, kiu havas la saman nomon de la verko, vidas kiel la historio de malobeo kaj sufero kiuj ekzistis ĉe li kaj lia patro respektive ripetiĝas inter li kaj lia filo.

En La senĉesa rakonto, de Michael Ende (12a ĉapitro), kiam la Infaneca Imperiestrino ordonis al la Vaganta Montomaljunulo ke li rakontu la senĉesan rakonton, la Montomaljunulo avertu, ke por tio li devos reverki ĝin alian fojon, kaj tio kion li verkos okazos denove, kio okazigos "senfinan finon": oni eniru la cirklon de la Eterna Reveno, el kiu estas maleble eliri. En la romano, la bildo de la simbolo de la splendo -nome la Aurin- reprezentas la ideon de la eterna reveno: nome du serpentoj interplektitaj kiuj mordas la reciprokan voston.

Notoj redakti

  1. Nietzsche, "Así habló Zaratustra" pdf Alirita la 14an de januaro 2014 [1] arkivita la 3an de februaro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti