Purlanda budhismo

skolo de mahajana budhismo
(Alidirektita el Pura Lando)

Purlanda Budhismo (ĉine: 淨土宗, Jìngtǔzōng; japane 浄土仏教[1], Jōdo bukkyō; korea: 정토종, jeongtojong; vjetnama lingvo: Tịnh Độ Tông), konata ankaŭ kiel Amitabismo[2][3] esperantlingve, estas vasta skolo de mahajana budhismo kaj unu el la plej praktikataj tradicioj de budhismo en Orienta Azio. La Pura Lando estas tradicio de budhisma instruado, kiuj koncernas la budhon Amitabo. La tri ĉefaj tekstoj de la tradicio, konataj kiel la "Tri Purlandaj Sutroj", estas la Sutro de Senfina Vivo, la Sutro de Amitabo kaj la Sutro de Kontemplado.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La budho Amitabo kaj liaj kunaj bodisatvoj Avalokiteŝvaro (dekstre) kaj Mahastamaprapto (maldkestre)

La praktikoj kaj konceptoj koncernantaj la Puran Landon troviĝas en la baza kosmologio de mahajana budhismo kaj estas grava elemento de la mahajanaj tradicioj de Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, kaj Tibeto. La termino "Purlanda budhismo" referencas kaj al la soteriologio de mahajana budhismo, kiuj plej bone kompreniĝas kiel la "Purlandaj tradicioj" aŭ "Purlandaj instruado," kaj al la apartaj Purlandaj sektoj disvolviĝintaj en Japanio.

Frua Historio redakti

 
Statuo de la budho Amitabo sidanta en meditado. Borobuduro, Javo, Indonezio.
 
Libro montranta la tradician ĉinan version, kun japanlingvaj notetoj, de la Sutro de Amitabo.
 
La Monto Luŝan, kie la ĉina Purlanda tradicio fondiĝis.

Historio en Hindio redakti

La Purlanda instruado unue disvolviĝis en Hindio, kaj estis tre populara en Kaŝmiro kaj Centra Azio, el kie ili eble originis.[4] Purlandaj sutroj venis de Gandaro al Ĉinio jam de la jaro 147 KE, la Kuŝana Imperio monaĥo Lokaksemo komencis traduki la unuajn budhistajn sutrojn en la ĉinan.[5] La plej fruaj el ĉi tiuj tradukaĵoj indikas antaŭan tradukadon de la gandhara lingvo, prakrita lingvo parenca kun Sanskrito.[6] Ankaŭ ekzistas bildoj de la budho Amitabo kun la bodisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahastamaprapto kreitaj en Gandario dum la Kuŝana epoko.[7]

En la budhistaj tradicioj de Hindio, la Purlandaj doktrinoj kaj praktikoj disiĝis de ĉiekonataj majstroj de la mahajana instruado, inkluzive Nagarĝuno kaj Vasubanduo.[8] Kvankam Amitbo estas honorata kaj adorata en la Purlandaj tradicioj, ĉi tio estis klare malsama el adorado de la hinduaj dioj, pro tio, ke Purlanda praktiko havas kiel kerno la budhisman idealon de la bodisatvo.[9]

La Purlandaj Sutroj redakti

La tri precipaj sutroj de la Pura Lando estas la Sutro de Amitabo, la Sutro de Senfina Vivo, kaj la Sutro de Kontemplado. Ĉi tiuj sutroj priskribas Amitabon kaj lian Puran Landon de Feliĉo, nomita Sukavatio. Ankaŭ rilata al la Purlanda tradicio estas la Sutro de Pratjutpana-samadio, kiu donas fruan priskribon de la praktiko de deklamado de la nomo de Amitabo kiel metodo mediti, kvankam ĝi ne listigas la votojn de Amitabo aŭ la ecojn Sukavatio.[10]

 
 Bodisatvoj aŭdas pri la Budho Amitabo kaj rememoras lin ade kaj ade en ĉi tiu lando. Pro ĉi tiu rememorado, ili vidas la Budhon Amitabo. Vidinte lin, ili demandas al li kiuj darmoj estas nepraj por naskiĝi en la mondo de la Budho Amitabo. Tiam, la Budho Amitabo diras al ĉi tiuj bodisatvoj: "Se vi volas veni kaj naskiĝi en mia mondo, vi ĉiam rememoru min ree kaj ree, vi ĉiam gardu ĉi tiun penson en la menso senlace, kaj tiel vi sukcesos naskiĝi en mia mondo." 

Krom ĉi tiuj sutroj, multaj aliaj mahajanaj tekstoj ankaŭ inkluzivas la Budhon Amitabo, kaj la Taisho-a Tripitako enhavas 290 tiajn verkojn.[11]

Andrew Skilton skribas, ke la priskriboj de Sukavatio en la Sukhāvatīvyūha sutroj (Sutro de Senfina vivo kaj Sutro de Amitabo) sugestas, ke komence, ili servis por meditado:[12]

 
 Ĉi tiu lando, nomita Sukavatio aŭ "feliĉa," havas multege da detaloj. Tio sugestas, ke la sutroj servis por gvidiloj pri bilda meditado, kaj ankaŭ faras impreson de magia mondo plena je intensaj delicoj por la vido kaj aŭdo. 

En la "Sutro de Senfina Vivo", la Budho komencas per tio, ke li priskribas al sia helpanto Anando antaŭan vivon de la budho Amitabo. Li diras, ke en antaŭa vivo, Amitabo estis reĝo, kiu forlasis sian reĝon kaj fariĝis monaĥa bodisatvo nomita Darmakaro ("Tenejo de Darmo").[13] Helpata de la budho Lokeŝvararaĝo ("Suverena Mondo-reĝo"), nekalkuleblaj budho-landoj tra la dek direktoj riveliĝis al li.[13] Meditinte dum kvin eonoj kiel bodisatvo, li faris grandan serion de votoj por savi ĉiujn sentpovajn estaĵojn, kaj pro sia grandega merito, kreis la mondon de Sukavatio ("Pleja Feliĉo").[13][14] Ĉi tiun landon de Sukavatio oni pli poste nomis la Puran Landon (ĉine 淨土) en la ĉina lingvo.

Frua Historio en Ĉinio redakti

La Purlanda instruado unue graviĝis en Ĉinio pro la fondiĝo de la templo Donglin ĉe la monto Lu (ĉine 廬山) de Huijuan (ĉine 慧遠) en la jaro 402 KE. Kiel juna viro, Huijuan praktikis Daoismon, sed trovis la teoriojn de senmorteco malprecizaj kaj nefideblaj, kaj eraraj rilate al la vero de la vivo.[15] Anstataŭ tio, li direktis sian vivon al budhismo kaj fariĝis monaĥo studanta sub Dao An (ĉine 道安). Poste, li fondis monaĥejon ĉe la pinto de la monto Lu kaj invitis konatajn klerulojn, ke ili studu kaj praktiku budhismon tie, kie ili fondis Societon de la Blanka Lotuso (ĉine 白蓮社).[16] Ili akceptis la "Malpli Longan Sukhāvatīvyūha-sutron" kaj la 'Pli Longan Sukhāvatīvyūha-sutron' kiel siajn fundamentojn inter la budhistaj sutroj, kaj ili rekomendis la praktikon de deklamado de la nomo de Amitabo por atingi naskiĝon en la okcidenta pura lando de Sukavatio.[17] La Monto Lu estas konsiderata kiel unu el la plej sanktaj religiaj lokoj de la Purlanda budhista tradicio,[18] kaj la loko de la unua Purlanda kunveno.[19]

La Purlandaj instruadaj kaj meditadaj metodoj rapide disvastiĝis en Ĉinio kaj organiziĝis de pluraj monaĥaj pensuloj, nome Tanluan, Daoĉuo, Ŝandao, kaj aliaj. La ĉefa instruado de la ĉina Purlanda tradicio baziĝas sur menso enfokusigata per Konscio pri la Budho (sanskrite buddhānusmṛti) pro deklamado de la nombro de la Budho Amitabo, cele al renaskiĝo en lia pura lando de Sukavatio.[20] La frua praktiko de la Pura Lando en Ĉinio fare de Tanluan estis jena:[21]

 
 [Tanluan] priskribas la bildigon de Amitabo kaj Sukavatio je plej etaj detaloj, li konsideras la vokon de la nomo de la Budho kiel sorĉon kun efiko en la nepripensebla mondo (acintya-dhātu), kaj li priskribas, kiel la vekiĝinta adepto de la Pura Lando estigas homajn korpojn (nirmita) en ĉiuj tempoj kaj lokoj. Lia scio pri budhismo estas profunda. Li uzas pli ol dudek sutrojn kaj pli ol dek du ŝastrojn por pruvi sian argumenton. Estas okdek unu referencoj al la 'Mahapraĝnja-paramita ŝastro" mem, kaj dudek unu referencoj al la ĉina Madjamaka-majstro Sengchao, kaj ĉiuj el tiuj estas trafaj kaj pravaj. 

Pli poste, la Purlanda instruado disiĝis en Japanion kaj malrapide pli kaj pli graviĝis. Genshin (942-1017) igis, ke Fujiwara no Michinaga (966-1028) konfesu la Purlandan instruadon. Hōnen (1133–1212) starigis la Purlandan budhismon kiel apartan sekton en Japanio, hodiaŭ konata kiel Jodo Shu (Eo. ĝodo ŝu). Hodiaŭ, la Pura Lando estas grava formo de budhismo en Japanio, Ĉinio, Koreio, Tajvano, kaj Vjetnamio.

La Pura Lando redakti

Nuntempaj Purlandaj tradicioj kredas, ke Amitabo instruas la Darmon en sia budhejo (Sanskrite buddhakṣetra), aŭ "pura lando" (ĉine 净土, Jìngtǔ), regiono, kiu oferas ripozon ekster karma migrado. La pura lando de Amitabo, Sukavati, estas priskribita en la Pli Longa Sukhāvatīvyūha-Sutro kiel lando de beleco supera al ĉiuj aliaj mondoj. Oni diras, ke tie loĝas multaj dioj, viroj, floroj, fruktoj, kaj ke la lando ornamiĝis per dezirdonaj arboj sur kiuj raraj birdoj ripozas.[22] Laŭ Purlandaj tradicioj, naskiĝo en la Pura Lando estas ofte komprenita kiel egala al Nirvano. Enirinte la Puran Landon, Amitabo kaj multaj bodisatvoj tiam instruas la adepton ĝis plena kaj kompleta vekiĝo efektiviĝas. Tiu adepto poste kapablas reveni iam ajn kiel bodisatvo al iu ajn el la ses mondoj de estado por helpi al ĉiuj sentpovaj estaĵoj en sansaro, aŭ por resti la tutan daŭron, atingi budhecon, kaj post tio gvidi estaĵojn al la bordo de libereco.

Meditado redakti

Charles Luk montras, ke tri meditadaj metodoj estas tre vaste praktikataj en Purlanda budhismo.[23]

Konscio pri la Budho Amitabo redakti

Ripetado de la nomo de Amitabo estas tradicia formo de Konscio pri la Budho (Sanskrite buddhānusmṛti). Ĉi tiu termino tradukiĝis ĉinlingven per nianfo, kaj japanlingven per nembutsu. La praktiko temas pri rememori la budhon ripetante lian nomon, kio helpas al la praktikanto fiksi sian atenton je tiu budho (Vidu: samadio).[24] Ĉi tion oni povas fari aŭ voĉe aŭ silente, aŭ kun aŭ sen budhisma rozario. Tiuj, kiuj praktikas ĉi tiun metodon ofte dediĉas sin al antaŭdecidita nombro de ripetoj ĉiutage.[24] Laŭtradicie, oni diras, ke la dua prapatro de la Purlanda skolo praktikis tion la tutan tagon kaj nokton senĉese, kaj ke ĉiun fojon, lumo brilis en lia buŝon. Tial, li ricevis la titolon "Granda Majstro de Lumo" (光明大師) de la imperiestro Gaozong (ĉine 高宗) dum la Dinastio Tang.[25]

En ĉina budhismo, estas parenca praktiko nomita la "duopa vojo de kultivado pri Chan kaj la Pura Lando", kio ankaŭ estas nomita la "duopa vojo de malpleneco kaj estado."[26] Laŭ Nan Huai-Chin, la nomo de la budho Amitabo estas dirata malrapide, kaj la menso malpleniĝas post ĉiu ripeto. Kiam iluziaj pensoj aperas, oni ripetas la frazon por forbalai ilin. Per senĉesa praktikado, la menso kapablas adi paĉe en malpleneco, post iom atingante la samadion.[26]

Daranio de Naskiĝo en la Pura Lando redakti

 
Gravaĵo de sanskrita daranio por la budho Amitabo, skribita per la skribo sidama. Ŝtonkavernaro de Mogao, Dunhuang, Ĉinio

Deklami la daranion de Naskiĝo en la Pura Lando estas alia metodo en Purlanda budhismo. Similaspekta al la koncentriĝa praktiko ripeti la nomon de Amitabo, ĉi tiu daranio estas alia metodo mediti kaj deklami en Purlanda budhismo. La ripetado de ĉi tiu daranio estas tre populara ĉe tradiciaj budhistoj ĉinaj.[25] Ĝi plej ofte estas konservita en Sanskrito, kaj oni diras, ke kiam adepto sukcesos realigi mensan unuecon ripetante mantron, ĝia vera kaj profunda signifo klare riveliĝos.[25]

namo amitābhāya tathāgatāya tadyathā
amṛt[od]bhave amṛta[siddhambhave]
amṛtavikrānte amṛtavikrāntagāmini
gagana kīrtī[kare] svāhā

Ĉinoj uzas version de ĉi tiu daranio transliterumita de Sanskrito en la ĉina skribo, nomita la "Mantro pri Naskiĝo en la Pura Lando" (生淨土咒 Sheng Jingtu Zhou)[27] ankaŭ konata kiel la Daranio de Naskiĝo en la Pura Lando (往生淨土神咒 Wangsheng Jingtu Shenzhou). La tradukaĵo havas plurajn formojn kaj ĉi tiu estas ofta.

Bildigaj metodoj redakti

Alia praktiko en Purlanda budhismo estas medita kontemplado kaj mensa bildigo de Amitabo, liaj kunaj bodisatvoj, kaj la Pura Lando. La bazo de ĉi tio troviĝas en la Sutro de Kontemplado, en kiu la Budho priskribas al la Reĝino Vaidehi la praktikojn de dek tri paŝ-post-paŝaj bildigaj metodoj, konformaj laŭ la atingo de variaj niveloj de naskiĝo en la Pura Lando.[28] La unua el ĉi tiuj paŝoj estas la kontemplado de subiranta suno, ĝis la mensa bildo iĝas klara, la okuloj aŭ fermitaj aŭ malfermitaj.[29] Ĉiu posta paŝo aldonas detalaĵojn al la bildo de Sukavatio, kaj la lasta kontemplado temas pri vasta bildo enhavanta la budhon Amitabo kaj liaj kunaj bodisatvoj.[29] Laŭ Inagaki Hisao, ĉi tiu bildiga metodo tre vaste uziĝis pasintece cele atingi la samadion.[9] Bildigaj metodoj pri Amitabo ankaŭ estas popularaj en japana Ŝingona budihsmo kune kun aliaj skoloj de esotera budhismo.

Iri al la Pura Lando redakti

 
Tibeta pentraĵo pri Amitabo en Sukavatio

Praktikantoj asertas, ke estas pruvaĵoj de mortantoj irintaj al la pura lando, ekzemple:

  • Antaŭscii la horon de morto (預知時至): iuj personoj pretiĝas per bano kaj ripetado de la nomo de Amitabo.
  • La "Tri Okcidentaj Sanktuloj" (西方三聖): Amitabo kaj la du bodisatvoj, Avalokiteŝvaro maldekstre kaj Mahastamaprapto dekstre, aperas kaj bonvenigas la mortanton. Apero de aliaj budhoj aŭ bodisatvoj estas konscie preterlasitaj, ĉar ili eble estas spiritoj malicaj kaj trompaj, kiuj malhelpus al la persono eniri la Puran Landon.[30]
  • Arkivoj de Purlandaj adeptoj mortintaj, kiuj lasis ŝarirojn, aŭ relikvojn, post kremacio.

La lasta parto de la korpo malvarmiĝi estas la verto (fontanelo). Laŭ budhista instruado, estaĵoj kiuj eniras la Puran Landon eliras la korpon tra la fontanelo ĉe la supro de la krano. Tial, ĉi tiu parto de la korpo restas varma pli longe ol la cetero de la korpo. La Versoj pri la Strukturo de la Ok Konscioj (八識規矩補註),[31] diras: "al sanktulejo la lasta korpa varmo en la verto, al devaejo en la okuloj, al homejo en la koro, al pretaejo en la ventro, al animalejo en la patelo, al inferejo en la plando." Vidu ankaŭ: pobao.

La mortanto eble montros iujn, sed ne ĉiam ĉiujn, el la supraj pruvaĵoj. Ekzemple, lia mieno eble estos kontenta, sed li eble ne montros aliajn signojn, kiel ŝarirojn aŭ sonĝojn.

Kiam persono mortas, unue la preĝo "bonŝancon en la alia mondo" estas farita por la mortinto. Tiam, la familio funebras dum 49 tagoj ĝis la renaskiĝo de la mortinto (Purlandaj sektoj foje diras "ĝis renaskiĝo en la Pura Lando").

Varieco inter tradicioj redakti

Hinda Budhismo redakti

Rilate al Purlanda praktiko en hinda budhismo, Hajime Nakamura (Haĝime Nakamura) skribas, ke laŭ la Purlandaj sutroj el Hindio, Konscio pri la Budho (Sanskrite buddhānusmṛti) estas la esenca praktiko.[32] Ĉi tiaj praktikoj estas baze metodoj mediti pri Amitabo.[32] Andrew Skilton (Andru Skilton) konsideras la intermiksadon de mahajanaj instruadoj kaj la budhistaj meditadoskoloj en Kaŝmiro kiel la kaŭzon de la plipopulariĝo de mahajanaj praktikoj rilataj al buddhānusmṛti, t.e. konscio pri la Budho:[33]

 
 Gravaj novaĵoj sendube estiĝis pro la intermiksado de frua budhismo kaj la mahajano en Kaŝmiro. Per la gvidado de Sarvastivadaj instruistoj en la regiono, granda nombro de influhavaj meditoskoloj disvolviĝis, prenante kiel sian inspiron la bodhisatvo Majtrejo. [...] La kaŝmiraj meditoskoloj havis sendube grandan influon je la estiĝo de la praktikoj de buddhānusmṛti, koncernante la 'rememorigon de la Budho(j)', kio pli poste fariĝis karakterizaĵo de mahajana budhismo kaj la Tantro

Ĉina Budhismo redakti

En ĉina budhismo, Purlanda praktiko neniam apartiĝis en alian sekton de la ĝenerala mahajana praktiko.[34] Precipe, la Purlanda kaj Zena praktikoj ofte estas konsideritaj kiel akordigeblaj, kaj neniu neta distingo inter ili estas farita.[35] Ĉinaj budhistoj tradicie konsideras la praktikon mediti kaj la praktikon deklami la nomon de Amitabo kiel kompletigajn kaj eĉ unuopajn metodojn atingi vekiĝon.[35] Estas pro tio, ke ili vidas deklamadon kiel metodon mediti por koncentri la menson kaj purigi la pensojn.[35] Ĉinaj budhistoj vaste konsideras ĉi tiun formon deklami kiel alte efikan formon de meditado.[35]

Historie, multaj budhistaj instruistoj en Ĉinio ankaŭ instruis kaj Chan-on kaj la Puran Landon kune. Ekzemple, dum la Dinastio Ming, Hanŝan Deking kaj multe de liaj samtempuloj rekomendis la praktikon de la Chan-a kaj Purlanda metodoj, proponante konscion pri la budho Amitabo por purigi la menson cele al la antigo de mem-vekiĝo.[36]

Tibeta Budhismo redakti

La Tibeta Purlanda budhismo havas delongan kaj kreeman historion jam de la jarcentoj 8a kaj 9a KE, la epoko de la Tibeta Imperio, kun la tradukado kaj kanonigado de la Sanskritaj Sukhāvatīvyūha sutroj tibetlingven. Tibetaj verkoj de Purlandaj preĝoj kaj artaj bildoj de Sukavatio en Centra Azio estis kreitaj tiam. Tibeta Purlanda literaturo konsistigas distingan ĝenron kaj enhavas vastan gamon de skribaĵoj, "aspiraj preĝoj naskiĝi en Sukavatio" (tibete bde-smon), komentarioj pri la preĝoj kaj la sutroj, kaj meditadoj kaj ritoj propraj al la Vaĝrajana tradicio. La inkluzivigo de phowa (pobao) (metodoj transigi la menson) en Purlandaj meditadoj estas tekste montrebla dum la 14a jarcento, en La Stara Herbero (tibete 'Pho-ba 'Jag-tshug ma), termaa teksto laŭdire datiĝante de la epoko de la tibeta imperio. Granda nombro de budhistaj trezor-tekstoj estas dediĉitaj al la Budho Amitabo kaj al ritoj rilataj al lia pura lando, dum la ĝenerala agnosko de pobao en tibetaj mort-ritoj eble populariĝis pro la Purlanda budhismo proponita de ĉiuj skoloj de Tibeta Budhismo.[37]

Estas multe da trezor-teksoj kunaj kun Tibeta Purlanda budhismo[38] kaj la tertono Rigdzin Longsal Njingpo (1625–1682/92 aŭ 1685–1752) de la Monaĥejo Katok rivelis termaojn pri la Pura Lando.[39] Ĉi tiu termao pritraktis la pobaon dum la bardoo de morto, sendante la mensfluon al pura lando.

Gyatrul (n. 1924),[40] kiel aludon al la verko de Karma Chagme (Wylie: Karma-chags-med, fl. 17a jarcento), anglalingvigita de B. Alan Wallace (Chagmé et al., 1998: p. 35), diras:

Estas grave apliki nian scion ene. La Budho atingis Nirvanon tiel ĉi. La puraj landoj estas enaj; la mensaj afliktiĝoj estas enaj. La esenca ago estas rekoni la mensajn afliktiĝojn. Nur rekonante ilian naturon ni povas atingi Budhecon.[41]

Japana Budhismo redakti

 
La Vivo de Sankta Hônen, 1937.

En Japana budhismo, la Purlanda instruado fariĝis sendependaj instituciaj sektoj, kiel estas videbla laŭ la sektoj Ĝodo-ŝu, Ĝodo Ŝin-ŝu, Juzu Nembucu-ŝu, kaj Ĝi-ŝu.[42] (Eo. ĝodo-ŝu, ĝodo ŝin-ŝu, juzu nembucu-ŝu, kaj ĝi-ŝu respektive)

Fortaj instituciaj limoj ekzistas inter la sektoj, kiuj servas al nete distingigado de la japanaj Purlandaj skoloj el la japanaj zenaj skoloj.[35] Rimarkinda escepto de ĉi tio estas la Obaku-a zena skolo, kiu fondiĝis en Japanio dum la 17a jarcento fare de la ĉina budhista monaĥo Yinyuan Longki (j. Ingen Ryuki). La Obaku-a zena skolo ankoraŭ havas multajn ĉinajn trajtojn, kiel konscio pri Amitabo pere de deklamado, kaj deklamado de la Purlandaj sutroj.[43]

Renkontinte la japanajn purlandajn tradiciojn, kiuj substrekas la fidon, multaj okcidentuloj vidis eksterajn similaĵojn inter ĉi tiuj tradicioj kaj Protestantisma kristanismo. Pro tio, multaj okcidentaj aŭtoroj faris teoriojn pri eblaj kunigoj inter ĉi tiuj tradicioj.[44] Tamen, la kosmologio, enaj premisoj, kaj subtenantaj doktrinoj kaj praktikoj havas multajn malsamecojn agnoskitajn.[44]

Referencoj redakti

  1. You Were Born For a Reason Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20131029193452)
  2. Amidism, Britannica Online Encyclopedia
  3. Amidism The Columbia Encyclopedia
  4. Skilton, Andrew. A Concise History of Buddhism. 2004. p. 104
  5. The Korean Buddhist Canon: A Descriptive Catalog (T. 361).
  6. Mukherjee, Bratindra Nath. India in Early Central Asia. 1996. p. 15
  7. Gandharan Sculptural Style: The Buddha Image. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-18. Alirita 2016-09-28.
  8. Inagaki, Hisao. The Three Pure Land Sutras. 2003. pp. xiii–xiv
  9. 9,0 9,1 Inagaki, Hisao. The Three Pure Land Sutras. 2003. p. xiv
  10. Harrison, Paul. McRae, John. The Pratyutpanna Samādhi Sūtra and the Śūraṅgama Samādhi Sūtra. 1998. pp. 2-3, 19
  11. Inagaki, Hisao. The Three Pure Land Sutras. 2003. p. xiii
  12. Skilton, Andrew. A Concise History of Buddhism. 1997. p. 104
  13. 13,0 13,1 13,2 Inagaki, Hisao. The Three Pure Land Sutras. 2003. p. xvi
  14. Larger Sutra of Immeasurable Life: Part 1. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2016-09-28.
  15. Nan, Huai-Chin. Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen. 1997. p. 83
  16. Nan, Huai-Chin. Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen. 1997. p. 81
  17. Nan, Huai-Chin. Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen. 1997. p. 82
  18. Dumoulin, Heinrich and James W. Heisig, Paul F. Knitter. (2005) Zen Buddhism : a History: India and China. World Wisdom Inc., p. 67. ISBN 0-941532-89-5.
  19. (1993) Buddhist Spirituality: Indian, Southeast Asian, Tibetan, and early Chinese. Crossroad Publishing Company, original from University of Virginia. ISBN 0-8245-1277-4.
  20. Nan, Huai-Chin. Basic Buddhism: Exploring Buddhism and Zen. 1997. p. 91
  21. Foard, James Harlan. The Pure Land Tradition: History and Development, Fremont, CA: Jain Publishing 2006. ISBN 9780895810922. p. 110
  22. Birmingham Museum of Art. (2010) Birmingham Museum of Art: Guide to the Collection. London, UK: GILES, p. 30–31. ISBN 978-1-904832-77-5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-10. Alirita 2016-09-28.
  23. Luk, Charles. The Secrets of Chinese Meditation. 1964. pp. 83–84
  24. 24,0 24,1 Luk, Charles. The Secrets of Chinese Meditation. 1964. p. 83
  25. 25,0 25,1 25,2 Luk, Charles. The Secrets of Chinese Meditation. 1964. p. 84
  26. 26,0 26,1 Yuan, Margaret. Grass Mountain: A Seven Day Intensive in Ch'an Training with Master Nan Huai-Chin. 1986. p. 55
  27. Kenneth K Tanaka. (1990) The Dawn of Chinese Buddhist Doctrine: Ching-Ying Hui-Yuan's Commentary on the Visualization Sutra, p. 51.
  28. Luk, Charles. The Secrets of Chinese Meditation. 1964. p. 85
  29. 29,0 29,1 Inagaki, Hisao. The Three Pure Land Sutras. 2003. p. xix
  30. 淨空法師佛學問答(死生篇). Arkivita el la originalo je 2015-01-28. Alirita 2016-09-28.
  31. Tajŝoa Tripitaka no 1865
  32. 32,0 32,1 Nakamura, Hajime. Indian Buddhism: A Survey with Bibliographical Notes. 1999. p. 205
  33. Skilton, Andrew. A Concise History of Buddhism. 2004. p. 162
  34. Sharf, Robert (2002). On Pure Land Buddhism and Pure Land/Chan Syncretism in Medieval China, T`oung Pao Vol. 88 (4-5), 283-285
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 Prebish, Charles. Tanaka, Kenneth. The Faces of Buddhism in America. 1998. p. 20
  36. Keown, Damien. A Dictionary of Buddhism. 2003. p. 104
  37. Luminous Bliss: A Religious History of Pure Land Literature in Tibet, 2013, by Georgios T. Halkias, University of Hawaii Press.
  38. Luminous Bliss: A Religious History of Pure Land Literature in Tibet, 2013, by Georgios T. Halkias, University of Hawaii Press, chapter 5.
  39. Khadro, Chagdud (1998, 2003). P'howa Commentary: Instructions for the Practice of Consciousness Transference as Revealed by Rigzin Longsal Nyingpo. Junction City, CA, USA: Pilgrims Publishing
  40. Source: biography (alirita: 26an de Aŭgusto, 2013)
  41. Chagmé, Karma (author, compiler); Gyatrul Rinpoche (commentary) & Wallace, B. Alan (translator) (1998). A Spacious Path to Freedom: Practical Instructions on the Union of Mahamudra and Atiyoga. Ithaca, New York, USA: Snow Lion Publications. ISBN 978-1-55939-071-2; ISBN 1-55939-071-9, p.35
  42. Guide on Buddhism for America[rompita ligilo]
  43. Baroni, Helen Josephine. Iron Eyes: The Life and Teachings of the Ōbaku Zen master Tetsugen Dōko. 2006. pp. 5–6
  44. 44,0 44,1 Bloom, Alfred. The Shin Buddhist Classical Tradition. 2013. p. xii

Literaturo redakti

  • Amstutz, Galen (1998). The Politics of Pure Land Buddhism in India, Numen 45 (1), 69-96 Subskribo postulita pere de JSTOR.
  • Inagaki, Hisao, trans. (2003), The Three Pure Land Sutras, Berkeley: Numata Center for Buddhist Translation and Research, (ISBN 1-886439-18-4), archived from the original on May 12, 2014, https://web.archive.org/web/20140512124959/http://www.bdk.or.jp/pdf/bdk/digitaldl/dBET_ThreePureLandSutras_2003.pdf  Arkivigite je 2014-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Müller, F. Max (trans) Buddhist Mahâyâna texts Vol.2: The larger Sukhâvatî-vyûha, the smaller Sukhâvatî-vyûha, the Vagrakkedikâ, the larger Pragñâ-pâramitâ-hridaya-sûtra, the smaller Pragñâ-pâramitâ-hridaya-sûtra. The Amitâyur dhyâna-sûtra, translated by J. Takakusu. Oxford, Clarendon Press 1894. Pure Land Sutras
  • Shi Wuling: In one Lifetime: Pure Land Buddhism, Amitabha Publications, Chicago 2006. ISBN 9781599753577
  • Halkias, Georgios: Luminous Bliss: A Religious History of Pure Land Literature in Tibet, with an annotated English translation and critical edition of the Orgyan-gling Gold manuscript of the short Sukhāvatīvyūha-sūtra. Hawaii: University of Hawai‘i Press 2013. [1]
  • Shinko Mochizuki, Leo M. Pruden,Trans. (1999). Pure Land Buddhism in China: A Doctrinal History, Chapter 1: A General Survey. In: Pacific World Journal, Third Series, Number 1, 91-103. Archived from the original
  • Shinko Mochizuki, Leo M. Pruden,Trans. (2001). Pure Land Buddhism in China: A Doctrinal History, Chapter 2: The Earliest Period; Chapter 3: Hui-yuan of Mt.Lu; and Chapter 4: The Translation of Texts-Spurious Scriptures. In: Pacific World Journal, Third Series, Number 3, 241-275. Archived from the original
  • Shinko Mochizuki, Leo M. Pruden,Trans. (2002). Pure Land Buddhism in China: A Doctrinal History, Chapter Five: The Early Pure Land Faith: Southern China, and Chapter Six: The Early Pure Land Faith: Northern China. In: Pacific World Journal, Third Series, Number 4, 259-279. Archived from the original
  • Shinko Mochizuki, Leo M. Pruden,Trans. (2000). Pure Land Buddhism in China: A Doctrinal History, Chapter 7: T'an-luan. In: Pacific World Journal, Third Series, Number 2, 149-165. Archived from the original
  • Kenneth Tanaka (1989). Bibliography of English-language Works on Pure land Buddhism: Primarily 1983-1989, Pacific World Journal, New Series, Number 5, 85-99. PDF

Vidu Ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti