La senĉesa rakonto

La Senĉesa Rakonto (originala titolo: Die unendliche Geschichte) estas fantasta romano por plenkreskuloj kaj infanoj. Ĝin verkis Michael Ende (19291995) en la jaro 1979.

Die unendliche Geschichte
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michael Ende
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1979
Loko Stutgarto
Ĝenro metafikcioformadromano • literatura fabelo • fantasto • aventura fikcio • spekulativa fikcio • porinfana romano
Loko de rakonto Fantastica • Q58207467 • Ivory Tower • Grassy Ocean • The Swamps of Sadness • land of Dead Mountains • Three Magic Gates • Q58344563 • Spook City • Q58325296 • Wandering Mountain • Q58208752 • Perilin • Goab • Temple of a Thousand Doors • Amarganth • Moru • Q58229207 • The Seeing Hand • Star Cloister • City of the Old Emperors • Q59489091 • House of Change • Picture Mine • Auryn
Honorigoj nekonata valoro
vdr

La libro ne estas presita per nigraj literoj, sed ruĝe kaj verde, por distingi la du mondojn de la agado.

Enhavo redakti

Protagonisto de la verko estas la knabo Bastjano Baltazaro BUKS', kiu daŭre estas ĉikanata de siaj samklasanoj, ĉar li estas dika kaj havas malbelajn okulvitrojn. En vendejo de antikvaj libroj li trovas libron, kiu magie altiras lin. Li ŝtelas ĝin kaj fuĝas al la lerneja mansardo, kie li komencas legi. La libro temas pri la lando Fantaziujo, minacata de la Nenio, kiu senĉese disvastiĝas kaj voras grandajn partojn de la lando. La regantino de Fantaziujo, la Infaneca Imperiestrino, estas grave malsana kaj nur hom-infano povas savi ŝin. Ŝi elsendas la knabon Atrejo, por ke li savu la tutan landon.

Ju pli longe Bastjano legas, des pli granda iĝas lia deziro, helpi mem al Fantaziujo. Li mergiĝas en la okazaĵojn, devas trapasi aventurojn kaj rezisti al tentoj. Li sukcesas savi la Infanecan Imperiestrinon, trovante por ŝi novan nomon. Tamen lia situacio fariĝas malfavora: Kun ĉiu deziro li perdas unu memoron pri sia antaŭa mondo, tiel ke li pli kaj pli perdas la ligojn al la realeco. Liaj novaj amikoj ekkonas tion kaj helpas al li reveni hejmen.

Filmigoj, Baleto, Opero redakti

Filmigoj redakti

La unua parto de la libro estis filmigita en la jaro 1984 de Wolfgang Petersen. En la roloj videblas Barret Oliver (Bastjano), Noah Hathaway (Atrejo), Tami Stronach (la infaneca imperiestrino), Moses Gunn, Silvia Seidel (feino) kaj aliaj. Klaus Doldinger komponis la muzikon. Kontraŭ la volo de Michael Ende sekvis Die unendliche Geschichte II kaj III, kiuj enhave tute distingiĝis de la literatura verko.

Kun la titolo Tales from the Neverending Story en 2001 estiĝis 13-parta televidserio laŭ la libro.

Baleto redakti

En la jaro 1999 la baleto Die unendliche Geschichte havis sian premieron en Magdeburgo. La muzikon komponis Siegfried Matthus.

Opero redakti

La komponisto Siegfried Matthus de Michael Ende persone akiris la rajtojn por fari operon el la verko. Premieroj estis samtempe (la 10-an de aprilo, 2004) en Treviro kaj Vajmaro.

Pli da literaturo redakti

Fine de 2003 aperis la unuaj libroj de la serio Die Legenden von Phantásien, en kiu germanaj aŭtoroj reprenas la motivojn de Michael Ende. Tiuj verkoj tamen ne estas sekvoj de la Senĉesa Rakonto, sed sendependaj rakontoj okazantaj en Fantaziujo.

La Esperanta eldono redakti

En 1997 la verko aperis en Esperanto, eldonite de la Germana Esperanto-Asocio. Tradukinto estis Wolfram Diestel, la inicialojn je la komenco de ĉiu ĉapitro desegnis lia fratino Ulrike Diestel.

La bibliografiaj indikoj:

Ende, Michael: La senĉesa rakonto / Michael Ende. De A ĝis Z desegn. la inicialojn Ulrike Diestel. [Al Esperanto trad.: Wolfram Diestel]. - Berlin ; Maribor: Germana Esperanto-Asocio ; Inter-Kulturo, 1997. - 366 p. (ISBN 961-6075-18-7)

Vidu ankaŭ redakti

La senĉesa rakonto III recenzo, sono kaj video.

 
La senĉesa rakonto, 1997.