Parinirvano
budhisma termino; la fina nirvano ĝuata post morto de estulo atinginta nirvanon (budho, arahanto, ktp.)
Parinirvano estas la fina estingiĝo kaj liberiĝo de sansaro. En mahajana budhismo, laŭ la Mahāparinirvāṇasūtra, ĝi estas kie la vera budha atmano estas.
Parinirvano | |
---|---|
Tradukoj de परिनिर्वाण (parinirvāṇa) | |
Palie | परिनिब्बान (parinibbāna) |
Sanskrite | परिनिर्वाण (parinirvāṇa) |
Sinhale | පරිනිර්වාණය (parinirvāṇaya) |
Ĉine | 般涅槃 (bōnièpán) |
Japane | 般涅槃 (hatsunehan) |
Kmere | បរិនិព្វាន (Parek Nippean) |
Koree | 반열반 (banyeolban) |
Tibete | མྱང་འདས། (myang 'das) |
Birme | ပရိနိဗ္ဗာန် (parinibbaran) |
Taje | ปรินิพพาน |
Terminaro de Budhismo | |
La parinirvano de la budho Gotamo
redaktiLa rakonto pri la parinirvano de la budho Gotamo aperas en la Mahāparinibbānasutta (DN 16) en la Saṃyuttanikāya (SN 6.15) kaj en la Mahāvaṃsa en Palio. Kaj en la Mahāparinirvāṇasūtra en T99 p253c-254c, la Ekottara-āgama (T125 p750c), la Buddhacarita kaj la Avadāna-śataka en Sanskrito. Ĝi ankaŭ aperas en ĉinaj sutroj, kaj en la Vinajo de antikvaj skoloj en Ĉinio, kiel Sarvāstivāda kaj Mahāsāṃghika.
La plej antikva kaj kerna evento el ĉiu versio estas la elestingiĝo de la budho Gotamo en Kuŝinagaro kaj la funebro post ĝi.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Bareau, Andrė: La composition et les étapes de la formation progressive du Mahaparinirvanasutra ancien, Bulletin de l'École française d'Extrême-Orient 66, 45–103, 1979