Sansaro
Tiu ĉi artikolo temas pri la termino sansaro. Pri la filmo titolita "Sansaro", vidu la artikolon Sansaro (filmo). |
Sansaro estas vorto el Sanskrito (sanskrite संसार saṃsāra), kiu signifas „vagado“ aŭ „mondo“, kun kunsenco de cikla, cirkvita ŝanĝo.[1][2] Ĝi ankaŭ temas pri la teorio de renaskiĝo kaj la cikleco de ĉiuj vivoj, aferoj, ekzisto, fundamenta parto de ĉiu darmo.[3][2] Oni ofte parolas pri sansaro per vortoj kiel transmigrado, karma ciklo, reenkarniĝo kaj „ciklo de sencela drivado, vagado kaj banala ekzisto.[4] Ĝi ofte estas bilde prezentata en "rado de vivo“".
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La koncepto sansaro havas radikon en la veda literaturo, sed oni ne priparolas pri la teorio tie. En la "Upaniŝadoj" ĝi aperas en ellaborita formo, sed sen detaloj pri ĝia meĥaniko.[5][6] La kompletan priskribon de la sansara doktrino oni trovas en ŝramanaj religioj, kiel budhismo kaj ĝajnismo, ankaŭ en pluraj skoloj el hindua filozofio, post ĉ. la 1-a jarmilo a.K.[6][7] La samsara doktrino estas kunigita al la teorio pri karmo de la darmaj religioj, kaj la liberiĝo de sansaro estas en la kerno de la spirita serĉo de darmaj tradicioj, ankaŭ ĝi estas kie ili interne malkonsentas.[8][9] La liberiĝo de sansaro nomiĝas mokṣa, nirvano, mukti aŭ Kaivalya.[10][11]
Etimologio
redaktiSaṃsāra deriviĝas de la sanskrita saṃsārí, kiu signifas “flui kune”, “trapasi malsamajn statojn”, “vagadi”. "Samsara" estas la radiko de la malaja vorto "sengsara", kiu signifas suferon. La persono subigita de saṃsāra nomas sin saṃsāri.
La historiaj originoj de la koncepto de la ciklo de ripetado aŭ reenkarniĝo ne estas klaraj sed la ideo aperas ofte en religiaj kaj filozofiaj tekstoj de la antikva Grekujo kaj Hindujo dum la unua duono de la unua jarmilo antaŭ la Komuna Erao. Orfeismo, platonismo, ĝainismo kaj budhismo pridiskutas la transmigradon de la estaĵoj de unu vivo al alia. En Hindujo la koncepto ŝajnas esti originita en la vedisma religio de la kultura ŝramana heterogeneco. Budhismo kaj ĝainismo estas la postsekvo de tiu tradicio. Ankaŭ la frua movado de la Upaniŝadoj estis influita de ĝi. La reenkarniĝo estis adoptita de la ortodoksa veda brahmanismo. La brahmanoj registris unuafoje tiujn ideojn en la unuaj Upaniŝadoj.
Ciklo de naskiĝoj kaj mortoj
redaktiSamsara estas la ciklo de naskiĝoj, vivo, mortoj kaj renaskiĝoj en la plimulto de la filozofiaj tradicioj de Hindujo inkluzive de hinduismo, budhismo kaj ĝainismo. En tiuj tradicioj la cicklo estas prikredata kiel nekontestebla fakto de la naturo. Tiuj tradicioj malsamas en la terminologio per kiu ili priskribas la procezon kaj kiel ĝi estas interpretita.
La plimulto de tiuj religioj konsideras la sansaron negativa, kiel staton de suferado de kiu oni devas eskapi. Kelkaj, kiel la anoj de advajto, opinias, ke la mondo kaj la partopreno en sansaro estas fundamente maya (iluzio). En hinduismo, kiu enhavas kredon pri la ekzisto de ia metafizika egoo, oni preferas la terminon reenkarniĝo por prezenti la ciklan revenon de la estaĵo al la spaco de sansaro, dum en budhismo, kiu ne enhavas la kredon pri iametafizika egoo, oni preferas la terminon renaskiĝo por prezenti la saman procezon de cikla reaperado en sansaro.
La nocio de sansaro en hinduismo
redaktiEn la hinduismo sansaro estas rigardata kiel nura nescio pri la vera naturo de la estaĵo: ne estas malsameco inter la animo (la egoo) kaj Brahmao (la diaĵo). Kaŭze de avidya (“nesciado” en sanskrito, la kontraŭo por vidya) la animo kredas je la realo de la tempa kaj fenomena mondo, kio kondukas al la konfuziĝo kredi, ke la korpo estas la egoo. Tiu stato de fantazio estas konita kiel māyā (iluzio).
Laŭ la hinduismo priegoa, sansaro estas originita de la deziro de la animo ĝui apartigite de la Diaĵo kaj ties kunuloj.
Liberiĝo disde saṃsāra
redaktiLa hinduismo havas plurajn terminojn por nomi la staton de libereco disde la materio, ekzemple (en sanskrito): mokṣa, mukti, samādhi aŭ mahasamadhi. La tradicioj de jogo enhavas malsamajn kredojn. Moksa aŭ liberiĝon oni povas atingi per:
- la karma-yoga aŭ al la vojo de altruisma agado, kiu renversas la falsan kredon de la egoo kaj devigas la komprenon pri la unueco de ĉio en la ekzistado.
- la ñāna-yoga (aŭ jogo de la kono) tra la dintingado inter tio, kio estas reala kaj tio, kio estas maya, per intensa kontemplado kaj studado de la Vedaj Tekstoj.
- la rāja-yoga (meditado), el kiu certa parto implicas la praktikadon de la hatha-yoga.
- la bhakti-yoga, spirita vojo aŭ vojo de la Diaĵo.
En Budhismo
redaktiEn budhismo, sansaro estas la ago plu vagadi de vivo en vivon[12] kaj la ĉesigo de tiu ago estas la celo de la tuta praktiko de budhismo.[13][14][15][16]
Sansaro estas ankaŭ figure reprezentita kiel loko kiam la budho Gotamo parolas pri "transiri al la alia bordo", ĉi tiu bordo estante sansaro kaj la alia bordo, nirvano.[12] Ankaŭ, kiam nirvano estas reprezentita kiel insulo, kaj la maro kiel sansaro.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Klaus Klostermaier 2010, p. 604.
- ↑ 2,0 2,1 Mark Juergensmeyer & Wade Clark Roof 2011, pp. 271-272.
- ↑ Rita M. Gross (1993). Buddhism After Patriarchy: A Feminist History, Analysis, and Reconstruction of Buddhism. State University of New York Press. p. 148. ISBN 978-1-4384-0513-1.
- ↑ Shirley Firth (1997). Dying, Death and Bereavement in a British Hindu Community. Peeters Publishers. pp. 106, 29–43. ISBN 978-90-6831-976-7.
- ↑ A.M. Boyer (1901), Etude sur l'origine de la doctrine du samsara, Journal Asiatique, Volume 9, Issue 18, pages 451-453, 459-468
- ↑ 6,0 6,1 Stephen J. Laumakis 2008, pp. 90-99.
- ↑ Yuvraj Krishan (1997). The Doctrine of Karma: Its Origin and Development in Brāhmaṇical, Buddhist, and Jaina Traditions. Bharatiya Vidya Bhavan. pp. 17–27. ISBN 978-81-208-1233-8.
- ↑ Obeyesekere 2005, p. 1-2, 108, 126-128.
- ↑ Mark Juergensmeyer & Wade Clark Roof 2011, pp. 272-273.
- ↑ Michael Myers 2013, p. 36.
- ↑ Harold Coward 2008, p. 103.
- ↑ 12,0 12,1 Thanissaro Bhikkhu 2010.
- ↑ Jeff Wilson 2010.
- ↑ Conze 2013, p. 71.
- ↑ Bhikkhu Bodhi 2010.
- ↑ Gethin 1998, p. 119.