Matthias COLERUS, ankaŭ: Collerius (* ĉ. 1530 en Altenburg, mortinta la 22-an de aprilo 1587 en Jena) estis germana juristo.

Matthias Colerus
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1530
en Altenburg
Morto 22-an de aprilo 1587 (1587-04-22)
en Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de konsilanto urba, li ekstudentis en la 19.6.1546 ĉe la Universitato de Wittenberg. Post akiro de magistra titolo li decidis, laŭ konsilo de Filipo Melanktono, dediĉi sin al la studo de jursciencoj. Pro tio li iris ĉe la Universitato de Lepsiko kie la profesoroj Modestinus Pistoris kaj Christoph Zobel influis lin je iĝo de humanisma retorikisto kun praktiko.

En 1558 Colerus revenis al Wittenberg kie li doktoriĝis pri juro. Poste li iĝis profesoro en 1559 ĉe la Universitato de Jena kie li ankaŭ estis dekano de la jurista fakultato kaj tri fojojn eĉ rektoro. Tiutempe oni altrenis lin kiel filipiston en la kverelojn konfesiajn, kaj en 1569 li devis rezigni pro sinergia sinteno lia. Poste li ekmembris ĉe la saksia apelacikortumo en Lepsiko kaj estis kanceliero en Anhalto.

En 1573 li revenis kiel profesoro al Jena kie li fariĝis en la 11.4.1575 ĉefo de la juĝista kolegio kaj ekde 1573 ĉefsidanto de la Supera tribunalo kortega. Renomon grandan li meritis pro liaj kompendioj kiuj evidentiĝis praktike taŭgegaj. Li ankaŭ engaĝiĝis pri la organizaj taskoj altlernejaj kaj estis tri fojojn (somere 1562, somere 1568, vintre 1575) rektoro.

Verkoj redakti

  • Tractatus de processibus ad Practicam fori Saxonici applicans
  • Commentarius de exceptionibus
  • Decisiones Germaniae, cum addit
  • Consilia

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti