Urbodomo de Altenburg

La Urbodomo de Altenburg (germane Altenburger Rathaus) troviĝas en la eostturingia urbo Altenburg en Germanujo. Ĝi estas sidejo de la administrado municipa taksate unu el la plej gravaj renesancstilaj urbodomoj de tuta Germanlando.

Urbodomo de Altenburg
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoAltenberg
- koordinatoj50° 59′ 6″ N, 12° 25′ 59″ O (mapo)50.98512.4331Koordinatoj: 50° 59′ 6″ N, 12° 25′ 59″ O (mapo)

Urbodomo de Altenburg (Turingio)
Urbodomo de Altenburg (Turingio)
DEC
Urbodomo de Altenburg
Urbodomo de Altenburg
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Altenburg
Vikimedia Komunejo:  Rathaus Altenburg [+]
vdr
La urbodomo de Altenburg en 2017

Arĥitekturo redakti

Temas pri trietaĝa, rektangula konstruaĵo sur angula areo ĉe la sudflanko de la altenburga foirejo. La fasado regule parceligitis. Aldone kelkaj fenestroj havas fenestrajn gablojn. Frontfasade meze troviĝas okangula ŝtupara turo kun rektangula soklo kaj vostita spajro. Krome muntitis malpostflanke du angulaj orieloj kio ankaŭ tipis por saksaj urbodomoj tiutempaj (ekz. en Lepsiko kaj Torgau). Ĉeorielare estas reliefaj bildoj de bibliaj scenoj, de saksiaj dukoj kaj erotoj. La tri portaloj de la urbodomo estas rondarkaj kaj ĉirkaŭataj de kolonoj. Gablokampe estas ankaŭ gapkapoj.

Teretaĝe estas kelo Ratskeller kun krucvolboj kuŝantaj sur kolonoj kun figuraj kapiteloj.

Historio redakti

Starigo estis inter 1561 kaj 1564. La planoj por tio estis de Nikolaus Gromann dume realigis la faron Caspar Böschel. Ĉiuj skulptadlaboraĵoj ene kaj ĉe la urbodomo estas el la gotaa ateliero de Hermann Werner orientiĝante parte je italaj modeloj. Jam en 1663 estis la unua restaŭrado, en 1864 la dua. En 1923/24 aldonitis domero por la urba ŝparkaso estante en stila harmonio kun la urbodomo.

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj redakti