Madame Bovary

romano de Gustave Flaubert

Madame Bovary (Sinjorino Bovary) estas franclingva romano de Gustave Flaubert, aperinta en 1857.

Madame Bovary
Madame Bovary 1857 (hi-res).jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Gustave Flaubert
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Loko Francio
Information icon.svg
vdr

IntrigoRedakti

Filino de riĉa farmisto, Emma Rouault edziniĝas kun Charles Bovary, san-oficiro kaj ĵusa vidvo de tiraneca edzino.

Edukita en monaĥinejo, Emma aspiras al vivo en reva mondo pri kiu parolis la am-romanoj, kiujn ŝi legis tie. Balo en kastelo de Vaubyessard persvadas ŝin, ke tia mondo ekzistas, sed la diferenco, kiun ŝi malkovras kun sia propra vivo kaŭzas al ŝi nervan malsanon.

Ŝia edzo tiam decidas instali sin en alia urbo, sidejo de renomaj agrikulturaj kunvenoj, Yonville-l'Abbaye. La geedza vivo estis senkolora kaj enuiga, kaj iom post iom kondukis la edzinon al iluzioj kaj netolerebla malkontento.

Tie, ŝi konatiĝas kun la lokaj eminentuloj, Homais, progresema kaj ateista apotekisto, paroĥestro Bournisien, Léon Dupuis, notaria aktisto, Rodolphe Boulanger, kamparana ĝentilhomo, al kiu ŝi malfremdiĝas. Naskiĝo de filino iom distras ŝin, tamen Emma baldaŭ cedas al la proponoj de Roldolphe. Ŝi volas forfuĝi kun sia amanto, kiu tamen rifuzis alpreni ŝin kiel konstantan parulinon kaj kovarde forlasas ŝin.

Emma kredante morti pro tio, unue trairas krizon de mistikismo, kaj poste, en teatro de Rouen, revidas Léon, reveninta de Parizo. Ŝi rapide fariĝas lia amatino, dum promeno en fiakro.

Instalita en sia nova amrilato, Emma Bovary eltrovas mensogojn por revidi Léon, kaj elspezas grandajn monsumojn, kiujn ŝi pruntas de tro komplezema negocisto, L'heureux (nome la feliĉulo). Ŝia vivo evoluis al senekvilibraj kondutoj rilate al la financa aspekto. Iun tagon, tiu ĉi petas repagon de la ŝuldo. Emma, pro timo de la juĝo, kiu estos farita kontraŭ ŝi, provas pruntepreni de Léon, poste de Roldolphe. Ambaŭ forpuŝas ŝin kaj Emma mortigas sin per arseniko ŝtelita en la apoteko.

RicevoRedakti

Sendube, la ĉefverko de Gustave Flaubert — almenaŭ la plej fama — estas Madame Bovary. Parte ĝi furoris pro la skandalo, kiun ĝi kaŭzis. Hodiaŭ certe ne okazus la samo.

Pro tiu grava verko, kreiĝis la termino “bovarismo”, kiu priskribas psikan staton de seksa frustracio, kun malkontenteco pri la socio kaj emocioj, kun vanaj ambicioj kaj inklino al iluzioj.

Flaubert estis jure procesita, sub akuzo de publikigo de malmorala verko. Pro kompetenta defendo, oni lin absolvis. Fine, konsiderante la realisman figuron de Sinjorino Bovary, oni demandis lin: Kiu estas Madame Bovary?

Lia respondo eniris la historion de literaturo: “Madame Bovary estas mi!”

Kinaj adaptojRedakti

Vidu ankaŭRedakti