Frankfurter Neue Presse

Frankfurter Neue Presse (prononco [FRANKfurta noje PREse], mallonge FNP) estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde 15-a de aprilo 1946 aperas ĉiutage (la dimanĉa eldono nomiĝas Neue Presse am Sonntag). La redaktista stabo mempriskribas la gazetan politikan tendencon kiel "konservativa".

Frankfurter Neue Presse

emblemo

periodaĵo
Speco ĉiutaga

Establodato 15-a de aprilo 1946

Retejo fnp.de
vdr

La regione ĉefaj konkuraj gazetoj estas la konservativa-liberala Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj la maldekstre liberala Frankfurter Rundschau, sed ankaŭ la regiona eldono de la bulvarda gazeto Bild.

Eksteraj ligiloj redakti