Bismarck-turo (Altenburg)

Bismarck-turo (germane: Bismarckturm) en la sudo de Altenburg, Germanujo, starigitis inter 1914/15. Tiaj turoj memorigu onin je kanceliero Otto von Bismarck, iniciinto de la fondo de la Germana Regno en 1871. En 1948 la komunistoj alinomis tiun ĉi konstruaĵon Porjunulara turo (Turm der Jugend).[1] Post Turniĝo revenis ankaŭ la tradicia nomo de la turo.

Bismarck-turo de Altenburg, Orienta Turingio

Historio redakti

La financa bazo por planita Bismarck-memorigilo estis en 1897 mondonaco de la altenburg-a cigarfabrikantoj Edmund Schmidt (1845-1924) de 20.000 markoj. En 1908 kreitis Duko-Ernesto-arbaro - laŭ lia duka moŝto Ernesto la 1-a (Saksio-Altenburg). Ĝi nun nomiĝas Stadtwald. La arĥitekto kaj altranga konstruoficisto Alfred Wanckel tuj poste planis belvidejon kun kolona halo laŭ modelo de turoj el la altenburg-a ĉirkaŭfortikaĵo. La ĉefa mecenato Edmund Schmidt akceptis tiun ĉi skizaron kies elfaro taksitis je la sumo de 40.000 markoj. Resta sumo kolektitis ĝis 1915. Meto de la fundamenta ŝtono estis en al 10.4.1914, inaŭguro solenta en la 2.9.1915. Ĝis 1930 la turo kun belvida platformo estis malfermita ĉiutage.

Post la ekokupiĝo de Turingio fare de Ruĝa Armeo la turo alinomiĝis en al 10.11.1948 Turm der Jugend kaj antaŭ ĝi konstruitis en 1960 liberaera scenejo. La komunisma porjunula unuiĝo Freie Deutsche Jugend administris la konstruaĵon inter 1974 kaj 1989 uzante la teritorion en la ĉirkaŭaĵo tura regule kiel feria tendaro por maloldaj pioniroj. Posteula utiligorganizo nome Kinder- und Jugendcenter Altenburger Land gastis ĝis 2008 pretigante la tuton kiel ripozuman kaj libertemppasigan zonon.

La unua restaŭradlaboroj estis en 1953/54, fermiĝo necesis en 2009. Inter julio 1998 kaj 2009 gastis enture daŭra ekspozicio pri faŭno kaj flaŭro de la apudaj arbaroj Flora und Fauna des Stadtwaldes en kunlaboro kun la muzeo naturhistoria Mauritianum. En 2012 fonditis la amikara societo Förderverein Bismarckturm Altenburg kun la celo de kompleta restaŭro kaj disponigo turisma.

Priskribo redakti

La el tretita betono konstruita kaj monumentprotektita turo, kiu troviĝas en la Urba arbaro (Stadtwald) supre de la urbo, havas altecon de 33 metroj. Ĝi staras sur terasaro kun portalo kolona. Sur ĝi iam videblis reliefo de la regna kanceliero Bismarck kun kvarka foliaro kaj la jardatoj 1815 kaj 1915. Al la platformo sen fajrobruliga spaco, kiu ricevis en 1916 firme instalitan lornon de la firmao Zeiss, kondukas ligna ŝtuparo kun 108 ŝtupoj. Ĉe la norda flanko de la turo videblas la familia blazono de la Bismarck-oj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Altenburg hat einen Turm der Jugend. Umbenennung des Bismarckturmes und Übergabe als Geschenk der Stadt Altenburg durch Stadtrat Dr. Karl Voß." Ĉe: Altenburger Nachrichten für Stadt und Land, 13.11.1948