Malfermi la ĉefan menuon

Nianfoo

Nianfoo en la Hinda SanskritoRedakti

Kvankam la Sanskrita frazo uzata en Hindio ne staras en la originala enhavo de la du ĉefaj Purlandaj sutroj, ĝi aperas en la unua parto de la Sanskrita Sutro de Senfina Vivo jene: [2]

namo'mitābhāya.

La apostrofo kaj forigo de la unua "A" de "Amitābha" devenas de la normala Sanskrita sandi-igo, kaj montras, ke la unua "A" estas implica kaj dirita pli rapide. Pli komprenebla versio estus:

Namo Amitābhāya.

La frazo laŭvorte signifas "Omaĝon al Senlima Lumo". La Sanskrita elparolo estas jena:

IFA nɐmoːɐmit̪ɑːbʱɑːjɐ

Nianfoo en variaj formojRedakti

 
Represaĵo de nembucua (nianfoa) belskribaĵo verkita de Honen, fondinto de Purlanda budhismo en Japanio. Presita en Jōdo-shū-a liturgio.

Dum la praktiko de nianfoo disvastiĝis el Hindio al aliaj regionoj, la originala elparolo ŝanĝiĝis laŭ la variaj naciaj lingvoj.

Lingvo Skribformo Latina Alfabeto
Sanskrito नमोऽमिताभाय Namo Amitābhāya
Mandarena ĉina Tradicia: 南無阿彌陀佛
Simpligita: 南无阿弥陀佛
Nāmó Ēmítuófó[3][4]
Kantona ĉina Tradicia ĉina: 南無阿彌陀佛 naa1 mo4 o1 mei4 to4 fat6
Japana Kanĝia: 南無阿弥陀仏
Hiragana: なむ あみだ ぶつ
Namu Amida Butsu
Korea Hanĝa: 南無阿彌陀佛
Hangula: 나무아미타불
Namu Amita Bul
Vjetnama Vjetnama alfabeto: Nam mô A Di Đà Phật
Chữ nôm: 南無阿彌陀佛
Nam mô A Di Đà Phật

En Ĉinio, la praktiko de nianfoo estis kodigita kun la fondiĝo de la aparta Purlanda skolo de budhismo. La plej komuna formo de ĉi tio estas la ses-silaba nianfoo; iuj malplilongigas ĝin en Āmítuó Fó.[5] En la japana Jōdo Shinshū-a sekto, ĝi ofte malplilongiĝas en na man da bu.

Varioj de NianfooRedakti

En la Jōdo Shinshū-a tradicio en Japanio, variaj formoj de la nianfoo estas uzataj jam de ĝia komenco. La fondinto, Shinran, uzis naŭ-karaktran Kujimyōgō (九字名号?) en la Shoshinge kaj la himnoj de Sanamidabutsuge (讃阿弥陀佛偈)):

 
 南無不可思議光如来

Na mu fu ka shi gi kō nyo rai

"Mi rifuĝas en la Budho de Nekomprenebla Lumo!" 

Plue, la "restariginto" de Jōdo-Shinshū, Rennyo, ofte skribis la nianfoon por diŝciploj per la dek-karaktra (Jūjimyōgō (十字名号?) :

 
 帰命尽十方無碍光如来

Ki myō jin jip-pō mu ge kō nyo rai

"Mi rifuĝas en la Tatagato de Malobstrukciita Lumo Heligante La Dek Direktojn". 

Ĉi tiu unue populariĝis de la posteulo de Shinran (kaj la praulo de Rennyo), Kakunyo, sed ĝia uzo estis larĝe etendita de Rennyo.

Celo de NianfooRedakti

 
Mushono Dainembutsu-a amuletopapero

Koncerne Purlandan praktikon en hinda budhismo, Haĝime Nakamura skribis, ke laŭ la Purlandaj sutroj el Hindio, Konscio pri la Budho (Sanskrite buddhānusmṛti, ĉine nianfo) estas la esenca praktiko.[6] Ĉi tiuj formoj de konscio estas baze metodoj mediti pri la Budho Amitabo.[6]

En la Sutro de Shurangama, la bodisatvo Mahastamaprapto rakontas, kiel la nianfoa praktiko ebligis lin atingi samadion.

En ĉina budhismo, la nianfoo estas elektita kiel speciala temo de meditado kaj ofte ankaŭ nombrita per budhista rozario.[7]

En Ĉinio, la Pura Lando kaj Chan tute unuiĝis ĉe la Dinastio Yuan. La nuntempa restariganto de Chan Nan Huai-chin instruis, ke oni deklamu malrapide la nianfoon kaj ĉiun fojon, oni malplenigu la menson. Kiam iluziaj pensoj aperas, oni rediras la nianfoon por forigi ilin. Post daŭra praktiko, la menso iom post iom malpleniĝas kaj la meditanto atingas samadion.[8]

Laŭ la plimulto de Purlandaj tradicioj, zorga deklamado de la nomo de Amitabo estas komprenita kiel la maniero atingi naskiĝon en la pura lando de Amitabo, Sukavatio. Oni diras, ke ĉi tiu ago helpus neniigi vastajn amasojn da malbona karmo, kiuj povus malhelpi al la klopodo pri budheco. Sukavatio estas rifuĝejo, kie oni povas budhiĝi nedistrita pro la suferoj de nia ekzistado.

Variaj Purlandaj skoloj en Japanio havas malsamajn interpretojn de la nianfoo, ofte bazita sur fido je Amitabo anstataŭ je meditado. Laŭ Jōdo Shinshū, la nianfoo estas reinterpretita kiel esprimo de dankemo al Amitabo. La ideo de ĉi tio estas ke naskiĝo en Sukavatio certiĝas je la momento mem kiam oni unue fidas al Amitabo.

Origino de la NianfooRedakti

Andrew Skilton (Andru Skilton) konsideras la intermiksadon de mahajanaj instruadoj kaj la budhistaj meditadoskoloj en Kaŝmiro kiel la kaŭzon de la plipopulariĝo de mahajanaj praktikoj rilataj al buddhānusmṛti, t.e. konscio pri la Budho:[9]

 
 Gravaj novaĵoj sendube estiĝis pro la intermiksado de frua budhismo kaj la mahajano en Kaŝmiro. Per la gvidado de Sarvastivadaj instruistoj en la regiono, granda nombro de influhavaj meditoskoloj disvolviĝis, prenante kiel sian inspiron la bodhisatvo Majtrejo. [...] La kaŝmiraj meditoskoloj havis sendube grandan influon je la estiĝo de la praktikoj de buddhānusmṛti, koncernante la 'rememorigon de la Budho(j)', kio pli poste fariĝis karakterizaĵo de mahajana budhismo kaj la Tantro

La pli frua dathava sutro, kiu mencias la nianfoon, estas la Sutro de Pratjutpana-samadio (unua jarcento KE), kiu verŝajne havas sian fonton en la antikva regno de Gandaro. Ĉi tiu sutro ne listigas iujn votojn de Amitabo aŭ la kvalitojn de lia pura lando, Sukavatio, sed anstataŭe aludas mallonge al la ripetado de la nomo de Amitabo kiel ilo eniri lian regnon medite.

 
 Bodisatvoj aŭdas pri la Budho Amitabo kaj rememoras lin ade kaj ade en ĉi tiu lando. Pro ĉi tiu rememorado, ili vidas la Budhon Amitabo. Vidinte lin, ili demandas al li kiuj darmoj estas nepraj por naskiĝi en la mondo de la Budho Amitabo. Tiam, la Budho Amitabo diras al ĉi tiuj bodisatvoj: "Se vi volas veni kaj naskiĝi en mia mondo, vi ĉiam rememoru min ree kaj ree, vi ĉiam gardu ĉi tiun penson en la menso senlace, kaj tiel vi sukcesos naskiĝi en mia mondo.[10] 

La Sutro de Senfina Vivo kaj la Sutro de Amitabo ambaŭ inkluzivigis instrukciojn pri la praktikado de buddhānusmṛti ĉi tiel. Tamen, ankoraŭ ne estas certeco pri kiu sutro estis verkita unue, aŭ en kiu grado la praktiko de buddhānusmṛti jam estis popularigita en Hindio. Buddhānusmṛti pri aliaj budhoj kaj bodisatvoj ankaŭ estas rekomendita en sutroj de ĉi tiu periodo, ekzemple pri Akŝobjo kaj Avalokiteŝvaro. La praktiko de buddhānusmṛti pri Amitabo multe populariĝis en Hindio. Kaj pro tradukaĵoj de la antaŭmenciitaj sutroj kaj la instruado de hindaj monaĥoj, la praktiko rapide disvastiĝis en Orienta Azio.

Malpermeso de NembucuoRedakti

La termino "malpermeso de nembucuo" ("nembucuo" signifas "nianfoo" kun japanlingva radiko) riferas al la okazaĵo en Kioto, Japanio en 1207 kiam Hōnen kaj liaj disĉiploj estis forpelitaj el la urbo kaj kondamnitaj al ekzilo. Ĉi tio okazis, kiam la estroj de pli malnovaj skoloj de budhismo konvinkis la politikan estraron pri malpermeso de pli novaj praktikoj, inkluzive la deklamadon de Namu Amida Butsu.[11] La malpermeso estis nuligita en 1211.

Nianfoo en nuntempa historioRedakti

Thích Quảng Đức, vjetnama mahajana monaĥo kiu fame bruligis sin ĝis morto kiel protesto, diris la nianfoon kiel siajn lastajn vortojn tuj antaŭ ol morti. Li sidis en lotuspozo, turnis rozarion de lingaj preĝ-bidoj, kaj deklamis la vortojn "Nam Mô A Di Đà Phật" antaŭ ol froti alumeton kaj faligi ĝin sur sin mem.

ReferencaroRedakti

  1. (Buswell 2013, p. 580)
  2. Digital Sanskrit Buddhist Canon: Sukhāvatīvyūhaḥ (Vistaramātṛkā). University of the West. Alirita 2009-12-31.
  3. zdic.net: 南無.
  4. zdic.net: 阿彌陀佛.
  5. 淨業持名四十八法
  6. 6,0 6,1 Nakamura, Hajime. Indian Buddhism: A Survey with Bibliographical Notes. 1999. p. 205
  7. Wei-an Cheng (2000). Taming the monkey mind: a guide to pure land practice, translation with commentary by Elder Master Suddhisukha; New York: Sutra Translation Committee of the U.S. and Canada, pp. 18-19
  8. Yuan, Margaret. Grass Mountain: A Seven Day Intensive in Ch'an Training with Master Nan Huai-Chin. York Beach: Samuel Weiser, 1986
  9. Skilton, Andrew. A Concise History of Buddhism. 2004. p. 162
  10. Paul Harrison, John McRae, trans. (1998). The Pratyutpanna Samādhi Sutra and the Śūraṅgama Samādhi Sutra, Berkeley, Calif.: Numata Center for Buddhist Translation and Research. ISBN 1-886439-06-0; pp. 2-3,19
  11. Esben Andreasen. (1998) Popular Buddhism in Japan: Shin Buddhist religion & culture. Honolulu, Hawai'i: University of Hawai'i Press.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti