Lotuso laŭ PIV estas

  1. grupo de herboj kaj arbustoj el la planta familio de fabacoj, kiuj karakteriziĝas per trifingraj follioj havantaj ebenrandajn folierojn kaj kun umbele aranĝitaj floroj kaj multsemaj, rondformaj guŝoj,
  2. iuj difinitaj akvoplantoj, specioj el nimfeacoj, nome hinda lotuso (latine) Nelumbium speciosum laŭ Willd. respektive Nelumbo nucifera laŭ Gaertn. - vidu la foton dekstre) kaj specioj de nimfeo, nome egipta lotuso (latine Nymphæa lotus laŭ Linnaeus kaj Nymphæa Cœrulea laŭ Sav.), kiuj estis aparte gravaj en la antikva egipta kaj hinda arto - interalie la lotuso estas la sankta signo de la budhismo).
  3. frukto, kiu laŭ la greka legendo forgesigis la patrolandon al al homoj, kiuj ĝin manĝis, kaj
  4. nordafrika arbo, specio de zizifo (latine Zizyphus lotus el la planta familio de ramnacoj al kiu oni atribuas la legendan frukton laŭ signifo 3).
floro de la lotusa specio Nelumbo nucifera en la botanika ĝardeno de Adelajdo, Aŭstralio

Aparte de tio ankoraŭ diversaj sociaj organizoj kaj industriaj entreprenoj respektive siaj produktoj uzas la vorton en sia nomo.

Laŭ Francisko Azorín lotuso estas Akvema vegetaĵo abunda ĉe la Nilo-bordoj k. ofte kopiita en arkitekturaj ornamoj.[1] Li indikas etimologion el la greka lotos kaj de tie la latina lotus (lotus edulis).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 129.
  2. Azorín, samloke.