Johann Friedrich Pierer

Johann Friedrich PIERER (naskiĝinta la 22-an de januaro 1767 en Altenburg, mortinta samloke la 21-an de decembro 1832) estis germana kuracisto kaj eldonisto.

Johann Friedrich Pierer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1767 (1767-01-22)
en Altenburg
Morto 21-an de decembro 1832 (1832-12-21) (65-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr
La profesia lernejo en Altenburg, kiu nomitis por la Johann Friedrich Pierer.

Vivo redakti

Li studis ekde 1783 jursciencojn, poste medicinon che la universitatoj de Jena, Erlangen, Berlin. Wien, Straßburg kaj Göttingen. En la jaro 1790-a li ekpraktikis kiel kuracisto en sia naskiĝurbo Altenburg, iĝis en 1792 Landa fizikisto kaj instruisto ĉe la Anatomia instituto, en 1826 eĉ Ĉefa medicina konsilisto kaj privata kuracisto de la duko.

Ekde 1798 li eldonis la fakgazeton Medicinische Nationalzeitung, ekde 1800 la analojn Allgemeinen medicinischen Annalen, en 1806 Bibliotheca iatrica, en 1813 das Taschen- und Adreßbuch für Ärzte und Wundärzte, de 1821-29 Medicinisches Realwörterbuch en, 1831/32 Kritischen Annalen der Medicin und Allgemeine medicinische Zeitung.

En 1799 li aĉetis la en 1594 fonditan presentreprenon Richtersche Hofbuchdruckerei kaj malfermis du jarojn poste propran eldonejon-presejon. Li havis grandan influon ĉe la redaktako de la ege grava enciklopedio Enzyklopädisches Wörterbuch (26 vol., 1822–32, 34 vol., 1840-46; ekde la 7-a eldono la titolo estis Pierer's Universal-Lexikon der Vergangenheit und Gegenwart oder Neuestes encyclopädisches Wörterbuch der Wissenschaften, Künste und Gewerbe, 12 vol. 1888–93). La laborojn tiurilatajn baldaŭ transprenis lia filo Heinrich August Pierer.

Honoroj redakti

En norda urboparto de Altenburg nomitis en la 2000-a jaro la Profesilernejo por metioj kaj tekniko por Pierer (Johann-Friedrich-Pierer-Schule).

Eksteraj ligiloj redakti