Budho Gotamo

historia budho; fondinto de budhismo
(Alidirektita el Sidarto Gotamo)

La budho Gotamo (Lumbinio, ĉirkaŭ -623/-563/-483Kuŝinagaro, ĉirkaŭ -543/-483/-403) estis asketo (ŝramano) kaj saĝulo[1] de antikva Hindujo sur kies instruoj fondiĝis budhismo.[2] Li estas ankaŭ konata kiel Sidarto GotamoGaŭtamo, budho Ŝakjamunio,[noto 1] la Tatagato[noto 2] aŭ simple la Budho.[noto 3]

Gautama Buddha (Sanskrito)
Meditanta Gotamo
Meditanta Gotamo
Sanskrite: Gautama Buddha (गौतम बुद्ध), Siddhārtha Gautama (सिद्धार्थ गौतम), Śakyamuni Buddha (शक्यमुनि बुद्ध)
Palie गोतम बुद्ध (Gotama Buddha)
सकमुनि बुद्ध (Sakamuni Buddha)
तथागत (Tathāgata)
सम्मासम्बुद्ध (Sammāsambuddha)
Ĉine: 喬達摩 悉達多
瞿曇 悉達多
釋迦牟尼mm
Japane: 釈迦 (Shaka)
釈迦牟尼仏 (Shakamuni-butsu)
釈尊 (Shakuson)
Koree: 석가모니 (Seokkamoni)
고타마 붓다 (Gottama Busda)
세존 (Sejon)
석존 (Seokjon)
불 (Bul)
여래 (Yeorae)
Tibete: བཅོམ་ལྡན་འདས། (bcom ldan ’das)
Taje: พระพุทธเจ้า
Vjetname: Thích-ca Mâu-ni
Tất-đạt-đa Cồ-đàm
Informoj
Adorata de: Teravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Budho Kaŝjapo
Sekvata de: Budho Majtrejo
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Voĉlegita versio de la artikolo

Nomo redakti

La titolo budho estis donita al Gotamo post li atingis budhecon. En budhismo ekzistas pli ol unu budho, sed ĉar la budho Gotamo estas konsiderita kiel la sammāsambuddha (tiu, kiu perfekte vekiĝis) de nia erao, multaj do nomas lin la Budho.

La nomo Gautama estis plej verŝajne lia familinomo kaj signifas parenco de Gotama, indikante, ke unu el liaj prauloj havis la antikvan Hindian nomon Gotama, kiu rilatas al prizorgado de bovoj.[3]

La vorto Siddhārta (palie Siddhātta) aperas en la Palia Kanono nur en la Apadāna, la proza parto de la Ĝatakoj, kaj en postkanonaj verkoj, sed neniam apud la nomo Gautama. Laŭ Jayarava Attwood, Max Müller kaj Edward J. Thomas, ĝi estas uzita kiel adjektivo aŭ epiteto, same kiel tathāgata kaj arahanto.[4] La vorto komencas esti uzita kiel la persona nomo de la budho Gotamo nur en pli malfruaj verkoj en Sanskrito.[3] La vorto signifas tiu, kiu atingas sian celon[5] kaj nuntempe estas tradicie uzita kiel la persona nomo de la budho Gotamo antaŭ atingi budhecon.

Aliaj epitetoj uzitaj por la budho Gotamo redakti

En la Palia Tripitako la budho Gotamo estas plej ofte nomata per nepersonaj epitetoj kiel bhagavat, arhat, tathāgata, sugata, mahāśrāmaṇa, śākyamuni, bhante, bho, ktp.[3] Śākyamuni signifas saĝulo de la ŝakjoj kaj bhante estas komuna titolo por bikŝuoj en teravada budhismo, kiu signifas moŝto.

La budho Gotamo mem, laŭ la tekstoj, ne parolis pri si mem uzante la titolon buddha, sed la epiteton tathāgata, kiu laŭ tradukistoj signifas tiu, kiu iris (aŭ venis) tieltiu, kiu alvenis al la aferoj tiel, kiel ili estas[noto 4].[6] Ankaǔ, li nomis sin mem satthā, kio en Palio signifas instruisto.[7][8]

En mahajana budhismo, por distingi la budhon Gotamon de la ceteraj budhoj, oni ofte uzas la nomon budho Ŝakjamuniobudho Gaŭtamo. En la japana oni nomas lin Shaka (釈迦), Shakuson (釈尊), Shakamuni-butsu (釈迦牟尼仏)[noto 5]Hotoke (仏).

Ĉefaj Instruoj redakti

Kiam petita ekspliki nur la kvintesencon de la instruoj de sia instruisto, la bikŝuo Aŝvaĝito faris tion per la jena fama strofo, kiu poste iĝis uzita kiel mantro kaj estis ofte enskribita apud statuoj kie ajn la instruoj de la budho Gotamo disvastiĝis:[9][10]

 
 ये धर्मा हेतु-प्रभवा।
हेतुं तेषां तथागतो ह्यवदत्।
तेषां च यो निरोध।
एवं वादी महाश्रमण।। 
  Pri la fenomenoj pro kaŭzo ekestantaj:
Ties kaŭzojn la Tatagato instruis,
Kaj ankaŭ ties ĉesojn.
Jen proklamis la granda asketo. 

La kvar noblaj veroj redakti

La unua instruo de la budho Gotamo post atingi budhecon estis pri la "kvar noblaj veroj":[11]

  • Dukkha - La vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
  • Tanhā - La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al plezuroj (kāma-tanhā), iĝo (bhava-tanhā) kaj neniiĝo (vibhava-tanhā). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
  • Nirodha - La estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La priskribo estas la nobla okobla vojo.
  • Magga - La nobla okobla vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn:
  1. Ĝusta rigardado,
  2. Ĝusta pensado,
  3. Ĝusta parolado,
  4. Ĝusta agado,
  5. Ĝusta vivtenado,
  6. Ĝusta strebado,
  7. Ĝusta atentado,
  8. Ĝusta koncentriĝado.

En la Simsapa Sutro, la budho Gotamo klarigas al siaj lernantoj kial li instruis nur tiujn ĉi kvar verojn kaj ne ion alian. Li klarigas, ke nur ĉi tiuj kvar veroj rilatas al la celo kaj kondukas al vekiĝo.[12]

Vivo redakti

Laŭ budhista tradicio, la rakontoj pri lia vivo, liaj paroladoj kaj bikŝuaj reguloj estis rezumitaj post lia morto kaj parkere memoritaj de liaj disĉiploj. Pluraj kolektoj de instruoj atribuitaj al li estis transdonitaj kiel parola tradicio de generacio al generacio ĝis kiam ili iĝis skribitaj ĉirkaŭ 400 jarojn poste kaj iĝis kompilitaj en la Palia Tripitako.

Oni ne certe scias precize kiam li vivis; kelkaj diras ĉirkaŭ 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbinio (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la Barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kuŝinagaro, nun proksime al la urbo Kasiya en la Barata ŝtato Utar-Pradeŝo, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro, Ŝudodano, estis raĝo de la ŝtato Ŝakjujo, tial oni donas al li la titolon Śākyamuni, la saĝulo de la ŝakjoj. 16-jara, laŭ la tradicio, oni edzigis lin al Jaŝodaro, kun kiu li havis filon, Rahulon.[13]

La budho Gotamo forlasis sian familion kaj foriris de la raĝa palaco kiam li aĝis 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma ŝramano, trejnante sub pluraj majstroj, serĉante solvon al la problemo de homa sufero. Finfine, li vekiĝis, aŭ alivorte trovis la grandan lumiĝon (mahābodhi) sub la bodiarbo en Bodgajo, nun en la hinda ŝtato Biharo, Barato. Post tiu vekiĝo li komencis instrui la vojon al tiu vekiĝo, por ke ĉiuj estuloj povu atingi ĝin, fini la ciklon de renaskiĝo kaj halti suferon. Li aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magado kaj Kosalo, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Utar-Pradeŝo [14].

La vivo de la budho Gotamo pli detale redakti

Historiaj supozoj pri la veno de budho redakti

Budhismo estas la plej malnova universala religio. Ĝi estiĝis antaŭ ĉirkaŭ dumil kvincent jaroj en norda Barato kaj daŭre ĝi influis la spiritan vivon de la lando en kiu ĝi naskiĝis. Longe antaŭ tio, antaŭ ol la 13-a jarcento el Hindio malaperis, ĝi disvastiĝis en Ĉinio kaj Japanio, sudorienta Azio kaj Hindoĉinio, Tibeto kaj pli poste ankaŭ en Mongolio. Ĝi kreis la kulturon de tiuj ĉi landoj kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas apud sia religia signifo difinanta elemento de la filozofio, literaturo kaj arto, politiko kaj ekonomio. Alnombriĝas influo, kiun akiras la budhismaj ideoj en Eŭropo kaj Ameriko[15].

La historia fondinto de la budhisma movado estas Siddhārtha Gautama, kiu nomiĝis budho, "vekinto". Sed en Okcidento li ne fariĝis konata sub sia propra nomo Siddhārtha aŭ familia nomo Gautama, sed ĝuste sub la titolo Budho[16].

Ne eblas certe difini, kiam Gotamo naskiĝis. Laŭ klasikaj biografioj eblas ja kronologie envicigi la gravajn eventojn de lia vivo, sed la fontoj ne permesas precizan datigon. La budhismaj tradicio kaj esploro moviĝas en siaj supozoj inter la 6-a ĝis duono de la 4-a jarcento antaŭ Kristo. En literaturo oni kutime lokas la vivon de Gotamo proksimume en la jarojn —560 - —480, sed pli novaj konsideroj parolas pri pli posta tempo, nome pri la 4-a jarcento antaŭ Kristo. En la nordo de Hindio staris tiutempe unu kontraŭ la alia du politikaj sistemoj: pli malnova formo de oligarĥia respubliko en ŝtatoj kiel Vriĝio, Ŝakjujo kaj Malaujo estis konfrontata al raĝlandoj kiel Magado, Kosalo, Vaco kaj Avantio kun nova hereda monarĥio. En tiuj ĉi respublikoj estis fare de la varno de la kŝatrijoj elektita regento, kiu devis agi laŭ decidoj de konsilantaro kaj subiĝi al ties kontrolo. En la monarĥio validis la volo de la reganto. Dum ankoraŭ en cismontaro de Himalajo ekzistis respublikoj, en la fekundaj valoj de la riveroj Gango kaj Jamuno regis monarĥioj. La evoluo al koncentriĝo de la potenco al unu persono repuŝis ekonomian renverson: se la socio de brutarbredantoj, kiuj pelis siajn arojn tra liberaj paŝtejoj, ne bezonis fortan centran potencon, male agrikulturo subtenis la postenon de reganto, kiu gardis limojn de kampoj. En la tempo de Gotamo estis lastaj respublikoj ankoraŭ iel aŭtonomaj. Ili staris sub hegemonio de monarĥio, al kiuj ili plie rezignis rajton pri suvereneco[17].

Grandaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj tremigis normojn, kiuj validis dum plenaj jarmiloj kaj preparis ŝanĝiĝon de valoroj, kiu estis evidenta en diversaj niveloj. En socia tereno ekŝanĝiĝis la supervivita vico de varnoj. La hinda socio estis laŭstate aranĝita en varnojn de pastroj, militistoj, komercistoj kaj argikulturistoj. Ĝis kiam la varno de militistoj en la respublikoj elektis la regentojn el sia centro kaj kolektive gardis siajn oficadojn, ĝi proklamis la sian supera tavolo. Sed transiro de potenco al raĝo, kiu transdonis sian regadon al heredanto, signifis la perdon de signifo de la militista stato. La brahmanoj klopodis anstataŭe agnoskigi sian kaston kiel la plej superan. La brahmanoj tenis monopolon de la religia kulto, kies praktiko konsistis en oferado al dioj. La komplika ceremonio de la kultaj faroj, himnoj kaj sanktaj formuloj estis transdonitaj nur interne de la varno. Nur la brahmanoj konis la "vedojn", tekstojn de heroldado pri la dioj kaj ritualoj, kaj ili tiel povis devigi pli superajn potencojn al la postulata helpo. Sed homoj de la nova agrikultura kaj urba kulturoj jam ne havis al la diaroj, kiuj korpigis naturfortojn, senperan rilaton kiel la antaŭaj generacioj de la brutarbredantoj. En la postulo al taksigo de sia socia posteno, oni tial ekkonas provon certigi al sia pastra stato gravecon, kiun ĝi jam ne plu havis. Tre nekomprenebla ritualo kaj mitoj de la malnovaj dioj ne proponis respondojn al la ekzistad-demandoj, kiuj estis starigitaj en tiu ĉi revolucia tempo[18].

 
Gandara statuo de la budho Gotamo; ĉirkaŭ la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K.; la Nacia Muzeo de Tokio.

Tiel estiĝis sendepende de la kulto de brahmanoj kvanto de novaj mitaj kaj filozofiaj klarigoj pri la mondo. Ties portantoj kaj disvastigantoj estis ŝramanoj, pilgrimantoj sen posedaĵo kaj ligoj, kiuj vivis el donacoj de la nova loĝantaro. La ascendantaj agrikulturaj rikoltoj, metioj kaj komerco en la urboj ebligis vivteni grandan movadon de senhejmaj pilgrimantoj. La socio de la novaj loĝantoj ne konsideris ilin kiel ĝena malbono. Ili estis akceptitaj kun scivolemo kaj graveco. En tiu ĉi tempo de la ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj religiaj ŝanĝiĝoj estis forta la bezono de vivo, kiu forĵetis la familiajn ligilojn, la statdevojn kaj posedaĵon. La rondoj de ŝramanoj klopodis pri novaj rangoj de valoroj, kiuj proponis orientadon unue al unuopaj demandantoj kaj pli poste al vasta komunumo. Ankaŭ la brahmanoj atingis sian agnoskon kiel plej supera tavolo nur pro tio, ke ili trovis por siaj ofertaj kultoj filozofian bazon, kiu apogis sin al doktrino de ŝramanoj, pri kio atestas la literaturo de la upaniŝadoj[19].

La personeco de Gotamo staras en fokuso de tiuj ĉi ŝanĝiĝoj: kiel ano de la reganta militista familio en respubliko li spertis falon de la malnova ordo. Kiel gvidanto de la granda movado inter la senhejmaj pilgrimuloj li principe partoprenis en kritiko de supervivitaj valoroj kaj en formulado de novaj[20].

Naskiĝo kaj juneco de la budho Gotamo redakti

La familio de Gotamo apartenis al la ŝakjoj, la dinastio de militistoj, kiu regis en la samnomata respubliko. Ŝakjo perdis sian plenan suverenecon kaj ĝi obeis monarĥon el Kosalo. La patro de Gotamo, Ŝudodano, estis elektita regento en la ĉefurbo Kapilavastuo komisiita gvidi tion, kio restis kiel tenajlita aŭtonomio, verŝajne pere de civila administrantaro, per prenado de impostoj kaj jurisdikcio[21].

 
Aspekto de sonĝo de la patrino de la Budho, raĝino Majadevio, Gandaro, 2-a - 3-a jarcento a.K.

La regento de respubliko havis la titolon raĝo, same kiel regantoj de hereda monarĥio. Tio povis konduki al legendo, ke Gotamo estis raĝa filo. Pli postaj epokoj kunigis kun tio siajn imagojn pri la vivo de princo. Sed palacoj, pri kiuj parolas la tradicio, estis apenaŭ iom pli ol brikaj konstruaĵoj, kiuj diferenciĝis de la argilaj domoj en la urbo nur per longeco kaj alteco. La raĝo gvidis apud siaj politikaj taskoj ofte ankaŭ sian propran mastrumadon. En la domo de la raĝo de Kapilavastuo loĝis granda familio: Ŝudodano estis edziĝinta kun la fratinoj Majadevio kaj Mahapraĝapatio Gaŭtamio, anoj de la dinastio de la ŝakjoj. En la domo vivis verŝajne ankaŭ aliaj parencoj kaj edzinoj de la raĝo. Kun Majadevio li havis sian filon Gaŭtamo, kun Mahapraĝapatio Gaŭtamio filon Nando kaj filinon Sundarinando. Aldone al la familianoj apartenis al la kortego servistaro, kiu partoprenis en la prospero de la raĝo[22].

La legendo diras, ke al raĝino Majadevio sonĝis antaŭ la koncipo de la Budho, ke en ŝian dekstran flankon enpaŝis blanka elefanto. La raĝaj orakoloj klarigis tiun ĉi sonĝon kiel signo, ke la raĝino naskos eminentan homon. Laŭ klasikaj tekstoj Gotamo naskiĝis, kiam la graveda raĝino Majadevio estis survoje el Kapilavastuo al sia patra domo. Dum ripozo en bosko apud Lumbinio, vilaĝo en la nuntempa Nepalo, okazis la nasko, dum kiu la staranta patrino tenis branĉon[23].

Gotama ricevis la nomon Sidarto. Sep tagojn post la nasko Majadevio mortis kaj ŝia fratino Mahapraĝapatio Gaŭtamio, kies filo estis nur kelkajn tagojn pli juna ol Gotama, akceptis la infanon kiel propran filon[24].

 
La naskiĝo de Gotamo, Gandaro, 2-a - 3-a jarcento a.K.

Gotamo travivis siajn infanecon kaj junecon lukse: Mi vivis dorlotite, tre dorlotite, maksimume dorlotite. Ĉe la domo de mia patro ili lasis establi por mi lotusajn fiŝlagojn: sur unu loko floris bluaj, sur unu blankaj, sur alia ruĝaj lotusaj floroj; kaj ĉio ĉi nur por mi. Mi ne uzis aliajn ungventojn ol el Varanasio. El Benareso devenis kaptuko kovranta mian kapon, mia ĵaketo, mia subvestaro, mia transĵeta vestaro. Tagnokte ili tenis super mi blankan pluvombrelon, por ke ne ĝenu min malvarmo, varmego, polvo, kuloj de herbo aŭ roso.[25]

Kiam li estis deksesjara, ili edzinigis Gotamon kun ŝakja knabino Jaŝodaro. Pli poste ŝi estis instruinta: Mi konas nenian korpon, nenian voĉon, nenian bonodoron, nenian guston, nenian tuŝon, kiuj katenas la menson de viro tiel, kiel la korpo, voĉo, bonodoro, gusto kaj tuŝo de virino. Mi konas nenian korpon, nenian voĉon, nenian bonodoron, nenian guston, nenian tuŝon, kiuj katenas la menson de virino tiel, kiel la korpo, voĉo, bonodoro, gusto kaj tuŝo de viro.[26]

Gotamo dum sia junaĝo ne ĝuis la vivon nur pro ĝuoj. Baldaŭ li devis okupiĝi pri juro kaj administrado. Tio, ke li pli poste montriĝis kiel lerta organizanto kaj leĝdonanto, same kiel lerta taktikisto en disvastigado de sia doktrino, montras, ke junaĝa li partoprenis la devojn de la gepatroj.[27]

Dum juneco Gotamo estis tute ravita pro la paseco de ĉiuj objektoj. Li indikas: Kiam mi ankoraŭ vivis en la domo, mi akceptis tion, kio enpaŝis en la konscion tra la kvin sensoj: la vidkapablon ĝojigis videblaj staturoj, la orelon tonoj, la flarkapablon bonodoroj, la guston sukoj, la korpon tuŝoj, kiel tio estis bonvena, kara, agrabla kaj dezirata (...) Dum la kvar monatoj de pluvo-sezono ĉirkaŭis min muzikistinoj kaj mi ne forlasis la palacon. Poste mi ekkonis laŭ vero, kiel estiĝas la sensaj ĝojoj, kio estas feliĉo kaj sufero en ili kaj kiel eblas eskapi al ili.[28]

Tio, pri kio Gotamo ĉi tie parolas, fariĝis grava aspekto de la doktrino: la paseco de ĉiuj aĵoj malpurigas la ĝojon kaj faras ilin suferplenaj por tiu, kiu vidas ilin. Al la konstato, ke neniaj travivaĵoj kaj aĵoj estas daŭraj, alpaŝis en la junaĝo la ekkono, ke ankaŭ li mem kiel homo estas pasema. En tiu ĉi dorlotita vivo venis al li la ideo: "La nesciema homo, kiu estas subigita al maljuneco, malsano, morto, malebla eskapi al ili, estas malbonhumora, terurita kaj abomenigita, kiam li vidas maljunulon, malsanulon, mortinton; sed li ne pensas pri si mem tiam. Sed ankaŭ mi subigas al maljuneco, malsano, morto ne povante eskapi al ili. Ne estus ĝuste, se vidante maljunulojn, malsanulojn, mortintojn mi ne estus malfeliĉa, mi, kiu subigas al maljuneco, malsano, morto ne povante eskapi al ili. Dum mi pripensis tion, malaperis mia ravigo pro juneco, sano kaj vivo."[29]

Kontraŭ la perceptado de la subjektiva paseco kaj la eskapema karaktero de ĉiuj aĵoj staris spontaneaj travivaĵoj de la interna libereco: "Mi rememoras, ke kiam mia patro Ŝudodano estis okupita, mi sidis en malvarmiga ombro de jamboso. Malproksime de malutilaj aĵoj mi atingis (...) ĝojon kaj feliĉon (...)." Gotamo ne volis travivi nur hazarde tiajn momentojn, en kiuj jam la paseco de la mondo kaj propraj estuloj ne ludas rolon. Li esperis, ke pro kontrolo kaj fine pro superigo de ĉiu peto li eskapos al sufero, kiujn li sentadis sekve de sopiro je pasemaj ĝojoj: "Estis klare al mi: La feliĉo kaj la ĝojo estiĝas en la mondo tra travivaĵoj. Sed estas bedaŭrinde, ke la mondo estas pasema, suferplena subiganta al ŝanĝiĝo. La eskapo el tio estas prirego kaj rezigno pri la peto."[30]

La emfazo de Gotamo de la paseco de ĉiuj fenomenoj kaj lia sopiro pri ĉeso de la peto malkaŝas nenian rezignon. Li estis male konvinkita, ke malantaŭ la estiĝo kaj pereo estas aliaj, pli valoraj spertoj: "Mi sopiris (...) pri tio, kio subigas al leĝo de nasko, maljuniĝado, malsano kaj morto, zorgoj kaj eraroj. Poste mi pripensis: Kial mi klopodas pri tio, kio subigas al tiu ĉi leĝo? Ĉu mi prefere ne klopodu pri tio, kio ne subigas al tiu ĉi leĝo, pri la plej supera paco (...), ĉar mi ekkonis malavantaĝojn de ĉio ĉi?"

 
Gotamo estas foriranta el la raĝa palaco, Gandaro, 2-a - 3-a jarcento a.K.

Gotamo konstatis, ke meze de la familiaj rilatoj kaj la sociaj devoj lia sopiro pri tio, kio ne subigas al la paseco, estas apenaŭ realigebla. Jen mi pripensis: "La domo estas malliberejo, malpura loko. Ŝramanoj vivas sub vasta ĉielo. (...) Ĉu mi ne tondu miajn harojn kaj barbojn, vesti min en flavan veston kaj vagadi en senhejman staton?" La familio de la raĝo averŝajne konsentis tiujn ĉi planojn nur kondiĉe ke estas heredonto, ĉar Gotamo faris tiun ĉi paŝon nur post la naskiĝo de sia filo Rahulo: "Post ia tempo, mi estis ankoraŭ juna kaj malhelhara, en la plenforta junaĝo, mi lasis kontraŭ la volo de miaj lamentantaj gepatroj tondi miajn harojn kaj barbojn, mi survestis la flavan veston kaj foriris en la senhejman staton."[31]

Laŭ la tradicio Gotamo estis 29-jara en la tempo de sia foriro. Pli poste ankaŭ kreiĝis konata legendo pri tri signoj, kiuj montriĝis al la juna Gotamo, por ke ili montru suferplenecon de la homa ekzistado. La onta budho estis dum siaj amuzigaj veturoj trifoje profunde terurigita pro renkontiĝo kun paseco. Li ekvidis maljunan viron, rompitan, kurbigitan, apogantan sin je help-iriloj, kiel li stumblante tiriĝas, malsana kaj sulkigita. Pli poste li vidas malsanulon, kiu kuŝis malpura pro vomaĵoj kaj urino, flegata kaj portata de alia. Fine li estis vid-al-vide al funebra procesio konfrontita kun kadavro. En interparolo kun sia koĉero li ekkonis, ke eĉ ne li mem povas eskapi al la maljuneco, malsano kaj morto. Kvankam la raĝo plenumis ĉian deziron de sia filo, por reteni lin, la renkontiĝo kun ŝramano iniciatis lin foriri al senhejmeco[32].

Eblas, ke tiuj ĉi rakontoj rezultis el la observoj de Gotamo kaj iompostioma konsciado pri la necerteco de la vivo. Li komprenis, ke la lukso, kiun deziris, li kaj liaj parencoj, staras sur necerta fundamento. Sed Gotamo ne estis soligita en siaj sentoj, pri humoro de pereo atestas ankaŭ tio, ke post Gotamo elektis la vojon en la senhejman staton ankaŭ kelkaj el liaj parencoj, inter ili liaj vartistino, duon-gefratoj, filo Rahulo, kuzoj Anando kaj Devadato. Multaj, kiuj pli poste pilgrimis kun Gotamo kiel ŝramanoj, estis militistoj, nur kelkaj devenis el la evoluanta komercista kasto, kvankam ĝuste el ĝi poste ekis multnombraj anoj kaj daŭrigantoj de lia movado. La liberiĝo de posedaĵo kaj ligoj montriĝis al Gotamo kaj multaj militistoj kiel alternativo al la libereco en riĉeco kaj potenco, kies paseco estis en tiamaj tempoj sentata pli ol kiam ajn antaŭe[33].

La ŝramano Gotamo redakti

 
La budho Gotamo meditanta. Statuo de ĉirkaŭ la 1-a aŭ 2-a jarcentoj, Gandaro.

Gotamo serĉadis tion, kio ne subigas al la leĝo de paseco, dum ses jarojn. Inter la senhejmaj pilgrimantoj li renkontiĝis kun diferencaj doktrinoj, ĉar komunaj enhavoj ne estis tio, kio unuigis la ŝramanojn. La unuiganta elemento konsistis en rezigno pri la kasta ordo, posedaĵo kaj devoj de la familia vivo. Aliflanke ili reprezentis kontraŭajn teoriojn kaj praktikojn: ekzistis inter ili orakoloj kaj sorĉistoj, instruistoj liberiĝintaj, filozofoj kaj asketoj.[34]

Se la maniero de la vivo de ŝramanoj allogis de komence nur unuopajn arjojn, jam en la tempo de Gotamo senhejmeco signifis por multaj alternativon al senmoveco de la kasta sistemo. Militisto aŭ komercisto, eĉ kun fortega intereso pri religio, ne povis fariĝi brahmano. Sed la vojo en ŝramanecon estis libereco kontraŭe al la kasta ordo, kiu devigis ĉiun - ekde la naskiĝo - al apartaj devoj. La stato de ŝramano, en kiun enpaŝis Gotamo, jam delonge ne limiĝis al tiuj, kiuj en sovaĝejo donis sin al ŝramanaj disciplinoj. Arkaikaj praktikoj evoluis en kompleksajn sistemojn kaj ŝramanoj jam antaŭ longe akceptis novajn ideojn, kiuj estis en konflikto kun la devenaj dravidaj kaj arjaj tradicioj influantaj la brahmanajn filozofiojn.[35]

Ŝramanoj ĝojis pro subteno ĉe la loĝantaro, ĉar ili evoluigis la plej diversajn filozofiajn teoriojn, kiuj klopodis respondi al la plej bazaj ekzistad-demandoj kaj ĉiu tiel povis elekti inter multaj diversaj teorioj laŭ sia persona celo. La ŝramanaj filozofioj tiel tuŝis kaj la plej puran materialismon kaj la plej puran teismon.[36]

Kiel spekulantaj aŭ skeptikaj teoriistoj allogis Gotamon malmulte la ŝramanoj, kiuj okupiĝis pri prognozado, ensorĉado de spiritoj aŭ per sorĉformuloj. Lia problemo pri paseco de ĉio ekzistanta estis religia problemo. La teismaj aliroj proponis solvon, kiuj ne kontentigis lin. Al la ŝramanoj, kiuj devienigis ĉion de la kreado de la dio Iŝvaro, li respondis: "Do surbaze de la kreo de la dio Iŝavaro homoj estus murdistoj, ŝtelistoj, senhontuloj, mensogistoj, denuncistoj, mokistoj, babilemuloj, avaruloj, maliculoj kaj miskredantoj."[37]

Gotamo suferis pro la paseco kaj tiu ĉi stato ne postulis klarigon, sed spertojn, kiuj montrus el ĝi la vojon. Kelkaj ŝramanoj proponis doktrinojn pri liberiĝo, kiuj promesis tiajn spertojn. Ili eliris el la ideo de renaskiĝo, laŭ kiu la morto de ĉiu estulo kondukas al nova naskiĝo. Por tiuj ĉi instruistoj de liberiĝo staris homaj faroj kaj nefarado meze de atentocentro. Nur se ĉi tie estas libereco de faro, kiu estas difinata per nenio antaŭa, estas pensebla eskapo el la cirkulado de naskiĝo kaj morto. Gotamo aliĝis al Arad Kalam kaj Udraka Ramaputra, du instruistoj de liberiĝo, kiuj asertis: "Mia doktrino estas tia, ke la prudenta homo rapide komprenos ĝin kaj mem povas fariĝi majstro." La vojo de Arad Kalam devis konduki en sferon de nenio. Ankoraŭ pluen iris Udraka Ramaputra, kies metodo kondukis al lima sfero de perceptado kaj neperceptado, al stato, dum kiu malaperas ankaŭ konscio, ke homo antaŭe perceptis (temas pri meditaj statoj nomataj pli poste en budhismo kiel arupo djano).[38]

Kiel oni tradicie raportas, Gotamo post mallonga tempo efektigis la doktrinon de tiuj ĉi ŝramanoj, kaj pro tio ili proponis al li gvidantan postenon en siaj komunumoj. Gotamo akceptis tiajn esceptajn psikajn statojn, kiuj ekzistis dum retiriĝo de lastaj restoj de subjekteco, sed ne kiel vojon el renaskiĝo. Post tiuj ĉi spertoj Gotamo troviĝis inter la ŝramanoj, kiuj volis atingi la liberiĝon el renaskiĝo aŭ pli bonan postenon en hierarkio de estuloj de ekstremaj asketoj. Kelkaj esperis, ke pro severa akcepto de bestaj normoj de vivado ili renaskiĝos inter la dioj: hundaj asketoj grimpis kvarpiede, ili kaŭriĝis dormonte kaj ili manĝis nur kuŝante sur la tero. Ili imitis ankaŭ aliajn bestojn esperante, ke humiliĝo dumvive kondukas mortinte al ascendo. Gotamo eble dumtempe provis ion similan, ĉar li diris: "Mi iradis al brutarejoj, kiam la paŝtistoj estis for, mi vivtenis min per ekskrementoj de junaj, suĉantaj bovidoj. Mi manĝis ankaŭ nedigestitajn restaĵojn el miaj fekaĵoj."[39]

 
La budho Gotamo kiel severa ŝramano.

Aliaj asketaj imagoj kredis, ke per malŝato de la pasema korpo oni atingos liberiĝon de daŭra ĝivao, kiu estas ligita kun la korpo. Gotamo provis ankaŭ tiun ĉi vojon. "Tia estis mia sufero: mi kuradis nuda (...). El multjara malpuraĵo sur mia korpo fariĝis tavolo kvazaŭ sur stumpo de arbo. Mi ne pensis pri tio, por ke mi purigu min aŭ lasu purigi min de la malpuraĵo." Li mem eble ekvojaĝis al disvojiĝo, ĉar en la mondo de ŝramanoj, riĉa je apartaĵoj, li renkontiĝis kun moko. "Mi iris al sepultejo kaj faris liton el ostoj. Jen venis la paŝtistoj kaj kraĉis sur min, urinis sur min ĵetante sur min fekaĵojn kaj puŝante kulmojn de herbo en miajn orelojn."[40]

Laŭ priskriboj de la ekzercoj de Gotamo, kiujn li faris fine de sia serĉado, eblas dedukti, ke temis ĝuste pri ĝajnismaj aŭ tiudirekten inspirataj ekzercoj. Laŭ ĝajnismo kondukas al malbona renaskiĝo ankaŭ neintencaj faroj kiel ekz. hazarda surtreto de insekto. La liberigon eblas atingi nur per elimino de ĉiuj negativaj faroj eĉ de tiaj neintencaj. La anoj de ĝajnismo tial klopodis kontroli ĉiujn korpajn movojn, ankaŭ Gautama subiĝis al tiu ĉi disciplino. Mi surtretis atenteme rimarkante plena de kunsento eĉ kun akvoguto, por ke mi ne vundu nek minimumajn estulojn, kiuj ĉi tien erarvagis.[41]

Ĝajnistoj ankaŭ dediĉis sin al praktikoj subpremantaj la vivgravajn korpajn funkciojn. Gotamo ekzercis retenadon de spiro per la nazo aŭ per la buŝo, kiel eble plej longe. Li priskribis, kiel tiu ĉi ekzercado kondukis al sento, ke la aero fluas tra lia orelo. Kiam li sukcesis teni kontrolon super tiu ĉi proceso, ŝajnis al li, ke la aero eliris el la manoj kaj la kruroj. "La provoj kondukis al doloroj, kvazaŭ iu forta viro borus per ponardo la kranion (...), kvazaŭ buĉisto distranĉus per tranĉilo la ventron (...), kvazaŭ du fortaj viroj ĵetus min en kavon kun arda karbo."[42]

Simile ankaŭ Gotamo komencis redukti sian manĝon al minimuma kvanto. Li tre maldikiĝis pro modesta nutraĵo. "Kiam mi volis tuŝi la haŭton de sia ventro, mi palptrovis vertebrojn; kiam mi volis tuŝi la vertebrojn, mi palptrovis la haŭton de ventro. Tiel senpere aliĝis pro la modesta nutraĵo mia ventro al la vertebroj. Kiam mi volis malpleniĝi, mi renversiĝis pro malforteco antaŭen. Kiam mi frotis per la mano miajn membrojn, por ke mi plifortigu la korpon, elfaladis sekve de la modesta nutraĵo la harojn desur la korpo, liberigitaj el radiketoj.[43]

La rigoroza ekzercado de Gotamo farigis el li modelon por la ceteraj asketoj. Akompanis lin kvin ŝramanoj - Kaŭndinjo, Badriko, Vaŝpo, Mahanamano kaj Aŝvaĝito, kiuj pensis: "Se la ŝramano Gotamo trovos la veron, li sciigos nin pri tio." Sed Gotamo dubis pri la komencita vojo. Kvankam li estis certa, ke li surprenis la plej mallongan suferon, li ne sentis sin pli proksime al sia celo. Proksime de morto, kien alkondukis lin la fasto, li estis konfrontita kun la paseco de la korpo, eĉ ne sentante la sopiratan sperton de liberiĝo. La vojo de asketo ŝajnis esti sensenca. Pli poste Gotamo diris pri la memsuferigo al la ĝajnistoj, ke eblas ĝin dum neniaj cirkonstancoj kontentige kaŭzigi: "Se la feliĉo kaj la sufero dependas de la faroj en la pasintaj vivoj, la ĝajnistoj estis antaŭe krimuloj, ĉar ili nun tiom suferas. Se la ĝojon kaj la suferon difinas kreinto, tio estis malbona kreinto, kiu kreis la ĝajnistojn. Se la ĝojo kaj la sufero dependas de hazardo, renkontis la ĝajnistojn malbona renaskiĝo. Se la ĝojo kaj la sufero dependas de klopodo en tiu ĉi vivo, estas la klopodo de ĝajnistoj en tiu ĉi vivo malbona." Gotamo decidis denove normale manĝi kaj tial li ĉesis esti modelo por siaj kvin kunuloj. Ili ne ekkomprenis la ŝanĝon en lia pensado kaj forlasis lin.[44]

La forturniĝo de la asketoj estis post la decido fariĝi ŝramano la dua granda turniĝpunkto en la vivo de Gotamo. Same kiel li adiaŭis la lukson, kiu proponis al li prosperon en la domo de la raĝo, li forlasis nun la suferplenajn praktikojn de la ŝramanoj, serĉantaj la savon. Lia celo fariĝis meza vojo el la sufero de paseco, kiu evitas al ekstremoj de la profana vivo kaj rezignado.[45]

Vekiĝo redakti

 
Fresko el la 9-a jarcento el meza Azio bildiganta du bikŝuojn.

La ŝramano, serĉanta la savon, vivis por la momento, kiam li sentos sin liberigita de la renaskiĝado kaj ne plu suferanta pro la paseco. La malkovro de la meza vojo de Gotamo estas vekiĝo, li mem estas ekde tiu tempo nomata la vekiĝinta budho. Tio signifas, ke li leviĝis el sonĝa ekzistado de homo, balanciĝanta inter la ĝojo kaj mizero de la paseco.[46]

Gotamo onidire venis al la vekiĝo iun tago. Dum sia serĉado Gautama vagadis en la lando Magadha de loko al loko kaj li iris ĝis la proksimeco de la fortikaĵo Uruvela. "Tie mi vidis belan lokon, trankvilan boskon kun travidebla rivero, konvena al baniĝado. Li haltis ĉe la rivero Neranĝara en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa vilaĝo Bodgajo, maldikiĝinta pro fasto kaj konfrontata al morto." La priskribo personigas la morton kiel Marao ("morto"), la figuron, kiu ĵaluzie gardas, por ke la estuloj restu subigitaj al la morto pro la cirkulado de renaskiĝo (samutpada). Kiel Gotamo indikas, Marao parolis al li: "Maldike kaj malbele vi aspektas, proksime de morto. Miloj da viaj partoj estas jam mortaj, nur unu ankoraŭ vivas." Marao proponis savi lin, kiam li rezignos pri sia klopodo, sed Gotamo persistis en la serĉado de elirpunkto el la cirkulado de renaskiĝo kaj morto. Kiam Mara cedis, Gotamo ekkonis, ke la tuta memsuferigado kondukis al nenio. Li demandis, ĉu eblas ankoraŭ alia vojo, kaj li trovis la respondon en rememoro pri travivaĵo el la junaĝo. La okazintaĵo, kiun li rememoris, ludis verŝajne gravan rolon en lia evoluo al la vojo de ŝramano: "Kiam mia ŝakja patro estis okupita, mi sidis en malvarmiga ombro de jamboso. Malproksime de la petoj, malproksime de nesaveblaj aferoj mi atingis la unuan mergiĝon (...) konsistanta en ĝojo kaj feliĉo (...). Sekve de tiu ĉi rememoro mi sciis: tio ĉi estas la vera vojo al vekiĝo."[47]

Tiel montriĝis alternativo de asketo, kiu kondukis al la decido interrompi la faston. Gotamo tuj plifortiĝis per rizo kun lakto, kiun proponis al la maldikiĝinta asketo preteriranta Suĝato, virino el proksima vilaĝo. Reakirintaj fortojn li okupiĝis dum la resto de la tago per nova maniero de ekzercado, kiun montris al li lia memoro.[48]

La liberigita humoro de la travivaĵo el juneco estis en malharmonio kun la ĝisnuna sufero pro fasto kaj la retenado de spiro. Gotamo, kiu vivis kun ideologio, ke nuntempa suferado kondukas al la estonta feliĉo, unue dubis pri la vojo, kunigita kun ĝojaj perceptoj. Li timis feliĉan senton, sed fine li akceptis ĝin, ĉar tial li estis malproksime de la petoj kaj la nesaveblaj aferoj.[49]

Inter la praktiko de Gotamo dum ses asketaj jaroj kaj la vojo, kiun montris la rememoro, estis principa diferenco. La doktrinoj pri liberiĝo postulis penegan ŝanĝon de ĉeestaj kondiĉoj de homo per subpremado de naturaj funkcioj kiel la spirado kaj la akcepto de nutraĵoj, la disciplino de korpo aŭ alvoko de esceptaj psikaj statoj. La travivaĵo de Gotamo el sia juneco esprimiĝis kontraŭe, ke nenio estu ŝanĝenda, ke oni klopodu pri nenio. Tio estis restado en la malvarmiga ombro de jamboso, do sur agrabla loko, malproksime de petoj, t.e. en la stato de feliĉo sendezira. Gotamo sidis, kontenta pron tio, kio ĝuste estis. Li perceptis tion, nenion pli li deziris, li volis nenion ŝanĝi pri la tiama momento. Oni koncentriĝu nur al la senpera situacio, limiĝu al simpla observado de la ekzistado mem, de siaj sidado, spirado, momenta pensado kaj sentado. Gotamo laŭ sia rememoro provis denove percepti per tiu ĉi maniero sendezira. Okazis dum tio interna travivaĵo, kiun li priskribis kiel proceso de kvar enmergiĝoj (djanoj).[50]

La unua enmerĝo (djano), kiu respondis al la travivaĵo el rememoro, estis stato senpeta, do sen deziro ŝanĝi la momenton. La pensoj kuniĝis kun senpera perceptado: se la objekto de perceptado estis la spirado, la pensoj ĉirkaŭflugis ĉirkaŭ tiu ĉi proceso kaj registris la unuopajn enspirojn kaj elspirojn. Tiu ĉi nedeviga akcepto de reflektado en la ekzercado estis nova. Al la asketa vojo apartenis haltigi apud la ceteraj internaj funkcioj ankaŭ la pensadon; Gotamo indikis pri la tempo de sia serĉado: "Mi premis la dentojn, mi premis la langon sur la palaton kaj haltigis la pensadon, mi subpremis kaj sufokigis ĝin. La ŝvito fluegis de sur la ŝultroj, kvazaŭ forta viro prenus pli malfortan homon je la kapo kaj la ŝultroj. Malsame al tiu ĉi dolora progreso, en la nova ekzercado aperis feliĉa korpa sento kaj ĝojaj emocioj." Gotamo poste spertis, kiel la pensado post ia tempo trankviligis lin, se li restis en tia trankvila kaj koncentriĝa stato. Venis la interna trankviliĝo, plie akompanata de sento de feliĉo kaj ĝojo. Tion ĉi li indikis kiel la duan enmerĝon.[51]

La tria enmerĝo markiĝas per egaleco: Gotamo daŭrigis atentemon al tio, kio okazis. Nerompita per pensoj aŭ deziroj, li simple perceptis. La ĝojaj emocioj dume foriris, dum la korpa sento de feliĉo restis plu.

 
La unua interpretado de darmo de la budho Gotamo, pentraĵo el tajlanda bikŝuejo Wat Chedi Liem.

Fine li postlasis antaŭ tion ĉi, por ke en la kvara enmerĝo li spertu staton, kiu markis sin nur per egaleco kaj pura ekzistado en la ĉeesto: li simple perceptis, kio estis. Nek la pensoj, nek la atendado, nek la doloro, nek la ĝojoj malpurigis lian perceptadon de la momento. Dumtage Gotamo dediĉis sin al tiuj ĉi absorboj. La pensado aŭ la sentado de feliĉo, kontraŭ kiuj li batalis kiel asketo, por ke li ne ligu sin al la mondo kaj la reesto, fariĝis liaj motivigantaj faktoroj. Iom post iom en la paso de absorbo sensignifiĝis kaj liberigis la lokon al la koncentriĝinta stato de pura observado. Vespere Gotamo sidiĝis kun krucigitaj kruroj sub arbon kaj promesis, ke li ne leviĝos antaŭ ol li atingos liberiĝon. Jen ankoraŭ unufoje alpaŝis al li Marao, la morto. Al miriga demando, kial Gotamo ne timas ĝin, ĝi ricevis respondon, ke danke al afableco kaj aliaj honorecoj, kiujn Gotamo praktikis en pasinta vivo, li iĝis kuraĝa. Kiam Marao dubis kaj volis scii, kiu povus pruvatesti tiajn ĉi aferojn, Gotamo diris: "Tiu ĉi vasta lando estu mia atestanto per tio, ke ĝi ektremu sesfoje per sep ektremoj." Kaj tuj leviĝis ŝtormiga tertremo. Tiu ĉi legendo kondukis al ofta bildigado de Gotamo en arto: li sidas kaj per la dekstra mano tuŝas la teron, per kiu li tiel alvokas la atestanton. La tradicio levis la mitan informon pri la triumfo super Marao super rakontado pri la vekiĝo, ĉar la liberiĝo el la renaskiĝado signifas samtempe venkon super la morton, kiu montriĝas kiel alia flanko de la naskiĝo.

Per la kvara enmerĝo Gotamo akiris kapablon esti perfekte en la estanteco, eĉ ne klopodante tion per pensoj aŭ petoj. Kiam noktiĝis, li koncentriĝis pri elirpunkto de ĉiuj sciencoj pri la liberiĝo, pri sia enplektiĝo en cirkuladon de renaskiĝado kaj tiel li kaŭzis la vekiĝon. Per tio, ke li celis sian atentemon al ĉeestigo de la antaŭaj ekzistadoj, enpaŝis iom post iom en lian konscion biografioj de la pasintaj vivoj: "Tie mi vivis en tiu ĉi familio. Tiaj estis mia stato, profesio, feliĉo kaj doloro. Tia estis mia morto, kaj kiam mi mortis tie, mi renaskiĝis denove ĉi tie." Fine li konsciis centmilojn de antaŭaj vivoj kaj lia rememoro tuŝis ĝis la komenco de tiu ĉi mondo en antaŭe ekzistantaj mondoj. Li vidis, ke la mondoj tiel, kiel la vivoj, sekvas unu post la alia, en senfina pereado kaj estiĝado.

Poste Gotamo turniĝis al la leĝoj de reesto. Li observis malaperadon kaj aperadon de estuloj, por ke li ekkonu, kiel la estuloj, kiuj en la pensoj, vortoj kaj faroj kondutis malbone, (...) venas mortinte en la suban mondon, dume tiuj, kiuj faris bonon, ricevis pli favoran reeston. Gotamo vidis, kiel homoj per siaj faroj (karmo) kontribuas al la paso de propra sorto kaj laŭ tio ili estas en la cirkulado de renaskiĝado subigitaj al senĉesa ascendo kaj descendo. Fine Gotamo ekcelis sian atentemon al eliro el la cirkulado de renaskiĝado, al neniigo de malpurigaĵoj, kiel li markis tion en la ĝajnisma terminologio. Ĝajnistoj klarigis la rilaton de daŭra ĝivao al pasemaj korpoj tiel, ke en la ĝivo enfluas dum la korpaj faroj fajnaj materialaj substancoj, kiuj ligas lin al la mondo. La neniigo de tiuj ĉi malpurigaĵoj (asrava) tial estis la liberigo de ĝivao el la renaskiĝado. Gotamo jam rezignis pri la klopodo haltigi influojn per subpremo de faroj. Li superis la renaskiĝon per ekkono de la vero. La tradiciaj budhismaj tekstoj parolas pri kvar noblaj veroj kiel pri esenco de la doktrino de Gotamo: Tio ĉi estas doloro, tio ĉi estas estiĝo de la doloro, tio ĉi estas pereo de la doloro, tio ĉi estas pado, kondukanta al la pereo de doloro. La ideo, ke la senpera kaj koncentriĝinta observado de la afero senvualigos kaŝitajn kondiĉojn kaj principojn, fariĝis baza opinio de budhismo. Kiam li ekkonis la vivon kiel sinsekvon de la naskiĝo kaj la morto, la leĝoj, kiuj estas ties bazo kaj elirpunkto, Gotamo sciis: La cirkulado de renaskiĝo estas finita.

Okulfrapa pri la priskribado de la vekiĝo estas tio, ke ni trovos ĉi tie eĉ ne vorton pri la liberiĝo de ĝivaoatmano el la renaskiĝado. Tio ne signifas, ke Gotamo estus malkovrinta malantaŭ la pasema mondo ion daŭran. Ĝuste tiu ĉi pasemo kreis enhavon de la vekiĝo, la proceson de la renaskiĝado, pereado kaj estiĝado de mondoj. Nek la kvar noblaj veroj kiel la vojo el la renaskiĝado kaj la celo ne parolas pri trovo de io daŭra, sed pri la pereo de doloro. Tiel pricipe diferenciĝis ne nur la vojo, kiun Gotamo elektis, sed ankaŭ ties celo de aliaj hindaj instruistoj de la liberiĝo.

Dum sep tagoj, kiuj sekvis post la vekiĝo, Gotamo pripensis pri tio, kion li travivis. Li trovis novan klarigon de la renaskiĝo, kiu respondis al lia nova sperto: Ne neŝanĝema ĝivao aŭ atmano vagadas en diversaj korpoj per la morto kaj la renaskiĝo, prefere proceso de la ekzistado sen la komenco kaj sen la fino alportas senĉese novajn formojn. Tio, kio kunigas la sinsekvajn sekvantajn vivojn, ne estas neŝanĝema principo, sed seninterrompa paso, en kiu estiĝas unu pasema estulo post la alia. La estiĝo kaj la pereo de formoj dum tio ne estas libervola; ĝi efektiviĝas laŭ leĝoj, ke la kvalito de la ĉeestaj faroj (karmo) formas la farojn de la estonta vivo. Tiujn ĉi koneksojn Gotamo resumis nokte la sepan tagon post la vekiĝo en instrukcion pri dependa ekesto, en sian klarigon de la proceso de renaskiĝado, kiu fariĝis kerno de filozofia doktrino de budhismo.

La duan tagon post la vekiĝo preteriris bramano. Gotamo instruis lin pri tio, kio farigas el homo la ĝustan brahmanon, nome ne la naskiĝo en la varno, sed la superigo de la malbono en si. Ŝajnas, kvazaŭ la tradicio volus per tio en la informo pri la vekiĝo lasi eksoni la gvidigan ideo de plua agado de Gotamo: Ne validas privilegio de naskiĝo, sed nur propra klopodo.

La trian semajnon seninterrompe pluvis. Gotamo sidis en la pluvo kaj vento. Sed la mito montras, kiel aktiveco de la mondo ne povas distri Gautamon: Muĉalindo, la raĝo de la nagoj, la naturspiritoj kun serpenta aspekto, ŝirmis Gotamon antaŭ torento de akvo. Ŝatata elemento de budhisma arto fariĝis motivo, kiel raĝo nago kun krono de siaj sep kapoj protektas Gautamon.

Post la ŝtormo venis sur la vojo komerca karavano. Du komercistoj, Trapuŝo kaj Baliko, proponis al Gotamo sian plej bonan manĝaĵon, por ke li plifortigu sin. Lia personeco tiel efikis je ili, ke antaŭ ol ili vojaĝis pluen, ili proklamis sin spontanee kiel liaj lernantoj. Gotamo ĝis nun ne pensis pri tio, ke li dividu sin kun siaj ekkonoj kun aliaj. Sed la renkontiĝo kun la komercistoj alportis demandon, ĉu li estus transdononta la malkovritaĵojn plu. Li dubis, ĉu liaj spertoj estus kompreneblaj al la ceteraj: Se mi predikus doktrinon kaj ne estus komprenita, tio alportus al mi (sensencan) penegon kaj elĉerpiĝon. Brahmano Svajampati, la potenca dio, perceptis en sia ĉiela mondo tiujn ĉi pensojn kaj aperis antaŭ Gotamo "kun rapideco, kun kia la forta viro etendos sian brakon". En gesto de profunda estimo la dio nudigis la brakon, surgenuiĝis kaj petis Gautamon, por ke li heroldu sian doktrinon. Eĉ se devus esti nur malgranda kvanto de tiuj, kiuj ekkomprenus, li devus faronta tion pro ili.

Tiu ĉi epizodo dokumentas la opinion de Gaŭtamo, ke la dioj estas nur pasemaj estuloj en la cirkulado de reesto, eĉ kiam ilia potenco estas pli granda kaj ilia vivo pli longa ol la potenco kaj vivo de homo. Ĉar la Budho venis super la estiĝado kaj pereado, li estas adorata kiel "instruisto de dioj kaj homoj". Gotamo plenumis la peton de dio per eldiraĵo: "La pordego de senmorteco estu malfermita, kiu havas orelojn, aŭdu kaj fidu!"

Li volis unue sciigi siajn ekkonojn al la eksaj instruistoj Arad Kalam kaj Udrak Ramaputro, sed la dioj informis lin, ke ambaŭ jam mortis. Li do decidiĝis, ke li iros en Benareson, por ke li trovu kvin kunulojn, kiuj antaŭ unu monato forlasis lin. Survoje li renkontiĝis kun Upaga, la asketula ŝramano, kiu ravigeme demandis: "Viaj trajtoj brilas per klara trankvilo (...) Kiu estis via majstro, kies doktrinon vi sekvas?" Kiam Gotamo respondis, ke li mem trovis la vojon al la vekiĝo kaj neniu en la Tero kaj inter la dioj ne egaliĝos al li, tio estis por la asketulo evidente tro. Li kapbalancis kaj iris tra sia vojo. La epizodo montras miskomprenon, kun kiu la novaj ekkonoj de Gotamo devis kunpuŝiĝi en rondoj de la tradiciaj ŝramanoj.

 
Pentraĵo de la parinirvano de la budho Gotamo en la Sutro de la perfektiĝo de la saĝeco en ok mil linioj en Sanskrito (Aṣṭasāhasrikā Prajñāpāramitā Sūtra), Nalando, Biharo, Barato, ĉirkaŭ 700-1100 p.K.

En gazela parko Isipatano, hodiaŭa Sarnato, apud Varanasio, li retrovis siajn kvin eksajn kunulojn. Kiam ili de malproksime ekvidis lin, ili interkonsentiĝis, ke Gaŭtamon, kiu ĉesis fasti sin, neniel estiminde bonvenigos. Sed kiam li venis pli proksimen, ili ja proponis al li lokon por eksidi kaj akvon. Sinsekvo de vortoj, kiujn li parolis al ili, servas al budhisma prezento kiel bazo de la tradicio. Gotamo eliradis el la komuna pasinteco, por ke li klarigu, ke antaŭe praktikata asketo estis same ekstrema kiel la vivo pro la ĝuoj, kiu forlasis la ŝramanon. Gotamo klarigis al siaj aŭskultantoj la mezan vojon en formo de nobla okobla vojo, la praktiko, kiu enhavas ĉiujn terenojn de la vivo kaj ensumigas elementojn de kompreno, pensado, parolon, traktado, vivon, klopodon, atentemon, koncentriĝon. Li markis tiun ĉi padon kiel la kvaran el la kvar noblaj veroj, kiun li trovis en lasta fazo de la vekiĝo. La unua vero priskribas ekzistad-situacion de homo: naskiĝo, maljuniĝado, malsano, mortado estas suferoj; malĝojo, lamentado, doloro, malkontento kaj maltrankvilo estas suferoj; kunigo kun malagrabla, apartigo de agrabla estas suferoj (...). La dua vero demandas al estiĝo de la sufero: Tio estas tiu soifo, kiu kondukas al la nova renaskiĝo, akompanata de ĝuo kaj apetito, jen tie jen tie ĝojanta pro io, nome la soifo pri sensa ĝojo, la soifo pri la vivo (...). Tio ĉi estas (la tria) nobla vero pri pereo de la sufero: Tio estas pereo de la soifo per ties perfekta neniigo. Tio efektiviĝos helpe de nobla okobla vojo.

Kiam Gaŭtamo estis fininta la unua prezenton (dharmaĉakrapavatana sutro - ekturnigo de rado de scienco) al liaj eksaj kvin kunuloj, Kaŭndinjo atingis la unuan gradon de vekiĝo, pli poste sekvis lin ankaŭ la ceteraj kvar asketuloj. Ili fariĝis tiel bazo de bikŝua komunumo de samgo. La nobla dosktrino estis transdonita, ekturniĝis rado de la darmo (darmorado).

Instruisto de dioj kaj homoj redakti

En la unuaj semajnoj post la vekiĝo estis apenaŭ antaŭsenteble, ke el la malgranda trupo de ŝramanoj de Gotamo en Gazela parko Isipatana estiĝos movado kun la monda eĥo. Sed la okazintaĵoj rakontas, kiel Gotamo reakiris Trapusa-on, Bhallika-on kaj la kvin ŝramanojn kaj kio estis la tipa por la estontaj sukcesoj: liaj instruista agado kaj eminenta argumentado alkondukis al li pluajn samideanojn. Apenaŭ troviĝos temo, kiun Gotamo dum 45 jaroj inter la vekiĝo kaj sia morto ne tuŝus. La ŝramanoj en la senhejma stato vidis lin precipe kiel instruiston de la liberiĝo, kiu per siaj faroj al la ekzercado de absorbado montris la elirpunkton el la cirkulado de renaskiĝo. Sed per tio lia agado ne elĉerpiĝis. Li servis al homoj de ĉiuj tavoloj kiel konsilanto, kiu okupiĝis per ĉiuj penseblaj temoj ekde la devoj de reganto tra la leĝoj de la monda historio ĝis la konduto en geedzeco kaj familio, ekde la ĝusta manipulado kun posedaĵo tra la mondoj de dioj ĝis la purigado de dentoj.

La vojaĝado de Gotamo kaj prezentado de lia doktrino, kiu daŭris longajn dekjarojn, ne restis sen sekvoj en lia sano. En la okdeka jaro de lia vivo la venanta malforteco estis senĉese pli videbla. Post manĝo ĉe sia samideano, forĝisto Ĉunda, Gotamo grave malsaniĝis. Li suferis fortajn dolorojn kun klara konscio kaj ne lasis influi per ili sian menson. En bosko apud Kuŝinagari Gotamo lasis establi lokon, kie li volis morti kaj ekkuŝis "kun klara konscio sur la dekstran flankon, simila al leono, kun unu kruro trans la alia". Anando, la amiko de Gotamo, estis profunde malbonhumora kaj ploris. Sed Gotamo kvietigis lin per tiuj ĉi vortoj: "Ananda, ne malĝoju, ne lamentu, jam antaŭe mi ja diris, ke ĉio, kio estas al homo kara, devas perei, devas ĉesi, ne povas persisti por eterne. Kiel povus okazi, ke tio, kio estiĝis, kio leviĝis, ne disfalus? Tio ne eblas."

Post la morto de Gotamo lia korpo estis bruligita sur ŝtiparumo kaj post la bruligo de kadavro okazis disputo inter delegitaroj de diversaj ŝtatoj, kiuj intertempe venis. Ĉiu el ili metis pretendon al la relikvoj en cindro, por ke ĝi konstruu monumenton por ili. Unu el la ĉeestantaj brahmanoj, Drona, opiniis, ke ne estas ĝuste disputi pri la ostoj de viro, kiu instruis pacamemon. Fine estis decidite dividi la relikvojn kaj establi tombŝtonojn (stupaojn) omaĝe al la memoro pri Gotamo en diversaj regionoj[52].

Ŝariputro (sanskrite शारिपुत्र, Śāriputra aŭ palie सारिपुत्त, Sāriputta) kaj Maŭdgaljajano (sanskrite मौद्गल्यायन, Maudgalyāyana; palie मोग्गल्लान, Moggallāna), ankaŭ konata kiel Mahāmaudgalyāyana aŭ Mahāmoggallāna, estis du el la du ĉefaj viraj disĉiploj de la Budho.

Mahakaŝjapo estis unu el la ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo kaj partoprenis kaj gvidis la unuan budhisman koncilion. Laŭ la budho Gotamo, li estis la suprema en asketaj praktikoj el la bikŝuoj.

Literaturo redakti

La "Ĝatakoj" (sanskrite जातक, Jātaka, Rakontoj de naskiĝoj) estas vasta korpo de literaturo el Barato, pri la pasintaj naskiĝoj de budho Gaŭtamo en kaj homa kaj besta formo.

La Budho en aliaj religioj redakti

Hinduismo redakti

Laŭ la Bagavata purano 1.3.24 (Śrimad-Bhagavata) la budho Gotamo estas la naŭa avataro de Viŝnuo, kiu volis forturni la hindan popolon de tiam tre ŝatataj bestaj oferoj. Tial li instruis pri la nevundado (ahimsa) al la vivaj estuloj (tiu ĉi principo estas jam konata el la Upaniŝadoj). La identeco de tiu ĉi budho kun la budho Gotamo estas disputebla. Pli verŝajne estas, ke temas pri budho el iu el antaŭaj jugoj. Tiu ĉi purano (2.7.37) indikas ankoraŭ unu, pli antaŭan ol la budho Gotamo. Da avataroj estas laŭ ĝi (1.3.26) senfina kvanto kaj simila koncipo de senfine multaj budhoj estas konata el mahajano. Ankaŭ la mahajana ikonografio estas proksima al la veda (ekz. lotuso, sur kiu la budhoj sidas kaj kiu prezentas lian śakti, vidu mantron Oṃ maṇi padme hūṃ). En Nepalo, la ikonografioj de ambaŭ tradicioj estas preskaŭ identaj[53].

La similecoj de priskriboj de la budho Gotamo en la budhismaj tekstoj kaj Kriŝno en la Bagavadgito ne eskapis al atentemo de sciencistoj. K.N. Upadhyaya skribas: "Miriganta pro sia simileco kun la Bagavadgito, la aspekto kaj atmosfero mem, en kiu la Budho aperas en Sad dharma Pundarika, estas mirige supernatura. Tiel kiel kosma aspekto de Kriŝno en la Bagavadgito estas priskribata kiel tiu, kiu eldonas brileman brilon briliganta treegan spacon de infero ĝis 18000 regionoj de la budhoj".[54]

Budhistoj ne konsideras la budhon Gotamon kiel dion aŭ enkorpigon de ia diaro. Tiu ĉi aliro de hinduismo estas iam prezentata kiel klopodo absorbi la budhismon, kiu akiris en Barato signifan postenon. Sed falo de budhismo en Barato ne estas aljuĝata al tiu ĉi ensumigo de la budho Gotamo inter religiajn figurojn de la hinduismo, sed disvastigado de neduala vedanta filozofio, kiu povis stariĝi kontraŭ fajna kaj prilaborita filozofio de budhismo.

Islamo redakti

Kelkaj muslimoj kredas, ke la budho Gotamo estas la sama persono, kiu estas priskribata en Korano kiel Dhul-Kifl, kaj do Gotamo estis profeto de islamo. La signifo de la vorto Dhul-Kifl estas neklara, sed laŭ tiu ĉi opinio eblas ties signifon traduki kiel viro el Kifl. Kifl estas transskribo de araba prononcado de la vorto Kapilavastuo, kiu estas urbo, kie Gotamo vivis ĝis sia 29-a jaro. Sed superanta opinio estas, ke Dhul-Kifl estis persono diferenca de la budho Gotamo kaj ke entute ne temis pri la profeto, aŭ ke Dhul-Kifl estis profeto en la Biblio nomata Ezekielo.

Notoj redakti

  1. Baroni: "La saĝulo de la ŝakjoj" (Baroni, 2002, p. 230)
  2. El tathāgata, tiu, kiu alvenis al la aferoj tiel, kiel ili estas, la epiteto plej ofte uzita de la budho Gotamo por paroli pri si mem, kaj ankaŭ uzita de liaj disĉiploj.
  3. Aparte, ankaŭ ekzistas la esperantigoj budao kaj buddo, la lasta, proponita de Zamenhof, sed ili nuntempe estas malofte uzataj.
  4. Tathatābhūtatathatā estas terminoj tradukebla kiel tieleco, kiuj esprimas realon kiel la aferoj tiel, kiel ili estas
  5. El Śākyamuni Buddha.

Referencoj redakti

  1. Baroni, 2002, p. 230 angle
  2. Boeree, C George. An Introduction to Buddhism. Shippensburg University. Alirita 10 September 2011. angle
  3. 3,0 3,1 3,2 Attwood, Jayarava. Siddhārtha Gautama: What's in a Name?. Academia.edu. Alirita 23 Septembro 2017.
  4. Müller, F. Max (1860) "Buddha and Buddhism" in Müller et al. Studies in Buddhism. NewDelhi: Asian Educational Services, 1999, p.1-15.
  5. The Life of Siddhartha Gautama. Alirita 2008-03-27.
  6. Oxford dictionary of Buddhism; P296
  7. Pali-English Dictionary. Motilal Banarsidass Publishers Private Limited, Delhi (1993). Alirita 24 Septemro 2017.
  8. Journal of the American Academy of Religion: The Buddha as Teacher. Oxford University Press (1978). Alirita 24 Septemro 2017.
  9. Vinaya Maha-Vagga I, 23-24.
  10. (Oct 1965) “A New Document of Indian Painting Pratapaditya Pal”, The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland, p. 103–111. 
  11. World Religions[rompita ligilo] Warren Matthews - 2012
  12. O'Connell Walshe, Maurice. Siṃsapā Sutta. 1985 Buddhist Publication Society. Alirita 23 Septembro 2017.
  13. Siddhartha Gautama: "The Buddha" Lisa Zamosky - 2007
  14. Heritage of Buddha: The Story of Siddhartha Gautama Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Celina Luzanne - 2006
  15. The Awakened One: A Life of the Buddha Sherab Chodzin Kohn, ‎Sherab Chödzin - 2000
  16. Buddhism, Taoism, and Other Far Eastern Religions J. Isamu Yamamoto - 1998
  17. Gautama Buddha: The Lord of Wisdom Rohini Chowdhury - 2011
  18. Narada. (1992) A Manual of Buddhism. Buddha Educational Foundation. ISBN 967-9920-58-5.
  19. Maha-parinibbana Sutta (DN 16), verse 56
  20. Lopez. (1995) 'Buddhism in Practice'. Princeton University Press.
  21. Mahāvastu 1,355
  22. Dīgha Nikāya 2.52
  23. Mahāvaṃsa II.21-4
  24. Buddhavaṃsa
  25. Die Lehrreden des Buddha. Die Längere Sammlung. Digha-Nikaya. Übers. v. Karl Eugen Neumann 4. Auflage, Beyerlein und Steinschulte, Herrnschrot 1996, ISBN 3-931095-15-0.
  26. Die Lehrreden des Buddha. Die Mittlere Sammlung. Majjhima Nikaya. Übers. v. Kay Zumwinkel (jetzt Mettiko Bhikkhu). Jhana, Oy-Mittelberg 2001, ISBN 3-931274-13-6.
  27. Die Lehrreden des Buddha. Die Gruppierte Sammlung. Samyutta-Nikaya. Übers. v. Geiger/Nyanaponika/Hecker. Beyerlein & Steinschulte, Herrnschrot 1997.
  28. Die Lehrreden des Buddha. Die Angereihte Sammlung. Anguttara-Nikaya. Übers. v. Nyanatiloka. Überarb. und hrsg. von Nyanaponika. 5. Auflage, J. Kamphausen & Aurum, Bielefeld 1993 (= München 1922/23), ISBN 3-591-08218-X.
  29. Reden des Buddha. Lehre, Verse, Erzählungen. Hrsg. Heinz Bechert. Herder, Freiburg im Breisgau/Basel/Wien 1993, ISBN 3-451-04112-X.
  30. Gautamo Buddha: Die vier edlen Wahrheiten. Texte des ursprünglichen Buddhismus. Hrsg. Klaus Mylius. Deutscher Taschenbuch Verlag, München 1985 (dtv klassik 2166).
  31. Buddha - Die Reden Gotamo Buddhos. Aus der mittleren Sammlung Majjhimanikayo des Pali-Kanons. Übers. V. K.E. Neumann, Edition Lemperz, ISBN 3-933070-86-4.
  32. Jones, J.J. (trans.) (1949–56). The Mahāvastu (3 vols.) in Sacred Books of the Buddhists. London: Luzac & Co. volume1 volume 2 volume 3
  33. Cousins, LS (1996). "The dating of the historical Buddha: a review article Arkivigite je 2011-02-26 per la retarkivo Wayback Machine", Journal of the Royal Asiatic Society (Third Series) 6 (1), 57–63
  34. Buddha gut hundert Jahre älter als angenommen welt.de, 27. November 2013
  35. Lebte Buddha früher als gedacht?, in:Spektrum der Wissenschaft, Nr. 2, Februar 2014, S. 10.
  36. Life of the Buddha (Part One) 3. The Naming Ceremony Beschreibung der Namensgebung (englisch).
  37. Ryutaro Tsuchida: Die Genealogie des Buddha und seiner Vorfahren; in: The Dating of the Historical Buddha, Teil 1, S. 110–112.
  38. Harry Falk: Schrift im alten Indien: ein Forschungsbericht mit Anmerkungen. Band 56 von Script Oralia, Gunter Narr Verlag, Tübingen 1993, ISBN 3-8233-4271-1, S. 108
  39. Dígha Nikáya (DN 16.6.2), Maháparinibbána Sutta
  40. Maha-parinibbana Sutta, Translated from the Pali by Sister Vajira & Francis Story: Hier sind compounded und compounded things wichtige Begriffe.
  41. Dígha Nikáya (DN 16.3.6), Maháparinibbána Sutta
  42. Jones, J.J. (trans.) (1949–56). The Mahāvastu (3 vols.) in Sacred Books of the Buddhists. London: Luzac & Co. vol. 1, vol. 2, vol. 3
  43. Michael Carrithers: Der Buddha. Eine Einführung. („The Buddha“) Reclam, Ditzingen 1996, ISBN 3-15-003941-X (mit einem Essay von Günther Debon)
  44. Thích Nhất Hạnh: Wie Siddhartha zum Buddha wurde. Eine Einführung in den Buddhismus. Theseus-Verlag, ISBN 978-3-4233407-3-1.
  45. Hans Wolfgang Schumann: Der historische Buddha. Leben und Lehre des Gotama. Hugendubel, München 2004, ISBN 3-89631-439-4.
  46. Ulrich Schneider: Der Buddhismus. Eine Einführung. 4. Aufl. Primus Verlag, Darmstadt 1997, ISBN 3-89678-501-X.
  47. Hajime Nakamura: Indian Buddhism: a survey with bibliographical notes. Motilal Banarsidass. 1980, ISBN 978-81-208-0272-8.
  48. Oliver Freiberger, Christoph Kleine: Buddhismus. Handbuch und kritische Einführung. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2011. ISBN 978-3-525-50004-0.
  49. Edward Conze: Der Buddhismus. Wesen und Entwicklung. ("Buddhism. Its essence and development"). 10. Aufl. Kohlhammer, Berlin et al. 1995, ISBN 3-17-013505-8 (Kohlhammer-Taschenbücher; 5).
  50. Volker Zotz: Buddha mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten (rowohlts monographien; 50477). 6. Aufl. Rowohlt, Reinbek 2001, ISBN 3-499-50477-4.
  51. Aŝvagoŝo: The life of the Buddha. A Poem. University Press, New York 2008, ISBN 978-0-8147-6216-5.
  52. Hermann Hesse: Siddhartha. Eine indische Dichtung. Suhrkamp, Frankfurt/M. 1987, ISBN 3-518-36682-3 (Nachdr. d. Ausg. Berlin 1922).
  53. Buddha. Alirita 13 July 2015.
  54. K.N. Upadhyaya, The impact of the bhakti movement on the development of Mahayana Buddhism" (Studies in History of Buddhism: Papers presented at the International Conference on the History of Buddhism at the University of Wisconsin, Madison, August, 19-21, 1976/edited by A.K. Narain. Reprint. First published in 1980. Delhi, B.R., 2000. ISBN 81-7646-104-0, str. 349-358)
  Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 03.08.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti