Muzeo pri bierfarado (Altenburg)

La Muzeo pri bierfarado (germane: Brauereimuseum) troviĝas en Altenburg, Germanujo.

Ene de la muzeo.

Priskribo redakti

Bierfarado havas tradicion sufiĉe longan en Altenburg. Jam Henriko la 3-a (Meißen) , markigrafo de Turingio permesis al la urbo en la jaro 1256-a donace elverŝi bieron ene de la urbomuroj. Nenombreblaj subteraj bierkeloj (nomitaj HöhlerTonnen) atestas en la sekva tempo apartan entuziasmon de bierfarado. En la regiono ankaŭ estiĝis multaj bierfarejoj, kiuj bedaŭrinde ne konserviĝis. Tio ankoraŭ plivalorigas tian dokumentadan lokon, por profunde esplori malnovajn tradiciojn kaj klarigi ilin al la publiko.

La altenburg-a bierfarejo Altenburger Brauerei GmbH kaj la amikara rondo Freunde der Brautradition des Altenburger Landes e.V. en tiu ĉi devo unuiĝis kaj fondis biermuzeon, kiu inaŭguritis en la 9-a de junio 2002.

Kolektoj redakti

En kvin elmontraj salonoj de la iama bierfarejestra vilao el la Periodo de spekulanto-kompanioj, kiu zorge kaj ĝisfunde restaŭritis, la vizitanto trovos aferojn samtempe ilustrajn kaj informoplenajn. La rondirado gvidas onin antaŭe al la krudaĵoj de bona biero: malto, lupolo, gisto, akvo. Filmo pri bierfarado kompletigas je la fino la tuton. Oni lernas i.a. ke Leĝo de pureco ekzistis jam antaŭ 1516 ...

Aliaj stacioj estas la historio de la altenburg-a bierfarejo de ĝia fondiĝo en la 1871-a jaro ĝis hodiaŭ. La per bildoj ilustrita historio kaj la teknikaj iloj de la iama bierfarejo Actien- und Riebeck-Brauerei donas interesajn enrigardojn en iamajn produktadan teknikojn. Post antaŭa sinanonco eblas por grupoj viziti ankaŭ la hodiaŭan bierfarejon kaj gustumi la hodiaŭajn bierajn specojn.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 14

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la muzeo sur la retpaĝaro de la bierfarejo.