Latinlernejo nomiĝis ekde la mezepoko ĝis la 18-a jarcento tiu lernejo, kiu alie ol malgrandaj privataj aŭ nacilingvaj lernejoj preparis siajn lernantojn (nure knaboj plejparte devenaj de familioj el alta aŭ mezalta klaso) pri eklezia profesio aŭ posta studado ĉe universitato kaj ĉefe instruis la latinan. Aliaj fakoj havis nur flankan gravecon. Ĝi estis vaste disvastigita en tuta Eŭropo. Ĝi staris ofte ĉe episkopa preĝejo aŭ urba paroko. Post la sekularigo de eklezia posedaĵo pro la reformacio ĝi ankaŭ povis ekzisti kiel princa lernejo aŭ urba lernejo. Ofte la latinlernejo ricevis nun nomojn kiel klera lernejo, gimnazioliceo.

Malnova latinlernejo en Brugg
Enirejo de la iama latinlernejo je Gouda

Tiutempe la latina lingvo estis lingvo de sciencoj, kaj eĉ la instruado ĉe la universitatoj okazis en ĉi tiu lingvo. Scipovo de la latina estis kondiĉo por ĉiu, kiu volis fari siajn studojn. Lernanto finis la latinlernejon per ekzameno nomita promocio. Tiu promocio estis licenco por aliro al universitato[1].

Dumpase de la 19-a jarcento ilin anstataŭis la t.n. humanista gimnazio; per tio ĝi estas la antaŭulo de la nuna malnovlingva gimnazio.

Latinlernejo je Wageningen, 1724-1881

En Nederlando redakti

Multaj nederlandaj urboj (i.a. Amsterdamo, Roterdamo, Hago, Dordrecht - la plej malnova de Nederlando - Nimego, Alkmaar, Gouda, Haarlem, Leiden, Deventer, Groningen kaj Eindhoven) havis ekde la 14-a jarcento latinlernejojn. Ekde la 16-a jarcento oni enprenis ankaŭ la malnovgrekan en la lernprogramon, tio okazis unuafoje ekde la fino de la 15-a jarcento ce la latinlernejo en Deventer.

La pereo en Nederlando redakti

En la 18-a jarcento en Nederlando la populareco de la latinlernejoj malpliiĝis, interalie pro la ekesto de la francaj lernejoj, kie oni ankaŭ instruis la francan (lingvo, kiu tiam komencis forpeli la latinan el ĝia pozicio de eŭropa lingua franca) kaj praktikajn fakojn kiel librotenado. Ankaŭ farigis eble en la 19-a jarcento, fari la enirajn ekzamenojn por la universitatoj ekster la latinlernejoj. Lernantoj el la antaŭlasta klaso de latinlernejo povis sukcese fari tiujn ĉi ekzamenojn. Tial la ekzamenaj klasoj pli kaj pli malpleniĝis.

En 1838 oni realigis en Nederlando instrureformon. Apud la latinlernejo ekestis la gimnazio. La latina estis je tiu ĉi lernejotipo ankoraŭ la plej grava fako, sed oni disponigis klare pli da tempo por la modernaj lingvoj (la franca kaj la germana, foje ankaŭ la angla) kaj matematiko kaj natursciencoj. En la jaroj post 1838 ĉiuj latinlernejoj estis iom post iom ŝanĝitaj en gimnaziojn. En 1858 Nederlando havis 31 gimnaziojn kaj ankoraŭ 32 latinlernejojn.

La surskribo supre de la iama latinlernejo je Gouda "Praesidium atque decus quae sunt et gaudia vitae - Formant hic animos Graeca Latina rudes" signifas (libere tradukite) "Por iam helpi, esti ornamaĵo kaj fonto de ĝojo en la vivo, la greka kaj latina ĉi tie formas la ankoraŭ krudan spiriton".

 
surskribo supre de la iama latinlernejo je Gouda

Referencoj redakti

  1. Harm Jan Smid, rubriek Het Geheugen Arkivigite je 2012-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, Tijdschrift, Euclides, jaargang 85, nummer 2, bladzijde 80-82, oktober 2009

Eksteraj ligiloj redakti