Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo
La Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo en Frankfurto ĉe Majno, germane Kaiserdom St. Bartholomäus, estas la plej granda eklezia konstruaĵo de la urbo kaj iama kolegiatopreĝejo. Kiel iama elekto- kaj kronadopreĝejo de la romgermanaj imperiestroj la katedralo estas unu el la gravaj konstruaĵoj en la historio de la Sankta Romia Imperio kaj validis ĉefe en la 19-a jarcento kiel simbolo de nacia unueco.
Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo | ||
---|---|---|
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 50° 6′ 38″ N, 8° 41′ 6″ O (mapo)50.1105568.685Koordinatoj: 50° 6′ 38″ N, 8° 41′ 6″ O (mapo) | |
Arkitekto | Madern Gerthener | |
Estiĝo | 1550 | |
Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo | ||
Vikimedia Komunejo: Kaiserdom St. Bartholomäus (Frankfurt am Main) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La nuna domo estas la tria preĝejo sur sama loko. Antaŭaj konstruaĵoj elfositaj dum la malfrua 19-a jarcento estas spureblaj ĝis en la 7-a jarcento. La antaŭhistorio estas intime ligita per sia rolo kiel eklezia egalaĵo al la reĝopalaco je Frankfurto kun la ĝenerala historio de Frankfurto kaj ties malnova urbocentro.
La nuna preĝejo esence ekestis inter 1250 kaj 1514, kiam oni devis fermi la preskaŭ finkonstruitan okcidentan turon pro manko de mono per provizora kupolo, kiu unika en centra Eŭropo stampos la urban vidaĵon trans jarcentoj. Nur la 19-a jarcento finkonstruis la – arĥitekture ankoraŭ unikan – turon laŭ la planoj konserviĝintaj el la mezepoko.
Temas pri la tipo de trinava halopreĝejo kun kvin-okona ĥoreja finaĵo kaj almetita okcidenta turo sur kvadrata plano. Pro la tre mallonga laŭlonga domo, kiu konsistas pro urbokonstruaj kialoj el nur tri naveroj, kaj la tre longa transversa navo la katedralo montras la formon de centrodomo.