Per la termino malmoralo, kaj pli simple senmoralo, oni intencas la kontraŭon de la moralo, kaj nome la kontraŭo de tiu amplekso de reguloj kaj normoj gvidantaj la konduton de la homaj estuloj en diversaj historiaj epokoj kaj en la diversaj socioj.

La koncepto pri malmoralo, tial, estas iamaniere ligita ankaŭ al ŝanĝiĝo de epoko kaj spaco, kvankam oni devas sendube aserti ke ekzistas iuj fundamentaj principoj komunaj al ĉiuj konsciencoj, kies malobeo konstituas malkaŝan malmoralan agaron.[1]

Iuj esploristoj pri la homa konscienco kaj sociologoj kaj filozofoj, eĉ konstatante tiun distingon de normoj sendependaj kaj normoj dependaj de eksteraj cirkonstancoj kaj de la laŭtempa variado de moralaj kondutoj, emas redukti ankaŭ tiujn de la natura morala leĝo al libera elekto de la socio tiel ke la tuta moralo fariĝas konvencio kaj elpensaĵo de la libera volo kaj malmoralo reduktiĝas al la nura malobeo de tiuj sociaj decidoj. (Historia materiismo, Sociologio, Psikoanalizo, André Gide, Hedonismo).

Kutime la komuna konscienco opinias ke malmoralo realiĝas ĉu nivele de intenco (sekreta malamo, ekzemple) ĉu nivele de aktiveco (malamaj agoj konataj aŭ nekonataj).

Difino pri la kontraŭo de moralo estas ekstreme malfacila, foje, kaj komplika spite de iu neforigebla instinkto, en la homo, kiu lin gvidas konsciiĝi pri moraleco kaj malmoraleco (kaj senmoraleco).

Malmoralo en diversaj branĉoj de la homaj aktivecoj redakti

En la arta sektoro, paroli pri malmoralo sonus, laŭ estetikuloj, ridinde: la arto estus malmorala kiam malbelas, nome ne estus arto. Malmorala povus esti, eventuale, la intenco aŭ la celo de la artisto. Tamen moralistoj ne ĉiuj konvenas en tiu juĝo ĉar la tuta homa aktiveco estas frukto de la homa libero.

En politiko, malfacilas fiksi limojn inter moraleco kaj malmoraleco ĉar ludas forte la rolo de subjektiveco: ekstreme, tamen, la natura morala leĝo urĝas por justa juĝo (ekzemple, en la kondamno pri genocido ktp). Kutime oni eksplicite kondamnas la principon laŭ kiu la celo pravigas la rimedojn; sed fakte malfacilas ĝis ne vidis praktikata en multege de politikaj socioj. Laŭ kristanismo tiu principo estas peko kiu postulas la reparacion.

Fine, la religioj ĉiam altrudis principojn kaj leĝojn kiuj morale devigas la kredantojn. En kristanismo la superaj leĝoj de moralo estas La Dekalogo kaj la leĝo de la senkondiĉa pardono: kristano konscie, libervole kaj grave ilin malobeanta, trafas senmoralon aŭ kulpon.[2]

Aliaj projektoj redakti

Vikivortaro: [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Temas pri la natura morala leĝo, nome moralaj normoj kiuj insistas en la konscienco spite de ĉiu kontraŭeco, kaj parola kaj fakta, kiel mortigi homon senkulpan aŭ genocidi. Ĝi ne estas asertata ĉar bela aŭ plaĉa aŭ utila kaj efika, sed pro tio ke, ankaŭ se kontraŭata, neniam obskuriĝas. El ĝi devenas subprincipoj aŭ subnormoj kiuj ja jes povas obskuriĝi kaj suferi moralvalorajn variaĵojn laŭlonge de la tempo.
  2. Senmoralo nekonfuzendas kun “senmoralo” kiu eliminas la valorajn juĝojn ilin anstataŭante per juĝo de fakto aŭ de realo.