Gimnazio frederika (Altenburg)

La ŝtata Frederika gimnazio (germane: Friedrichgymnasium) estas mezlernejo gimnazio en Altenburg, Germanujo (ĉe Geraer-strato 33) fondite kiel latinlernejo Schola Altenburgensis en la jaro 1522-a. Ĝis 1947 instruatis surloke la lingvoj latina, helena kaj hebrea. Temas pri la plej granda lernigejo de Distrikto Altenburger Land. Nuntempe zorgas ĉ. 50 instruistoj pri ĉ. 570 lernantoj sub la estrado de Thomas Lahr.

Gimnazio frederika
Friedrichgymnasium Altenburg
Friedrichgymnasium Altenburg
gimnazio en Germanio
Informoj
fondodato 1522
Situo
Geografia situo 50° 59′ 4″ N, 12° 25′ 17″ O (mapo)50.984512.4213Koordinatoj: 50° 59′ 4″ N, 12° 25′ 17″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Geraer Straße 33
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Gimnazio frederika (Altenburg) (Turingio)
Gimnazio frederika (Altenburg) (Turingio)
DEC
Gimnazio frederika (Altenburg)
Gimnazio frederika (Altenburg)
Gimnazio frederika (Germanio)
Gimnazio frederika (Germanio)
DEC
Gimnazio frederika
Gimnazio frederika
Map
Gimnazio frederika
vdr

Historio redakti

Fonditis la institucio en 1522 kiel latinlernejo. En la 13.5.1713 alinomo estis je Duka frederika gimnazio. Inter 1727 kaj 1729 starigitis samloke nova konstruaĵo kie la tuto restis ĝis 1841 kiam iĝis translokiĝo je la loko de la iama Josephinum ĉe Geraer-strato. Malfermitis kroma ejo en 1901 ĉe Hospital-placo. En 1945 la sovetiaj okupantoj remalfermis ĝin por ŝanĝi ĝin du jarojn poste je ĝenerala lernejo kun ok klasoshtupoj kun alinomo de la diversaj domoj (Theodor-Neubauer-Oberschule; Karl-Marx-Schule).

Junula rezistado kontraŭkomunisma redakti

 
Historia klasĉambro
 
Monumento ĉe Hospital-placo por la far la komunistoj ekzekutitaj junuloj, lernintoj surlokaj

La Karl-Marx-lernejo estis inter 1949–1950 centro de kuraĝa junulara rezistado kontraŭkomunisma en Altenburg. Pluraj lernantoj kaj instruistoj disdonis laŭ la ekzemplo de Blanka rozo flugfoliojn kaj funkciigis piratan radistacion. Post kapto de la "krimuloj" tri opiziculoj, inter kiuj la junaj instruistoj Siegfried Flack kaj Wolfgang Ostermann kaj la lernanto Hans-Joachim Näther, kondamnitis je morto kaj ekzekutitis.[1][2] La lernejestro Voß maldungigitis kaj fuĝis en la liberan parton Germanujo. La lernanto Ludwig Hayne sukcese fuĝis al Okcidenta Berlino kie li vizitadis la ekonomilernejon en Charlottenburg partoprenante entuziasme la agadojn de la batalorganizaĵo kontraŭkomunisma nome Kampfgruppe gegen Unmenschlichkeit. En la 20.7.1950 li arestitis fare de anoj de Stasi sur Potsdama placo kaj transportitis en la karceron polican de ĉe Aleksandra placo (Eosta Berlino). Sekvis lia transdono al la sovetiaj aŭtoritatoj. Tribunalo sovetia milita en Vajmaro kondamnis ankaŭ lin je morto en la 21.2.1951; li ekzekutitis en la 28.4.1951 en Moskvo. Strato en Altenburg nomiĝis por li.[3]

Post 1990 redakti

En 1991 ambaŭ lernejoj kunigitis por krei ununuran gimnazion; en 1994 alinomiĝo estis je Friedrichgymnasium Altenburg. La konstruaĵo de ĉe Geraer-strato ĝuis en 1994 alikonstruon de la sporthalo kaj en 1995 novkonstruon de muziklernejo. Post la fermo de Platanen-gimnazion en Altenburg oni ekgastis la ankoraŭ instruotajn gelernantojn ĉe Frederika gimnazio. Ĝis 2005 konsistis do la lernejo el tri ejoj, dume hodiaŭ uzatas nur ejoj ĉe Geraer-strato kaj Hospitala strato. Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ aliekuzitis la du ejo (eksa Theodor-Neubauer-Schule).

Specialaj engaĝiĝoj redakti

De multaj jaroj tiu ĝi gimnazio elstaras per partopreno ĉe lernejfakolimpikaj ludoj natursciencaj, interŝanĝprogramoj, projektdiverseco mirinda (ankaŭ sportaj ekz. de biciklado), okupiĝoj pri Anne Frank aŭ per allaso de lernantoj al diversaj Komenio-agadoj. Nedevigaj fakrondoj plidiversigas la lernejan ĉiutagan programon (ekz. koruse, matematike).

Konataj instruintoj kaj lernintoj redakti

 
Vido disde la belvideja platformo de sur la lerneja tegmento

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Geschichte des Friedrichsgymnasiums zu Altenburg seit 1789 : Festschrift zur Erinnerung an den 1. Nov. 1841, den Tag des Einzugs in das Josephinum. Bonde, Altenburg 1891
  • Nachricht von dem Herzoglichen Friedrichs-Gymnasium zu Altenburg : über das Schuljahr Ostern ... bis Ostern ... Pierer, Altenburg 1835–1918
  • Enrico Heitzer: „Einige greifen der Geschichte in die Speichen“. Jugendlicher Widerstand in Altenburg/Thüringen 1948 bis 1950[1], ISBN 978-3-938690-64-2

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrichsgymnasium (Altenburg) en la germana Vikipedio.

  1. recenzo