IŝvaroIshvara (en Sanskrito: ईश्वर, IAST: Īśvara)/Parabhraman estas koncepto en Hinduismo, kun ampleksa gamo de signifoj kiuj dependas el la epoko kaj el la skolo de Hinduismo.[1][2] En antikvaj tekstoj de Hinda filozofio, depende de la kunteksto, Iŝvaro povas signifi supreman animon, reganton, senjoron, reĝon, reĝinon aŭ edzon.[1] En mezepokaj hinduaj tekstoj, depende de la skolo de Hinduismo, Iŝvaro signifas Dion, Supreman Estaĵon, ĉiesan dion, aŭ specialan memon.[2][3][4]

En Viŝnuismo, Ŝivismo kaj Ŝaktismo, Viŝnuo, Ŝivo kaj Ŝaktio respektive estas Para Brahman. Mahaganapati estas konsiderara kiel Para Brahman fare de la Ganapatja sekto. Kartikeja estas konsiderata kiel Para Brahman fare de la Kartikeja sekto.

En tradicia Bhakti movadoj, Iŝvaro estas unu aŭ pliaj diaĵoj de individua prefero el la Hinduisma politeisma kanono de diaĵoj. En modernaj sektaj movadoj kiel Arja Samaĝ kaj Brahmoismo, Iŝvaro prenas la formon de monoteisma Dio.[5] En la joga skolo de Hinduismo, temas pri ajna "ĉiu diaĵo" aŭ "spirita inspiro".[6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Monier Monier Williams, Sanskrit-English dictionary, Serĉu Izvara, Universitato de Kolonjo, Germanio.
  2. 2,0 2,1 Dale Riepe (1961, Represita en 1996), Naturalistic Tradition in Indian Thought, Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120812932, pp. 177-184, 208-215
  3. Ian Whicher, The Integrity of the Yoga Darsana, State University of New York press, ISBN 978-0791438152, pp. 82-86
  4. Mircea Eliade (2009), Yoga: Immortality and Freedom, Princeton University Press, ISBN 978-0691142036, pp. 73-76
  5. RK Pruthi (2004), Arya Samaj and Indian Civilization, ISBN 978-8171417803, pp. 5-6, 48-49
  6. Lloyd Pflueger, Person Purity and Power in Yogasutra, en Theory and Practice of Yoga (Eldonisto: Knut Jacobsen), Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120832329, pp. 38-39