Malfermi la ĉefan menuon

Muzeo Lindenau (Altenburg)

(Alidirektita el Muzeo Lindenau)
La nuna aspekto de la muzeo.
Triptiko de Andrea di Bartolo kun la Dipatrino, ekzemplo de la riĉaj renesancaĵoj de la muzeo.
Urno etruska.

La Lindenau-muzeo (germane: Lindenau-Museum) estas fama artmuzeo en Altenburg. Ekde 1998 aljuĝatas ĉiun duan jaron fare la muzeo la premio Gerhard-Altenbourg-Preis por elstaraj agadoj de nuntempaj artistoj kaj disdonatas Lindenau-stipendioj al studintoj de mezgermanaj arto-altlernejoj.

PriskriboRedakti

La muzeo originis kiel la domo-muzeo de la politikisto kaj kolektanto Bernhard von Lindenau. En la unua muzeo de ĉe Pohlhof, kiu konstruitis laŭ planoj de la lepsika universitata ĉefarkitekto Geutebrück de 1844-46, estis krome artlernejo. Tiu lernejo ekzistis ĝis la inflacia jaro 1923. La en 1971 aranĝita Studio Bildende Kunst am Museum iomete reprenis tian tradicion (kursoj por junuloj kaj maturuloj, ankaŭ dum ferioj; kreivaj semajnfinoj; laborado kun artistoj ktp.) Sed jam dum la vivo de la fondinto la elektika loko ĉe Pohlhof evidentiĝis esti tro malgranda. Tial necesis fari alikonstruaĵojn jam en 1851. De 1873-75 finfine faritis tute nova konstruaĵo, kies stilo similas tre al la Semper-galerio en Dresden.

La muzeo estas membro de la Konferenz Nationaler Kultureinrichtungen, unio de pli ol 20 kulturaj institucioj de la eksa GDR.

KolektojRedakti

Frua itala pentradoRedakti

La italaj artistoj de la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj, danke al la biografioj de Giorgio Vasari neniam forgesitis - kontraŭe al la malnovgermanaj artistoj. Por muzeoj de la 19-a jarcento la akiro de verkoj el la floranta renesanco estis devego. Tre multas ene de la Lindenau-kolektaro verkoj de fruaj italaj majstroj el Florenco kaj Sieno. La plej malnovaj havas ankoraŭ bizancstilan influon, ekzemple tri predelaj bildoj de Guido da Siena. Tabuloj de Masaccio, Fra Angelico kaj Fra Filippo Lippi estas ege valoraj ekzemploj de florenca arto. Inter la plej konataj pentraĵoj de la galerio nombriĝas profilbildo de nobelino fare de Sandro Botticelli, verŝajne bildo de Caterina Sforza, unu el la plej elstaraj virinoj de Renesanco. Danke al verkoj de Marco Zoppo, Lorenzo Costa kaj Pietro Perugino eblas postflari la evoluon de la arto de Supra Italio kaj de Umbrio.

Lindenau entreprenis vojaĝon al Italio en 1843/44 akirante 40 bildojn estantajn tre ofte eroj de pli grandaj altaroj. La sekvontajn jarojn peris al li Emil Braun, unua sekretario de la Germana Arkeologia Instituto en Romo, la akiron de multaj aliaj verkoj. Hodiaŭ ĉ. 180 verkoj konsistigas la kolekton, kiu internaciigis la famon de la muzeo.

Antikvaj ceramikaĵoj kaj kopiojRedakti

De ceramikaĵoj la kolekto entenis ĉ. 500 ekzemplojn el la 7-a ĝis la 2-a jarcento a.K. Al ties plej malnovaj ujoj apartenis tiaj el Korinto kun surpentroj pri fremdaj bestoj kaj fabelaĵoj. Multas atikaj vazoj el la 6-a kaj 5-a jarcentoj a.K., periodo de ekonomia ekfloro de Ateno kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Malfruan ekfloron de propra stilo konis la vazopentrado en Suda Italio. Multaj el la lindenau-aj vazoj elfositis en la nekropoloj de Vulci kaj Chiusi, en Apulio, Kampanio kaj Sicilio. Krome videblas maketoj de gravaj konstruaĵoj el korko.

Lindenau ege prizorgis la kompletigon de siaj kolektoj de kopioj, kio atestas ke li konsideris la muzeon ĉefe instituto de (plu)klerigado por ĉiuj. Komencante per la egipta arto li antaŭ ĉio okupiĝis pri la alvenigo de verkoj respektive kopioj de verkoj de la Klasika helena civilizo, de la itala Renesanco kaj de klasicismo. Tiu ĉi kolekto ankoraŭ hodiaŭ daŭre pligrandiĝas. La kopioj el la klasika antikveco jenas (kun germana titoloj): Venus von Milo, Torso und Apoll vom Belvedere, Barberinischer Faun, Parthenonreliefs, Reliefs des Apollontempels in Bassae-Phigalia, Kore vom Erechteion. El la Renesanco troviĝas surloke kopioj de Donatello kaj Michelangelo. Raraĵo estas la kopio de la bronza paradizopordo de Lorenzo Ghiberti (el la baptisterio enFlorenco). Lindenau krome venigis kopiojn de verkoj de klasikismaj artistoj kiel Bertel Thorvaldsen, Antonio Canova, Christian Daniel Rauch, Ludwig Schwanthaler kaj Ernst Rietschel.

Verkoj de la 17-a ĝis la 21-a jarcentojRedakti

Kiam la muzeo reinaŭguritis post la Dua mondmilito en 1949, ekresponsis Hanns-Conon von der Gabelentz, fakulo, kolektanto kaj amiko de Conrad Felixmüller. Lia koncepto estis ligi la partojn eksmodajn de la kolektaro vive kun la estanteco. Ekzemploj de la eŭropa pentradoarto el la 17-a kaj la 18-a jarcentoj (i.a. bildoj de Jan Brueghel la malpliaĝa, Louis le Nain, Antoine Pesne, Maurice Quentin de la Tour) kondukas la vizitantojn lerte kaj pripensite al pli malfruaj similaĵoj el la 19-a jarcento. Fokuso tie ĉi metitis sur la germana arto reprezentita ĉefe per la artistaj skoloj de München, Dresden kaj Vajmaro.

La aĉetitaj verkoj de la 20-a jarcento estas ankoraŭ nun en la centro. Sep pentraĵoj de Conrad Felixmüller formis la bazon de vasta felixmüller-a sekcio en la muzeo. Ferdinand Dorsch, Carl Bantzer, Peter August Böckstiegel kaj Otto Dix ĉeestas per fruaj verkoj. Atestas la forman variecon de la Dresdena Nov-Realismo (Dresdner Neue Sachlichkeit) de la 1920-aj jaroj bildoj de Hans Grundig, Wilhelm Lachnit, Curt Querner kaj Bernhard Kretzschmar.

La evoluo de germana plastikarto en la 20-a jarcento ankaŭ bonege postsekveblas. Aĉetoj de verkoj de samtempuloj koncentriĝis pri la regiono de Turingio kaj Saksio, de Berlino kaj Dresdeno kaj poste ankaŭ de najbara Lepsiko. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la lepsikanoj emancipiĝis kaj metis proprajn signojn formalajn kaj ensociajn. Kiel ĉe la lepsika sekcio elmontratas ankaŭ ĉe la dresdena verkoj de fruaj majstroj kaj de la nuntempaj paralele.

Listo de la artistoj kun verkoj en la muzeo (ekster Italio)Redakti

  • Videblas en la muzeoj verkoj de la sekvantaj artistoj (ĝis la 18-a jarcento): Lucas Cranach la Malplijuna, Hans Rottenhammer, Michiel van Mierevelt, Louis Le Nain, Jan Brueghel la malpliaĝa, Abraham Storck, Louis de Silvestre, Antoine Pesne, August Querfurt, Johann Heinrich August Tischbein.
  • Videblas en la muzeoj verkoj de germanoj kaj francoj (el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj) la sekvantaj artistoj: Carl Gustav Carus, Franz von Lenbach, Théodore Rousseau, Hans Thoma, Max Klinger, Walter Leistikow, Gotthardt Kuehl, Max Liebermann, Lovis Corinth, Max Slevogt.
  • Jen la germanaj majstroj el la 20-a kaj la 21-a jarcentoj reprezentitaj en la muzeo! Ĉirkaŭ 1900: Carl Bantzer, Otto Scholderer Hans Unger, Alber Weisgerber --- Skolo de Vajmaro: Christian Rohlfs, Theodor Hagen, Karl Buchholz --- Malfrua ekspresionismo, Nova realismo, konstruktivismo: Peter August Böckstiegel, Walter Jacob, Otto Gußmann, Otto Dix, Paul Fuhrmann, Otto Nerlinger, Conrad Felixmüller --- Arto post 1945 el Berlin, Chemnitz, Dresden, Leipzig: Lothar Böhme, Hartwig Ebersbach, Hermann Glöckner, Josef Hegenbarth, Bernhard Heisig, Walter Libuda, Wolfgang Mattheuer, Michael Morgner, Neo Rauch, Christine Schlegel, Volker Stelzmann, Strawalde, Max Uhlig, Elisabeth Voigt, Willy Wolff

Lindenau-biblioteko kaj kolekto pri grafikaĵojRedakti

La biblioteko de Bernhard von Lindenau bonege dokumentas ties multflankajn interesojn kaj la bazojn spiritajn-kultursciencajn. Kvazaŭ senmanke troviĝas tie ĉi enciklopedioj kaj leksikonoj pri arto kaj artistoj de la tiama tempo. Eblas fari arkon disde la germana arthistorio de Johann Joachim Winckelmann tra Carl Friedrich von Rumohr ĝis Franz Theodor Kugler. Altvaloraj verkoj pri galerioj kovras ĉiujn tiam konatajn eŭropajn artokolektojn. Krome ekzistas literaturo pri Italio kaj pri ekstereŭropaj kulturspacoj. Troviĝas en la biblioteko, en kies centro staras granda tablo kun komfortaj seĝoj, belegaj volumoj kun akvafortoj de Giovanni Battista Piranesi aŭ gravuraĵoj laŭ temoj el la Iliado kaj el tragedioj de Esĥilo fare de John Flaxman. Menciindas inter la altvaloraĵoj la volumoj Description de l'Egypte kun la esplorrezultoj faritaj dum la Kampanjo de Egipto de la napoleonaj trupoj aŭ, de Alexander von Humboldt, Voyages aŭ régions équinoxiales du Nouveau Continent.

Koncerne la kolektadon de grafikaĵoj Lindenau limigis sin ĉefe al la kunmetado de grafiko reproduktita. Koncerne tion ĉi la sistema kolektako komenciĝis nur post 1950 kun du fokusoj: unue germana presita grafikaĵaro (pleje: foliujaĵoj) de la 1920-aj jaroj; due grafikaĵoj de GDR. Ampleksaj kolektoj de Conrad Felixmüller, Gerhard Altenbourg, Wolfgang Mattheuer aŭ Rolf Münzner elstaras inter la sume ĉ. 50000 folioj. En 1994/95 la muzeo aĉetis kolekton de Alfred Hoh (el Fürth) kun verkoj de malfrua ekspresionismo kaj nova realismo.

LiteraturoRedakti

  • Klaus Jena, Ingeborg Titz-Matuszak, Miklos Boskovits: 150 Jahre Lindenau-Museum Altenburg, 1998, ISBN 3-86104-032-8
  • Ruth Gleisberg, Barbara John, Margit Mahn: Frühe italienische Malerei im Lindenau-Museum Altenburg, 1998 ISBN 3-363-00688-8
  • Eberhard Paul: Antike Keramik im Lindenau-Museum. Die Sammlungen des Staatlichen Lindenau-Museums Altenburg, 1992, ISBN 3-86104-015-8
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 15-17

Eksteraj ligilojRedakti